Pine Lake (Viskonsino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo
Mapo

Pine Lake (esperante : "pinlago") estas usona urbeto lokita en Viskonsino, en la kantono Oneida. La urbeto havis 2 720 loĝantojn laŭ la censo de 2000. Ĝi havas entutan areon de 116,6 km² (el kiu 105,2 km² estas lando kaj 11,4 km² estas akvo).

Pine Lake estas kampara loko kovrita de forstoj. Ĝi gastigas ĉiujare la festivalon Hodag Country Music Festival, kiu celebras kontrean muzikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]