Saltu al enhavo

Pindorama

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pindorama (de la tupia vorto "pindó-rama": "regiono de palmarboj")[1][2] estas neformala nomo en la brazil-portugala por la historia vivloko de la tupioj, etno el la tupi-gvarania lingvaro, en la nuna orienta regiono de Sudameriko, nomita la marbordo de lando Brazilo.

Iuj[??] arkeologoj kaj etnologoj kredas ke la uzo ekestis en la tempo de antikvaj migradoj, kiam la tupioj kaj gvaranioj translokiĝis al la brazila marbordo, la hodiaŭa orienta regiono de Sudameriko. Pluraj tupi-gvaraniaj grupoj enloĝis la regionon ĝis la alveno de la portugaloj al la teritorio.[3]

Krom "tero libera de malbono", alia etimologio de la vorto difinas ĝin kiel "regiono de palmarboj" aŭ palmarbaro.[1][4]

Nuntempe, tio estas la nomo per kiu la hispanlingvaj loĝantoj de la peruaj Andoj kaj Pampoj referencas Brazilon. Multaj indiĝenaj popoloj kaj aktivuloj el Brazilo ankaŭ nomas la teritorion oficiale konata kiel Brazilo "Pindorama".

Samnomaj lokoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Rodrigues, Sérgio. Tupi ou grego? ‘Pindorama’ tem parentesco com ‘panorama’?. Veja. Alirita 27-a de novembro 2024 .
  2. (2023) Povos Indígenas: Educação, História e Decolonialidade. Bagai. ISBN 9786553681705.
  3. Descobrimento do Brasil.
  4. FERREIRA, A. B. H. Novo dicionário da língua portuguesa. 2ª edição. Rio de Janeiro. Nova Fronteira. 1986. p. 1 330.