Pinsemgarolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pinsemgarolo
Pinsemgarolo
Pinsemgarolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Gymnorhinus
Specio: G. cyanocephalus
Gymnorhinus cyanocephalus
(Wied, 1841)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La PinsemgaroloPinjona garolo (Gymnorhinus cyanocephalus) estas garolo inter la nordamerika Blua garolo kaj la Eŭrazia garolo laŭ grando. Tiu birdo estas la ununura membro de la genro Gymnorhinus. La ĝeneralaj proporcioj estas tre similaj al tiuj de la Kolumbia nucifrago kaj tio devas esti konsiderata kiel ekzemplo de konverĝa evoluo ĉar ambaŭ birdospecioj plenigas similan ekologian niĉon.

La Pinsemgarolo estas bluecgriza birdo kun pli malhela kapo kaj blankeca gorĝo kun nigraj beko, gamboj kaj piedoj.

Tiu specio loĝas en okcidenta Nordameriko el centra Oregono al norda Baja California kaj orienten tiom kiom ĝis orienta Oklahomo kvankam ĝi vagas pli foren for de la reprodukta sezono. Ili loĝas en montarbaroj kie estas pinjonpinoj Pinus edulis kaj Pinus monophylla.

Tiu specio estas tre socia, ofte formante tre grandajn arojn de 250 aŭ pliaj birdoj kie kelkaj birdoj ŝajne agadas kiel sentineloj de la aro viglante predantoj dum la kompanoj manĝas. La semoj de la pinjonpino estas la ĉefa manĝoresurso sed ili suplementas sian dieton per fruktoj kaj beroj. Ili manĝas ankaŭ insektoj de multaj tipoj kiuj foje estas kaptitaj per siaj piedoj.

La nesto estas ĉiam parto de kolonio, sed neniam estas po pli da unu nesto en arbo. Foje la kolonio povas kovri tre ampleksajn areojn el ununura nesto en ĉiu arbo (kutime junipero, kverkopino). La ino demetas kutime 3-4 ovojn, tre frue en la sezono. Kovado daŭras kutime 16 tagojn. La masklo kutime alportas manĝon ĉe la nesto kaj la ino flugas al li por ricevi ĝin kaj revenas al nesto por manĝigi la idojn kiuj elnestiĝas post ĉirkaŭ 3 semajnoj. La paro kutime manĝigas nur sian propran idaron, sed post elnestiĝo ili povas ricevi manĝon el ĉiu ajn preterpasanta membro de la kolonio.

La Pinsemgarolo estis unuafoje kolektita kaj priskribita kiel specio el specimeno mortpafita ĉe la rivero Maria en Norda Montano dum la ekspedicio de la Princo Maksimiliano de Wied-Neuwied al interna Nordameriko en 1833.

La voĉo estis priskribita keil ritmeca kraŭk-kraŭ-kraŭk ripetita dufoje aŭ trifoje.

Ekstera bildoligo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]