Saltu al enhavo

Pinglovosta verda kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pinglovosta verda kolombo
ssp.  Treron apicauda apicauda el vilaĝo Ghatgarh 
de la distrikto Nainital de Utarakando, Barato
ssp. Treron apicauda apicauda el vilaĝo Ghatgarh
de la distrikto Nainital de Utarakando, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Treron
Specio: Pinglovosta verda kolombo

T. australis

Treron australis
Blyth, 1846
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pinglovosta verda kolombo (Treron australis) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Treron de verdaj kolomboj, kiu estas disvastigata tra Azio kaj Afriko. Ĝi troviĝas en granda parto de Sudorienta Azio.

Description

[redakti | redakti fonton]
Pinglovosta verda kolombo.
Artista ilustraĵo

La Pinglovosta verda kolombo estas mezgranda kolombo, kun averaĝa pezo de 185-255 gramoj. Maskloj estas 32-36 cm longaj kaj inoj tipe 28 cm. Ĝi estas ĝenerale flavverda kolombo, kun pli malhelverdaj flugilkovriloj kaj skapulaj kaj nigraj eksteraj duarangaj kaj unuarangaj flugilplumoj. La maskloj havas orkolorecan bruston kun rozkoloraj nuancoj. La centraj vostoplumoj estas bluetgrizaj kaj la subvostaj kovriloj kaŝtankoloraj. La ĉirkaŭokulaj ringoj estas bluaj, same kiel la beko, kun pli helverda aŭ flava pinto. La kruroj kaj piedoj estas brile ruĝetrozaj. La inoj estas pli svage flavaj, kun multe pli mallongaj centraj vostoplumoj kaj pli senkoloraj subvostaj kovriloj.[1]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Pinglovosta verda kolombo estis por la unua fojo priskribita de Edward Blyth en 1846. [2] La genronomo estas devena el la vorto de la Antikva greka τρηρων trērōn simple kun la signifo "kolombo" aŭ "turto", sed ankaŭ "timida".[3] La specia epiteto apicauda deriviĝis el kombino de la vortoj Latinaj apicis (pinto) kaj cauda (vosto). [4] La Pinglovosta verda kolombo estis metita en la genron Sphenerus iam. [1]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskis tri subspeciojn de la Pinglovosta verda kolombo, nome la jenaj:

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Pinglovosta verda kolombo troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando, kaj Vjetnamio. [7] Ili vivas en duarangaj arbaroj, montetaj arbaroj, subtropikaj kaj tropikaj sekaj arbaroj, kaj ĉiamverdaj pluvarbaroj. Ili tipe vivas en areoj de 0 ĝis 1800 metroj super marnivelo. [8]

La Pinglovostaj verdaj kolomboj estas loĝantaj birdoj en kelkaj partoj de sia teritorio, kaj nomadaj en aliaj partoj reage al la manĝofontoj. [9] En centra Vjetnamio, ili povas malsupreniri al pli malaltaj lokoj dum la seka sezono, kiam multaj arboj fruktoproduktas.

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

La pinglovosta verda kolombo estas fruktomanĝulo, kaj manĝas ĉefe fruktojn kaj berojn laŭ akrobata maniero.[1] La specio estas sociema, kaj formas manĝantarojn variantajn de 10-30 birdoj.[8] Oni observis grupojn descendantajn al la grundo por viziti salkuŝejojn.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Nestumado estis observita en aprilo, majo kaj junio en la antaŭhimalajaj montetoj. En aliaj partoj de Sudorienta Azio, oni observis pinglovostajn verdajn kolombojn reproduktiĝantajn tutjare. La ino demetas du blankajn ovojn en platforma nesto konstruita el branĉetoj, kutime 5-6 metrojn super la tero. Nestoj estis observitaj en bambuaj densejoj, arboj kaj arbustoj. Ambaŭ gepatroj kovas kaj nutras la idojn. Individuoj havas generacian longon de proksimume 4.2 jaroj.[8]

Konservostatuso

[redakti | redakti fonton]

La pinglovosta verda kolombo estis taksita de la IUCN en 2018 kaj estis listigita kiel specio malplej zorgiga, kvankam la populacia tendenco malpliiĝas.[8] Oni supozas, ke la specio estas ofta tra granda parto de sia teritorio, kvankam ekvidoj estas limigitaj. Malabunda en Tajlando, kaj raportita kiel tre rara en Bangladeŝo.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 5 6 7 Baptista, Luis F.; Trail, Pepper W.; Horblit, H.M.; Boesman, Peter F. D.; Garcia, Ernest (2020-03-04), Billerman, Shawn M.; Keeney, Brooke K.; Rodewald, Paul G. et al., eds., "Pin-tailed Green-Pigeon (Treron apicauda)" (in en), Birds of the World (Cornell Lab of Ornithology), doi:10.2173/bow.pitpig1.01, https://birdsoftheworld.org/bow/species/pitpig1/1.0/introduction, retrieved 2022-02-27
  2. 1 2 . Treron apicauda apicauda (angle) (1846). Alirita 2022-02-27 .
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Medical Definition of CAUDA (angle). Alirita 2022-02-27 .
  5. . Treron apicauda laotinus (Pin-tailed Green-Pigeon (laotinus)) - Avibase (1926). Alirita 2022-02-27 .
  6. . Treron apicauda lowei (Pin-tailed Green-Pigeon (lowei)) - Avibase (1924). Alirita 2022-02-27 .
  7. (July 1958) Subdivisions and Zoogeography of the Genus Treron (Green Fruit-Pigeons)”, Ibis 100 (3), p. 334–348. doi:10.1111/j.1474-919X.1958.tb00403.x.
  8. 1 2 3 4 Pin-tailed Green-pigeon (7a de Aŭgusto, 2018). Alirita 27a de Februaro, 2022 .
  9. (2008-04-03) Some Notable Bird Records from Egypt”, Ibis 110 (4), p. 575–578. doi:10.1111/j.1474-919x.1968.tb00067.x.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]