Pajnto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pindo)

Pajntopindo estas mezuruno de volumeno uzita en diversaj landoj kaj ankoraŭ uzata en Britio kaj Usono. El diversaj historiaj valoroj la sekvaj estas ankoraŭ uzataj:

  • Brita pajnto valoras 0,56826125 litrojn.
  • Usona malseka pajnto valoras 0,473176473 litrojn (28,875 kubajn colojn).
  • Usona seka pajnto valoras 0,5506053504 litrojn (33,6 kubajn colojn).

La difino de pajnto estas ligita al la difino de galjono: en unu galjono estas 8 pajntoj.

En Britio oni uzas pajntojn hodiaŭ preskaŭ nur por pumpata biero kaj, malofte, lakto.