Saltu al enhavo

Pioneer 10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pioneer 10
emblemo
flyby probe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Antaŭe Pioneer 9 vd
Poste Pioneer 11 vd
Landoj Usono vd
v • d • r
Diagramo de la sondilo Pioneer 10
La tabulo sur la Pioneer 10
Pioniro 10 en la finaj stadioj de konstruado
Loko de la misioj Voyager kaj Pioneer rilate al la Sunsistemo, en januaro 2015

Pioneer 10, ankaŭ konata kiel Pioneer F, estas robota sondilo fabrikita de TRW Inc. kaj estis lanĉita de NASA por studi la planedon Jupitero. La sondilo estis lanĉita la 3-an de marto 1972 (01:49:00 UTC (2-a de marto laŭ loka tempo) per lanĉilo Atlas-Centaur de Kabo Canaveral, Florido. Pioneer 10 estis la unua sondilo kiu transiris la asteroidan zonon kaj estis la unua sondilo kiu fotis Jupiteron de proksime. Komunikado kun la sondilo perdiĝis la 23-an de januaro 2003 pro potencaj problemoj kun la sondilo kaj pro la grandega distanco (12 miliardoj da km) de la Tero. Pioneer 10 kaj ĝia ĝemelo Pioneer 11 estis nomitaj Pioneer kaj tial estas asociitaj kun la Pioneer-programo. La 9-an de septembro 2012, la sondilo estis 106 696 astronomiajn unuojn de la Tero kaj flugis kun rapideco de 12 037 kilometroj sekunde aŭ 43 333,2 km/h, kio estas 2 539 astronomiaj unuoj jare.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]