Balkana pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pinus heldreichii)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balkana pino
Balkana pino en Orjen-Montaro
Balkana pino en Orjen-Montaro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus heldreichii
H.Christ
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Sinonimoj

Pinus leucodermis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La balkana pino (Pinus heldreichii) el la familio de pinacoj estas specio de pino kiu troviĝas en la montoj de sudorienta Eŭropo, en sudokcidenta Bulgarujo, Bosnujo, Albanujo, Nord-Makedonio, Serbujo, norda Grekujo (sude al Olimpo), kaj loke en suda Italujo (ĝi estas la simbolo de Nacia Parko Pollino, kreskante ĉe altitudoj de 900-2 500 m). Ĝi ofte tuŝas la alpan arbarolimon en tiu areo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉiamverda arbo kiu atingas alton de 25-35 m, kaj havas trunkodiametron de ĝis 2 m.

Ĝi estas membro de la malfacila pino-grupo, Pinus subgenro Pinus, kun folioj ("pingloj") po du en faskoj, kun persista ingo. Ili longas 4,5-10 cm kaj dikas 1,5-2 mm. Balkan-pinaj strobiloj longas 5-9 cm, kun maldikaj, delikataj skvamoj; ili estas mallume blu-purpuraj antaŭ maturiĝo, iĝante brunaj kiam maturaj ĉirkaŭ 16-18 monatoj post polenado. La 6-7 mm longaj semoj havas flugilojn de 2-2,5 cm kaj estas vente -disvastigitaj.

Rimarkinda specimeno en la bulgara Pirin-Montaro, konata kiel Bajkuŝev-Pino, altas 24 m, diametras 2,2 m kaj sia aĝo estas taksita je pli ol 1 300 jaroj.

Nomenklaturo[redakti | redakti fonton]

En 1863 tiu palearktisa specio unue estis priskribita kiel Pinus heldreichii fare de la svisa botanikisto K. Hermann Christ honore de Theodor von Heldreich kaj helpe de specimenoj kolektitaj sur Olimpo. Tiam ĝi estis priskribita duan fojon kiel P. leucodermis en 1864; la verkinto de la dua priskribo, la aŭstra botanikisto F. Antoine, baziĝas sin sur specimenoj el Orjen-Montaro super la Golfo de Kotor estante nekonscia pri la iomete pli frua publikigo de Christ. Kelkaj negravaj morfologiaj diferencoj ekzistis inter la du priskriboj (kondukante al la konservado de ambaŭ kiel apartaj taksonoj far kelkaj botanikistoj), sed tiu ne estas apogita per nuntempaj studaĵoj de la specio, kiuj montras ke ambaŭ nomoj rilatas al la sama taksono. La diferencoj en la priskriboj estas kaŭzitaj de la konusospecimenoj de Christ estante nematuraj kaj ŝrumpintaj post sekiĝado, estante kolektitaj en julio, kvar monatojn antaŭ matureco.

Kultivado kaj uzo[redakti | redakti fonton]

La balkana pino estas populara ornama arbo en parkoj kaj grandaj ĝardenoj, donante fidindan stabilecon, kvankam nerapidan kreskon, por larĝa gamo de kreskejoj, kaj kun bela konusforma krono. Ĝi ankaŭ estas konata por siaj tre ornamaj purpuraj konusoj. Ĝi estas tre indulgema al severa vintromalvarmo, hardita al minimume −45 °C, kaj al severa ventomalkovro. Multaj kultivitaj arboj daŭre estas registritaj sub la nomo "Pinus leucodermis" aŭ "Pinus heldreichii-var. leucodermis".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Simone Morris (2018) Loricati in the fog ASIN B07H5CQ4WG
  • germane Businský, R. : Beitrag zur Taxonomie und Nomenklatur von Pinus heldreichii. Mitt. Deutsch. Dendrol. Ges. 79: 91-106.
  • angle Farjon, A. 2005 : Pines. Drawings and Descriptions of the genus Pinus. Second edition. Brill, ISBN 90-04-13916-8