Pinzgau-fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trajno proksime de Krimml, 2018

La Fervojlinio Zell-Krimml (germane: Pinzgauer Lokalbahn, Pinzgaubahn) estas etŝpura vagonartrakaro en la Distrikto Zell am See, Aŭstrio. Hodiaŭ la 52,6 km longa linio disponas pri modernaj kajo-samnivele alireblaj vagonoj. La plej alta punkto estas la fina stacio en Krimml je alteco de 911 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fervojo en idilieca regiono de Supra Pinzgau uzatas de laborpendolantoj, lernantoj, montogrimpistoj, mineralkolektistoj, skiistoj kaj ekskursfarantoj ĉiun horon. Ĝia inaŭguro estis en la 2.1.1898[1] laŭ la unuaj planoj pri starigo de fervojlinio inter Zell am See kaj Krimml tra Mittersill ekde 1889. En la 19.5.1896 subsignis lia imperiestra moŝto Francisko Jozefo la 1-a dokumenton koncedantan la konstruon kaj tenadon de lokala fervojlinio tra la tuta sudokcidenta regiono de Salcburgio. En la 1.1.1906 transprenis la zorgon pri la linio la ŝtata K.k. Staatsbahn kaj modernigis la vagonojn.

Vartransporto komence servis al la transportado de lignoj kaj agrikulturaĵoj kiuj devis transŝarĝiĝi en la stacidomo de Zell am See. Ĉefa celo por turistoj estis kaj estas la mondfamaj akvofaloj de Krimml. Post longa paŭzo reprenitis vartransportado en novembro 2008. Post katastrofo inunda de julio 2005 la linio reekfunkciis post modernigo en 2010. Ankaŭ poste kaj antaŭe estis diversaj naturkatastrofetoj ĝenantaj fervojan moviĝon.

Planoj por etendigo de la linio ĝis nova kapostacio en la centro de Krimml (la nuna stacidomo plej orienta fakte troviĝas en Oberkrimml for de turismaj allogaĵoj) ekde 2019 serioze diskutatas[2].

Haltejoj kun kilometraj indikoj[redakti | redakti fonton]

0,000 - Zell am See / 1,526 - Tischlerhäusl (Depot) / 2,227 - Kitzsteinhornstraße / 2,708 - Areitbahn / 2,974 - Bruckberg / 3,575 - Zellermoos / 3,784 - Bruckberg Golfplatz / 6,715 - Fürth-Kaprun / 8,456 - Piesendorf / 9,473 - Piesendorf Bad / 11,226 - Walchen im Pinzgau / 13,940 - Jesdorf Bergfried / 15,329 - Niedernsill / 16,830 - Lengdorf / 19,359 - Uggl-Schwarzenbach / 21,092 - Uttendorf Stubachtal / 21,996 - Uttendorf i. P. Manlitzbrücke / 23,602 - Pirtendorf / 24,338 - Stuhlfelden Siedlung / 25,100 - Stuhlfelden / 26,357 - Heilbad Burgwies / 27,350 - Burk / 27,880 - Mittersill Essiger / 28,570 Mittersill / 31,112 - Rettenbach / 33,450 - Hollersbach / 34,339 - Hollersbach Panoramabahn / 35,876 - Dorf-Paßthurn / 37,055 - Mühlbach im Pinzgau / 38,645 - Wenns / 39,387 - Bramberg / 40,000 - Steinach - / 42,182 - Habachtal-Weyerhof / 43,680 - Vorstadl / 44,904 - Neukirchen am Großvenediger / 47,135 Sulzbachtäler / 48,391 - Venedigersiedlung - Rosental / 49,659 - Wald im Pinzgau / 51,544 - Lahnsiedlung / 52,732 - Krimml.

Stacidomoj troviĝas en Zell am See, Niedernsill, Mittersill kaj Krimml, ĝis aŭtuno 2020 ankaŭ en Fürth-Kaprun[3].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]