Sonogno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pinell)
Sonogno
Blazono de Sonogno
Blazono de Sonogno
Blazono de Sonogno
Sonogno
Sonogno
Sonogno
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Verzasca
Koordinatoj  46° 21′ 0″ N 8° 47′ 2″ O / 46.35000 °N, 8.78389 °O / 46.35000; 8.78389 (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 0″ N 8° 47′ 2″ O / 46.35000 °N, 8.78389 °O / 46.35000; 8.78389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 95
Areo 37,52 km²
Alteco 919 m super marnivelo
Poŝtkodo 6637
Komunumkodo 5129
Mapo de Sonogno
Mapo de Sonogno
Mapo de Sonogno

Sonogno estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 95 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sonogno situas tute malantaŭe en la Valo Vercasca, proksimume 25 kilometrojn nordoriente de Locarno. Sude de la vilaĝo Sonogno la rivereto Redorta kunfluas kun Verzasca. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sonogno kaj la setlejoj Faied (1001 m s.m.), Fraced (1041 m s.m.) kaj Froda (955 m s.m.) en la valo de Redorta, la alpopaŝtejo Püscen Negro (1343 m s.m.), kio atingeblas de Fraced pere de aertelfero, kaj Cabioi (1079 m s.m.), Pinell (937 m s.m.), Secada (992 m s.m.) kaj Vald (1028 m s.m.) ĉe la bordo de la rivero Verzasca.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 37,52 km², de kiuj 30,0% estas kovritaj de arbaro, 14,0% servas por agrikulturo kaj 0,5% por setlado. Pli ol la duono de la komunuma teritorio konistas el altmontara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sonogno limas en nordo al Chironico, en oriento al Frasco, en sudoriento al Cugnasco-Gerra, en sudokcidento al Brione (Verzasca) kaj en okcidento al Lavizarra.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sonogno situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En Sonogno finĝas la veturebla valvojo tra la Valo Verzasca. Pere de la poŝtaŭtolinio al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sonogno datiĝas el la jaro 1200 kiel Sornono. Dum mezepoko Sonogno estis flagloko de la valkomunumo Verzasca. De 1395 ĝis 1843 Sonogno formis komunumon kune kun Frasco. En 1843 Frasco kaj Sonogno disiĝis. En la jaro 1974 estis malfermita en Sonogno muzeo pri la Valo Verzasca.[3]

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Sonogno ludis la fame konata proinfana romano La nigraj fratoj de la germana verkista paro Lisa Tetzner kaj Kurt Held, kiu rakontas la vivhistorion de la knabo Giorgio, kiu devis sin servute vendi al kamenpurigisto en Milano.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]