Pintupi-luritja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralia lingvo
pintupi-luritja
lingvo • moderna lingvo
Wati
Parolata en Okcidenta Aŭstralio,
Norda Teritorio
Denaskaj parolantoj 390 (1996)[1]
Skribo modifita latina
Lingvistika klasifiko
aŭstralia
pama-nungaa
sudokcidenta pama-nungaa
ŭati lingvaro
pintupi-luritja
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 aus
  ISO 639-3 piu
  Glottolog pint1250
Angla nomo Pintupi
Franca nomo pintupi
vdr
Haasta Klifo aŭ Ikuntji (okcidente al Alice Springs, Aŭstralio), kien la Pintupi transloĝiĝis antaŭ la 1980-aj.

Pintupi-luritja estas aŭstralia indiĝena lingvo. Ĝi estas unu el la ŭatiaj lingvoj de la granda sudokcidenta pama-nungaa lingvaro.

Pintupi aludas al ia okcidenta dezerto lingvo, kiun parolas la indiĝenaj aŭstralianoj kies tradiciaj landoj estas inter Lago MacDonald kaj Lago Mackay, el Monto Liebig en la Norda Teritorio al Puto Jupitero (okcidente de Polokaj Montetoj) en Okcidenta Aŭstralio.

Ĉi tiuj homoj transloĝiĝis (aŭ estis devigita transloĝiĝi) al la indiĝenaj komunumoj de Papunja kaj Haasta Klifo en la okcidento de la Norda Teritorio dum la 1940-aj tra la 1980-aj jaroj. La finaj pintupi homoj forlasis ilian tradician dezertvivon kaj venis Kivirkuran en 1984.[2]

Dum la lastatempaj jardekoj ili revenis al iliaj tradiciaj landoj ksj starigis la Nordan Teritorian komunumon de Kintore (en pintupi lingvo nomata kiel Ŭalunguru) kaj la Okcidentan Aŭstralian komunumojn de Kivirkura kaj Puto Jupitero (en pintupi, Puntutjarpa).

Pro proksima kontakto kun lingvanoj de areranta, ŭaralpiri kaj aliaj okcidentaj dezertaj lingvoj, la infanoj de Papunja kaj Haasta Klifo lernis novan varieton de pintupi lingvo, kiun oni hodiaŭ nomas pintupi-luritjan. Ĉi tiu lingva vario sekvis okcidente la popolon, tiel ke plej pintupilingvaj homoj nuntempe parolas pintupi-luritjan, kvankam klara distingo restas inter la okcidentaj kaj orientaj dialektoj.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Kenneth kaj Leslej Hansen prezentis la fonologion de la pintupi lingvo sur bazo de praktika laboro kiun ili faris 1967-68 en Papunja, Norda Teritorio. Pintupi havas 17 konsonantajn fonemojn.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Kie simboloj de la literuma sistemo de la Hansenoj malsamas la glifojn de la IFA, la simboloj montriĝos inter krampoj.

Konsonantaj fonemoj
  Bilabialoj Koronaloj Lamino-
palataloj
Velaroj
Apiko-
alveolaroj
Lamino-
alveolaroj
Retrofleksoj
Plozivoj p t (tj) ʈ (t)   k
Sono-
ran-
toj
Naza konsonantoj m n (ny) ɳ (n)   ŋ (ng)
Trilo   r (rr)        
Alproksimantoj w     ɻ (r) j (y)  
Latero-alproksimantoj   l (ly) ɭ (l)    

La lamino-alveolaroj ofte palatiĝas, kaj ofte alofonas afrikate kiel [tˢ]. La trila r kutime havas unu kontakton (tio estas, frapeta [ɾ]) en ordinara parolado, sed havas multoblajn kontaktojn (vera trilo) en malrapida, emfaza aŭ kolera parolado. La retroflekso-alproksimanto ɻ eble ankaŭ realiĝas kiel frapeta [ɽ]. Hansen kaj Hansen nomas la retrofleksojn kiel "apiko-kupolaloj" (angle apico-domal.)[3]

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Pintupi havas ses vokalajn fonemojn, tri longajn kaj tri mallongajn; ĉiuj estas monoftongoj (puraj vokaloj) je la fonema nivelo. Denove, kie ili malsamas la fonemajn glifojn, oni enkadriĝos en krampoj la simbolojn kiun uzas la praktika ortografio.

Vokalaj fonemoj
  Antaŭo Centro Postaĵo
Malvasto i (ii)   u (uu)
Vasto   a (aa)  

Oni senvoĉas la mallongajn vokalo-fonemojn kiam si estas vortofinaj fine de propozicio, kiel en [ŋurakutulpi̥] «Li fine [venis] al tendaro,» [kapilat̻uɻḁ] «Ni ĉiuj [alportis] akvon al li,» kaj [jilariŋu̥] «Ĝi estis proksimaĵo.» Oni rotiĝas mallongajn vokalojn antaŭ retrofleksoj, kiel en [wa˞ʈa] «arbo (de komuna tipo)», [ka˞ɳa] «ia lanco», kaj [mu˞ɭi] «ŝirmo».

