Saltu al enhavo

Pintaj 100 Britaj filmoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 1999, la British Film Institute sondis mil gravulojn el la etoso de la britaj kino kaj televido por produkti liston de la plej grandaj britaj filmoj de la 20-a jarcento. Oni petis al la voĉdonantoj elekti ĝis 100 filmoj kiuj estu "kulture britaj".[1]

  • La 1960-aj jaroj estas pintaj en la listo kun 26 elektitaj filmoj en tiu jardeko.
  • La plej reprezentitaj jaroj, kun po kvar filmoj, estas 1949, 1963, kaj 1996.
  • La plej frua filmo elektita estis The 39 Steps (1935), kaj nur aliaj du filmoj de la 1930-aj jaroj eniris en la liston.
  • David Lean estas la plej multe reprezentita reĝisoro en la listo, kun sep filmoj, tri inter la kvin pintaj kaj The Bridge on the River Kwai en la dekunua rango.
  • La studioj Ealing produktis sep filmojn de la listo, ĉiuj inter 1949 kaj 1955.
  • Alec Guinness estas la plej multe reprezentita aktoro, kun naŭ filmoj- el kiuj ses en ĉefroloj kaj tri en duarangaj roloj.
  • Julie Christie estas la plej multe reprezentita aktorino, kun ses filmoj en la listo.

La 10 pintaj

[redakti | redakti fonton]
RangoTitoloJaroReĝisoro
1The Third Man1949Carol Reed
2Brief Encounter1945David Lean
3Lawrence of Arabia1962David Lean
4The 39 Steps1935Alfred Hitchcock
5Great Expectations1946David Lean
6Kind Hearts and Coronets1949Robert Hamer
7Kes1969Ken Loach
8Don't Look Now1973Nicolas Roeg
9The Red Shoes1948Powell and Pressburger
10Trainspotting1996Danny Boyle

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BBC. 23a de Septembro 1999. Entertainment: Best 100 British films – full list. Alirita la 30an de Januaro 2014.