Pinsemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koreaj pinsemoj, supre kun ŝelo

Pinsemoj estas la manĝeblaj semoj de pino, tradicie de la pinspeco pinio, kultivata ĉie en la mediteraneaj landoj. La blankeca, migdalece gusta kerno kreskas en la pinistrobiloj. Oni rikoltas mane la strobilojn inter oktobro kaj aprilo, kio estas sufiĉe longa kaj danĝera laboro pro la arboalto de ĉirkaŭ 30 metroj. Poste, la kernoj estas elstrobiligitaj kaj elŝeligitaj.

Oni uzas pinsemojn en la mediteranea kuirarto - por bakaĵoj, salatoj kaj manĝetado. En la turka kaj araba kuirarto oni uzas ilin ankaŭ ofte kun rizaĵoj. Pinsemoj estas ingredienco de la ŝatata Pesto alla genovese el la itala kuirarto, kaj de la Torta della Nonna (torto laŭ avino).

Elŝeligitaj pinsemoj ranciĝas rapide, ĉar ili enhavas multe da graso:

Por 100 gramoj ili valoras 2300 kJ (550 kcal).

Pinsemoj estas multekostaj, tial nun alvenas en Eŭropo importaĵoj el Ĉinio kaj Koreio. Tiuj aziaj pinsemoj estas rekoneblaj pro sia triangula formo kaj la malhela pinto. Ili ne venas de pinio, sed de la korea pino. Kompare al la sudeŭropaj semoj ili estas malpli aromriĉaj kaj ankoraŭ pli grasenhavaj.

Vidu ankaŭ