Pintkonferenco pri la Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pintkonferenco pri Tero)
Pintkonferenco pri la Tero
konferenco
Komenco 13-a de junio 1992 vd
Fino 14-a de junio 1992 vd
Poste Earth Summit 2002 vd
Geografia situo 22° 54′ 35″ S, 43° 10′ 35″ U (mapo)-22.9098-43.1763Koordinatoj: 22° 54′ 35″ S, 43° 10′ 35″ U (mapo)
Lando(j) Brazilo vd
Pintkonferenco pri la Tero (Brazilo)
Pintkonferenco pri la Tero (Brazilo)
DEC
Pintkonferenco pri la Tero
Pintkonferenco pri la Tero
Map
Pintkonferenco pri la Tero
vdr

La Pintkonferencoj pri la Tero estas jardekaj renkontiĝoj inter la mondaj estroj organizataj ekde 1972 de Unuiĝintaj Nacioj, celantaj difini la rimedojn por stimuli daŭrivan disvolviĝon je tutmonda skalo. La unua pintkonferenco okazis en Stokholmo (Svedio) en 1972, la dua en Najrobio (Kenjo) en 1982, la tria en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) en 1992, la kvara en Johanesburgo (Sud-Afriko) en 2002, kaj la kvina denove en Rio-de-Ĵanejro, en 2012.

Pruvo de disvolviĝo de monda kulturo por medirespekto, la pintkonferencoj pri la Tero prezentas gravan simbolan celon. Ili celas montri la kolektivan kapablon administri la planedajn problemojn kaj asertas la neceson de ekologia kresko. La pintkonferenco de 1972 naskis la Programon de Unuiĝintaj Nacioj pri Medio (PUNM), kiam la pintkonferenco de 1992 lanĉis la Ĉefkonvencion de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimataj Evoluoj (CKUNKE) el kiuj la subskribintaj landoj jare renkontiĝas ekde 1995.

Funkcia maniero[redakti | redakti fonton]

La ekapliko de internacia traktato necesigas ĝenerale plurajn jarojn. Temas pri kompleksa procezo, ĉar ĉiu lando devas plenumi du stadiojn por aliĝi. La unua stadio konsistas el subskribo de la traktato. La dua konsistas el forma ratifiko. La traktato ekvalidas nur kiam sufiĉe multaj landoj estas ratifikintaj ĝin (la nombro varias de traktato al alia).

La landoj subskribintaj traktaton organizas konferencojn (unufoje jare kutime), nomatajn Konferencoj de la Subskribintoj. Antaŭ ĉiu konferenco, estas organizita prepara kunveno nomata SBSTTA (Anstataŭa Organo komisiita providi sciencajn, teknikajn kaj teknologiajn opiniojn), kie la registaroj diskutas la teknikajn detalojn de la traktato. La procezo estas simila por la Pintkonferenco pri la Tero, kiu havas serion da antaŭaj preparaj konferencoj.

Listo de la pintkonferencoj pri la Tero[redakti | redakti fonton]

Konferenco de Stokholmo[redakti | redakti fonton]

La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Homa Medio (KUNHM) okazis de la 5-a ĝis la 16-a de junio 1972 en Stokholmo (Svedio). Ĝi starigis por la unua fojo la ekologiajn demandojn je la rango de internaciaj zorgoj. La partoprenantoj adoptis deklaron de 26 principoj kaj vastan agadplanon por lukti kontraŭ poluo[1], pri kiu delegitaro de la viktimoj de la malsano de Minamata povis atesti. Tiu pintkonferenco naskis la Programon de Unuiĝintaj Nacioj pri Medio (PUNM). Samtempe, la Klubo de Romo publikigis raporton titolitan «Ĉu haltigo de kresko?».

Tiuepoke, la mondaj registoj devontigis sin renkonti ĉiujn dek jarojn por bilanci la staton de la Tero. Poste, tiu konferenco estis kelkfoje nomata Pintkonferenco pri la Tero.

Najrobio 1982[redakti | redakti fonton]

La dua Pintkonferenco pri la Tero okazis en Najrobio (Kenjo) de la 10-a ĝis la 18-a de majo 1982. La okazaĵoj de tiu epoko (Malvarma Milito) kaj la neinteresiĝo de la prezidanto de Usono, Ronald Reagan (kiu nomumis sian filinon delegitinon de Usono) estis la kaŭzoj de la fiasko de tiu pintkonferenco. Oni eĉ ne registris ĝin kiel oficialan Pintkonferencon pri la Tero.

Rio-de-Ĵanejro 1992[redakti | redakti fonton]

La sekva Pintkonferenco pri la Tero okazis en Rio-de-Ĵanejro de la 3-a al la 14-a de junio, kadre de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Medio kaj Disvoviĝo (KUNMD) estas ĝenerale konsiderata kiel sukceso: la mondaj prioritatoj ŝanĝiĝis en dek jaroj, kun la partopreno de cento da ŝtatestroj kaj registarestroj, tiu pintkonferenco ĉiam estas konsiderata la plej granda renkontiĝo de mondaj registoj. Ankaŭ pli ol 1 500 Ne-Registaraj Organizaĵoj (NROj) estis reprezentitaj.

