Pinilla de los Barruecos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinilla de los Barruecos
Panorámica de Pinilla de los Barruecos.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09612 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99  (2021) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 3° 18′ U (mapo)41.918888888889-3.305Koordinatoj: 41° 55′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 084 m [+]
Areo 32,521 km² ( 325 2.1 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Pinilla de los Barruecos
Situo de Pinilla de los Barruecos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pinilla de los Barruecos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pinilla de los Barruecos [piNIlja delosbaRŬEkos] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, proksime al la provinco Sorio. La loknomo Pinilla de los Barruecos estas komprenebla kiel Roketo de la Rokaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
Gete.
Preĝejo de Pinilla de los Barruecos.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,521 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 99 loĝantojn. Ĝi perdis 430 loĝantojn ekde la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 67 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas formata de du loĝlokoj nome Pinilla de los Barruecos kaj Gete [ĤEte]. Kaj limas norde kun Salas de los Infantes, Gete, oriente kun Cabezón de la Sierra kaj La Gallega, sude kun Huerta de Rey kaj Espejón (Soria) kaj okcidente kun Mamolar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La disvolvigo de la loko estas ligita al la benediktana monaĥejo de Santo Domingo de Silos. Tradicia metio estis ĉartransportado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la popola arkitekturo, kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]