La vasta vokalo a diftongiĝas al [aⁱ] kaj [aᵘ] antaŭ j kaj w, respektive, kiel en [waⁱjunpuwa] «senŝeligu [ĝi]» kaj [kaᵘwu˞ɳpa] «malvarmaj cindroj».

Ortografio[redakti | redakti fonton]

La Hansenoj evoluigis literumon sistemon pri siaj eldonaĵoj, kiu inkluzivas vortaron, gramatiko-skizon kaj partojn de la Biblio. Dulingva lernejo en la regiono ankaŭ uzas ilian ortografion, precipe en ĝia eldonadcentro. La supraj tabloj de konsonantoj kaj vokaloj ilustras la ortografion.

Lago Mackay en Okcidenta Aŭstralio — porcio da tradiciaj landoj de la Pintupi.     Foto: NASA

Fonotakso[redakti | redakti fonton]

La pintupi lingvo havas sole du eblan silabtipojn: K-V (konsonanto antaŭ vokalo) kaj K-V-K (konsonanto-vokalo-konsonanto). En la mezo da vorto, m kaj ŋ eble aperos en la silaba finaĵo nur kiam samorgana plozivo sekvas, kiel en t̻ampu «maldekstra flanko» kaj miŋkiɻi «muso». Alie, sole koronalaj sonorantoj eble aperos en la silaba finaĵo. Ĉiuj konsonantoj krom la apiko-alveolaraj kaj povas aperi vortounue; nur koronsonorantoj (escepte ɻ) aperas vortofine. Tamen, fine de propozicio oni aldonas la silabon pa al konsonantfinaj vortoj, tiel konsonantoj ne aperos en propoziciofina pozicio.

Mallongaj vokaloj povas aperi ie ajn en la vorto; longaj vokaloj aperas sole en la unua silabo (kiu akcentiĝas), kiel en ɳiːrki «aglo» kaj maːra «malklera».

Fonologiaj procezoj[redakti | redakti fonton]

Kiam sufiksunua t sekvas radikfinan konsonanton, la t asimilas en ĝia loko de artikulacio al la antaŭa konsonanto, kiel en maɭan̻ + tu[maɭan̻t̻u] «pli juna samgepatrido (transitiva subjekto)» kaj pawuɭ + ta[pawuɭʈa] «ĉe la spiritejo». Tamen, la sinsekvo r + t kunfandiĝas kun simpla rezulto de [ʈ], kiel en «ĉe Tjintar».

Kiam du identaj K-V sinsekvoj renkontas ĉe vortlimo en rapida parolado, ili travivas haplologion kaj kunfandiĝas en unu vorto, kiel en mutikajiŋka kaɭpakatiŋu[mutikajiŋkaɭpakatiŋu] «grimpigis en la aŭto» kaj parariŋu ŋuɻurpa[parariŋuɻurpa] «ĉirkaŭis la mezon». Kiam a sekvas lamino-alveolaro aŭ j en la vortfina silabo kaj la sekvanta vorto komencas kun ja, oni forigas la vortounua j, kaj la du apudaj a-sonoj kombinas en longa , kiel en ŋal̻a januja[ŋal̻aːnuja] «Ili ĉiuj venis» kaj wija japura[wijaːpura] «ne okcidente».

Prozodio[redakti | redakti fonton]

Pintupi vortoj akcentas la unuan silabon. En zorgema parolado, ĉiu dua sekvanta silabo (tio estas, la tria, la kvina, la sepa, ktp.) povas ricevi neĉefan akcenton, sed la neĉefa akcento neniam falas sur la vortfina silabo, kiel en [ˈt̻akaˌmaraˌkuɳaɻa] «bonfare de Tjakamara» kaj [ˈjumaˌɻiŋkaˌmaraˌt̻uɻaka] «pro bopatrino». Tamen, la partiklo ka (kiu indikas subjektŝanĝon) ne ricevas akcenton kiam ĝi estas la unua morfemo en propozicio, kiel en kaˈjanu «[li] iris.»

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Pintupi-Luritja", bibliografio. Aliris 2011-01-17.
  2. Fred Myers, Locating Ethnographic Practice: Romance, Reality and Politics in the Outback ("Eltrovi etnografian praktikon: Idilio, realaĵo kaj politiko en la hinterlando"), en American Ethnologist, doi=10.1525 / ae.1988.15.4.02a00010, 1988, paĝoj 609–624
  3. K. C. kaj L. E. Hansen, Pintupi phonology ("Pintupi fonologio") en Oceanic Linguistics 8: 153-70, 1969. Aliris 2011-01-18.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • K. C. kaj L. E. Hansen, The Core of Pintupi Grammar (Gramatiko), Institute for Aboriginal Development, Alice Springs: 1974.
  • K. C. kaj L. E. Hansen, Pintupi/Luritja Dictionary (Vortaro), Institute for Aboriginal Development, Alice Springs: 1978.
  • K. C. kaj L. E. Hansen, Katutjalu Watjantja Yirrititjanu, Lutheran Publishing House, Adelaide: 1981.