La Pintkonferenco de Rio finiĝis per subskribo de la Deklaracio de Rio. Tiu deklaracio, kiu decidas pri la agaddirektoj por certigi plibonan administron de nia planedo, progresigis la koncepton de la rajtoj kaj respondecoj de la landoj en la media sektoro. Tamen, ĝi ne estas jure trudiĝa. Male, ĝi agnoskas la suverenecon de la Ŝtatoj «ekspluati siajn krudajn materialojn laŭ sia propra politiko pri medio kaj disvolviĝo».

Plie, la Pintkonferenco de Rio kondukis al la adopto de la programo Agendo 21, kiu enhavas ĉirkaŭ 2 500 rekomendojn (el kiuj plej multaj neniam estis aplikitaj), la Deklaracio pri la administro, konservo kaj daŭriva disvolviĝo de la arbaroj, same kiel la tri Konvencioj de Rio:

Samtempe, oni lanĉis ambician programon de monda lukto kontraŭ la klimatevoluoj, la erodo de la biodiverseco, la dezertiĝo, kaj la neniigo de la danĝeraj toksaj produktoj. Kvankam tiuj konvencioj estas plibonigeblaj, ili survojigis la ŝtatojn al klopodoj por apliki kaj, en iuj kazoj, al diskutprocezo por atingi la adopton de trudiĝa protokolo, kia estas la Protokolo de Kioto.

Pri la Esperanto-informado en tiu pintkunveno aparte engaĝiĝis la nederland-devena brazilanino May Bijleveld. Danke al ŝia persisto, UEA instalis budon en tiu evento, kie deĵoris dekoj da samideanoj, informante al la plurmilaj vizitantoj pri la internacia lingvo. Unu el la fruktodonaj rezultoj de tiu partopreno estis la rekomendo, en la fina Rezolucio de tiu evento, ke ĉiuj neregistaraj organizaĵoj utiligu Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj.

Johanesburgo 2002[redakti | redakti fonton]

Tiu pintkonferenco okazis de la 26-a de aAŭgusto ĝis la 4-a de septembro 2002 en Johanesburgo (Sud-Afriko) kadre de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas ankaŭ oficiale nomita « Monda Pintkonferenco pri Daŭriva Disvolviĝo » (MPDD). Tiu pintkonferenco estis okazo por la tuta mondo bilanci kaj kompletigi la programon lanĉitan en la pintkonferenco de Rio; ĝia fokuso estis pri daŭriva disvolviĝo, la venonta okazos en 2012.

La renkontiĝo de Johanesburgo celis do instigi la ŝtatojn ripeti ties politikan sindevontigon favore al daŭriva disvolviĝo, kaj favorigi la plifortiĝon de partnerado inter la Nordo kaj la Sudo. Ĝi arigis centon da ŝtatestroj kaj pli ol 40 000 delegitoj, kio konsistigis la plej grandan rekontiĝon jam organizitan de Unuiĝintaj Nacioj.

La pintkonferenco adoptis agplanon en 153 artikloj, dividitaj en 615 alineoj pri multaj temoj: malriĉeco, konsumado, krudmaterialoj, globaligo, respekto de la homrajtoj... La prioritataj temoj estis:

Ankaŭ la politika veto de la pintkonferenco estis grava ĉar oni volis montri ke la milito kontraŭ terorismo ne estis la nura nuna monda problemo.

Rio +20[redakti | redakti fonton]

Dudek jarojn post la Pintkonferenco de Rio en 1992, la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭriva Disvolviĝo (KUNDD), pli bone konata sub la nomo Rio +20, okazis de la 4-a ĝis la 6-a de junio 2012 en Rio-de-Ĵanejro, en Brazilo[2]. Antaŭvide de tiu okazaĵo, unua prepara komitato (PrepCom-1) kunvenis en Novjorko (Usono), de la 17-a ĝis la 19-a de Majo 2010 [3] kaj duafoje de la 7-a ĝis la 8-a de marto 2011[4]. Tria kaj lasta kunveno okazis de la 28-a ĝis la 30-a de majo 2012 en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)[5]. Kvankam Rio +20 devis trakti du temojn: « verda ekonomio » kaj « institucia kadro por daŭriva disvolviĝo », verda ekonomio estas la objekto, kiu plej diskutiĝis inter la delegacioj. La disvolviĝaj landoj timas efektive ke la transiro al ekonomio ŝparema je karbono bremsu ilian kreskon aŭ instigu la evoluintaj landoj starigi novajn komercajn barilojn.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PNUE (1972). Fina deklaracio de la konferenco de Stokholmo. Arkivita el la originalo je 2009-01-16. Alirita la 13-a de januaro 2009.
  2. Objectif Terre Arkivigite je 2013-12-16 per la retarkivo Wayback Machine, vol. 12, n. 2, p. 7
  3. Objectif Terre Arkivigite je 2011-06-01 per la retarkivo Wayback Machine, vol. 12, n. 2, p. 7
  4. Terre. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 2011-09-22.
  5. Site de la CNUDD[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]