Pio la 7-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papo
Pio la 7-a
Jacques-Louis David 018.jpg
Naskonomo Gregorio Barnaba Luigi Chiaramonti
Komenco de pontifiko 14-a de marto 1800
Fino de pontifiko 20-a de aŭgusto 1823
Antaŭulo Pio la 6-a
Sekvanto Leono la 12-a
Dato de naskiĝo 14-a de aŭgusto 1742
Loko de naskiĝo Cesena, Italio
Dato de morto 20-a de aŭgusto 1823
Loko de morto Romo, Italio
v  d  r
Information icon.svg

Pio la 7-a, Giorgio Barnaba Luigi Chiaramonti, (14-a de aŭgusto 1742 - 20-a de aŭgusto 1823) estis papo de la 14-a de marto 1800 ĝis la 20-a de aŭgusto 1823.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉiaramonti iĝis benediktano en 1756, iĝis abato en 1775 kaj en 1782 episkopo de Tivoli. En 1785 li iĝis episkopo de Imola kaj kardinalo.

Li volis revivigi la hierarkiajn regulojn severajn. Post kiam li eniris Romon en la 3.7.1800 protektite de aŭstriaj trupoj, li ekigis la reformadon de la falinta ŝtata sistemo tre prudente, sub la konsilado saĝa de la ŝtata sekretario Consalvi. Per la Packontrakto de Lunéville Pio ricevis la plejparton de la Papa ŝtato ree kaj faris kun Franclando konkordaton kio redonis al Romo multajn hegemoniajn rajtojn en la eklezio franca.

Invitite de Napoleono Bonaparte li venis en novembro 1804 Parizon por la unktado kaj la koronado de la imperiestro; konatas ke Napoleono preferis meti mem la kronon surkapen. Li permesis nek la malekfunckion de la t.n. organikajn artikolojn nek la redonon de Romanjo aŭ de la legatujoj. En la 4.4.1895 Pio startigis la revojaĝon al Romo tre nekontente. En majo 1809 Napoleono deklaris en Vieno ke la papo ĉesigis sian suverenecon nereligia. La Papa ŝtato enkorpigitis al la imperiestro franca - sed oni ja lasis al la papo la eklezian potencon.

Ĉar Pio estis protestinta kontraŭ tiaj decidoj kaj ekskomunikis ĉiujn malobeontojn li arestitis en la 6.7. nokte kaj kondukitis kune kun la ŝtata sekretaro Pacca al Savona. En 1812 oni cedis al li kiel restadolokon Fontainebleau. Liaj agoj dume restis decaj kaj neŝanceligeblaj. Li rifuzis pompon kaj la de Napoleono ceditajn grandajn monsumojn kaj ne donis al la de Napoleono nomumitaj episkopoj la konfirmon. Li ankaŭ estis kontraŭ la eksedzinigo de la imperiestra edzino Josephine. Post la reveno de Napoleono el Ruslando li perfortis la papon konsenti je konkordato en la 25.1.1813. La papo rezignu je la Papa ŝtato. Ĉar la kontrakto publikigitis far Napoleono pli frue ol promesite la papo, plena de ĉagreno, deklaris en la 24.3. sian konsenton nevalida. Je la komenco de la jaro 1814 li denove liberigitis kaj reportitis al Savona. Dum aplaŭdoj de la popolo li reiris Romon en la 24.5.1914.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Tre lerte Pio kaj Consalvi utiligis la tempajn cirkonstancojn por restarigo de la papa hierarkio. la Viena kongreso garantiis al la episkopo de Romo la regadon de la Papa ŝtato, escepte de Avinjono kaj la Grafujo Venaissin (Vaucluse). Koncerne la internan eklezian politikon la papo sekvis severajn principojn. Li refondigis la ordenon de la Jezuitoj kaj reinstalis la Inkvizicion. En 1816 li kondamnis la bibliajn societojn kaj malpermesis la neaprobitajn tradukojn de la Biblio. Krome li akceptis leĝojn severajn kontraŭ la framasonoj kaj la Carbonari-mafio. Kun diversaj ŝtatoj li faris konkordatojn ricevante ĝenerale tre bonajn kondiĉojn. En la propra ŝtato li ekigis reformadojn kaj engaĝiĝis tre pri la artoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 920-921, kio legeblas tie ĉi interrete.