Saltu al enhavo

Pinlian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinlian
duanivela urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 744000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 068 033  (2010) [+]
Loĝdenso 186 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 32′ N, 106° 41′ O (mapo)35.54123106.68192Koordinatoj: 35° 32′ N, 106° 41′ O (mapo) [+]
Alto 1 398 m [+]
Areo 11117,93 km² (1 111 793 ha) [+]
Pinlian (Ĉinio)
Pinlian (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Pinlian

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pingliang [+]
v • d • r

Pinlian, per simpligita ĉina skribo 平凉, per tradicia ĉina skribo 平涼, per pinjino Píngliàng estas milionurbo je prefektuja nivelo en provinco Gansuo en Ĉina Popola Respubliko. Pinlian estas bone konata pro la proksimaj montoj, kiuj estas sanktaj al taoismo. La loknomo signifas "pacigita Lian" kaj estis kreita post kiam la iama imperio Qin konkeris kaj aneksis la iaman ŝtaton Lian en 376.

Montoj en Pinlian

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 1 848 607 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La kuntirita milionurbo kuŝas sur la Leŭsa Altebenaĵo sur areo 11 197 km² 1398 m super la marnivelo (de 890 ĝis 2 957 metroj) kaj administras 7 dividojn. 22 % de la areo estas arbarkovrita. Baoji troviĝas 136, Tianŝui 139, alia provinca sidejo Ŝjiano 247, propra provinca sidejo Lanĝoŭo 268, ĉefurbo Pekino 982, Ŝanhajo 1449 km laŭ .

Pinlian estis fondita en 376 p.K. Baldaŭ ĝi estis ŝlosila urbo laŭ la antikva Silka Vojo, konata kiel "seka haveno". En junio 2002 la distrikta nivelo estis levita al la nuna prefektuja nivelo.

La plej grava industrio estas la agrikulturo, sekvata de karbo- kaj kalkŝtonminado.

La milionurbo estas atingebla voje kaj trajne. Pri ebla flughaveno informoj ne estis trovitaj.

La klimato estas humida kontinenta klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwb kun 4 sezonoj. La vintroj estas malvarmaj sed sekaj, la someroj varmaj kaj humidaj. La areo ricevas 2 381 horojn da sunbrilo ĉiujare. La jara averaĝa temperaturo estas 10 °C kaj varias inter 4-16 °C. Jare averaĝe pluvas 486 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo koncentriĝas inter junio-aŭgusto, dum inter decembro-februaro apenaŭ ekzistas precipitaĵo.

  • WikiTrans