Pio la 10-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo
Papo
Pio la 10-a
257-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Giuseppe Melchiorre Sarto
Pontifiko de 4-a de aŭgusto 1903
ĝis 20-a de aŭgusto 1914
Antaŭulo Leono la 13-a
Sekvanto Benedikto la 15-a
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1835 (1835-06-02)
en Riese Pio X,  Reĝlando Lombardujo-Venetio
Morto 20-a de aŭgusto, 1914
en Vatikano
Mortokialo korinfarkto [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj itala lingvolatina lingvo [#]
Subskribo Pio la 10-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Papo kaj sanktulo.

Pio la 10-a, naskita kiel Giuseppe Sarto [ĝuZEpe SARto] la 2-an de junio 1835 en Riese (provinco Treviso en Veneto), mortinta la 20-an de aŭgusto 1914 en Romo, estis papo de la 4-a de aŭgusto 1904 ĝis sia morto.

Pro sia malriĉula deveno el kamparana familio li iel estas komparebla al Johano la 23-a kaj Johano Paŭlo la 1-a.

Kuriozaĵoj

Tango

Komence de la 20-a jarcento, kiam argentina tango atingis Eŭropon kaj komencis forpuŝi valson kaj polkon, la eklezio konsideris malpermeson de tiu sense iom eksplicita danco. Oni rakontas, ke Pio petis, ke paro de baletistoj prezentu al li tangon, por ke li povu prijuĝi ĝin; poste li diris: "Al mi ĝi ŝajnas pli bela ol friula danco, sed mi ne vidas, kia granda peko estu en tiu ĉi nova danco." Pro tio li nuligis la ekleziajn sankciojn por tangantoj.

Esperanto

Papo Pio la 10-a sendis sian benon al "Espero Katolika" kaj la katolikaj esperantistoj ĉiujare de 1906 ĝis sia morto en 1914. Krome en kelkaj aŭdiencoj li parolis pri Esperanto. La 4-an de aprilo 1909 li diris al Isidoro Clé, esperantista direktoro de eklezia instituto en Bruselo: "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon". Pio deklaris en 1910, ke "Esperanto estas grava ilo por ligi la katolikojn de la mondo". Lia favora sinteno al Esperanto verŝajne ŝuldiĝas al la laboro de Emile Peltier.

Ekzistas ankaŭ aliaj citaĵoj, pri kiuj ni trovas nur el la tempo post la morto de la koncerna papo iujn fontojn, kiuj nenion diras pri la tempo kaj la cirkonstancoj de la eldiro, kio eventuale povus esti kialo por pridubi ilian aŭtentikecon. Tiaj citaĵoj, en diversaj variantoj ĉiam denove represitaj en informiloj de katolikaj kaj eĉ pli ofte de nekatolikaj esperantistoj, estas ekzemple la sekvaj vortoj atribuataj al Pio la 10-a: "Mi vidas en la lingvo Esperanto valoran rimedon por teni ligitecon inter katolikoj de la tuta mondo." Dum la tre afabla sinteno de Sankta Pio la 10-a al esperantistoj supozigas, ke tiu ĉi frazo tamen plene spegulas lian opinion, ni povas esti malpli certaj pri la citaĵo.

Dum la 23-a kongreso de IKUE en 1951 en Munkeno Pio la 10-a estis proklamita kiel "ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj". La kongresa numero de Espero Katolika plurloke parolas pri "Pio la 10-a, nia patrono".

Elekto

Dum la konklavo de 1903 la aŭstra imperiestro Francisko Jozefo deklaris, ke li ne akceptos elekton de kardinalo Mariano Rampolla Del Tindaro. Estas neklare, ĉu sen tiu vetoo Rampolla estus iĝinta papo.

Sanktigo

Pio estis beatigita la 3-an de junio 1951 kaj sanktigita la 29-an de majo 1954. Lia memortago estas la 20-a de aŭgusto.

De pluraj jarcentoj li estas la sola sanktigita papo.

Aliaj projektoj

Trovu « Pio la 10-a » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»