Saltu al enhavo

Pintvosta apuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pintvosta apuso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Hirundapus
Specio: Pintvosta apuso H. caudacutus
Hirundapus caudacutus
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pintvosta apuso, Blankgorĝa pinglovostulo, aŭ Blankgorĝa hirundapuso (Hirundapus caudacutus), estas granda apuso. Ĝi estas la plej rapida birdo de ties speco, per forta flugilfrapo, kapabla flugi je 170 km/h, pli rapide ol aliaj apusoj.

Tiuj birdoj havas tre mallongajn krurojn, kiujn ili uzas nur por alkroĉi sin al vertikalaj surfacoj. Ili konstruas siajn nestojn en rokofendoj de klifoj aŭ arbotruoj. Ili neniam surteriĝas volonte surgrunden (ĉar ili ne povus poste ekflugi) kaj pasigas plej parton de siaj vivoj en aero dumfluge, manĝante insektojn kiujn ili prenas per siaj bekoj (etaj sed grande malfermeblaj).

Tiuj apusoj reproduktiĝas en rokaj montetoj de centra Azio kaj suda Siberio. Tiu specio estas migranta, kaj vintras sude en Aŭstralio. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo, sed ĝi estis vidata tiom okcidente kiom ĉe Norvegio, Svedio kaj Britio.

La Pintvosta apuso aŭ Blankgorĝa hirundapuso estas granda birdo, simila laŭ grando al la Alpa apuso, sed diferenca, pli diketa. Ĝi estas nigra escepte pro la blanka gorĝo, kio nomigas la specion, blanka subvosto, kiu etendiĝas al la flankoj, kaj iom pli palbruna dorso.

La Pintvosta apuso ene de la genro Hirundapus ricevas tiun nomon pro la pinta fino de la vosto, kiu ne estas forkoforma kiel en la tipaj apusoj de la genro Apus.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]