Pionirara grupa komandantejo VI Trutnov
| Pionirara grupa komandantejo VI Trutnov | ||
|---|---|---|
| militista unuo | ||
| Komenco | 3-a de junio 1936 vd | |
| Fino | 24-a de septembro 1938 vd | |
| Landoj | Ĉeĥoslovakio vd | |

Pionirara grupa komandantejo VI Trutnov (mallongigite PGK VI Trutnov) estis komandantejo de fortikigaj laboroj kun sidejo en Trutnov, kiu en la dua duono de la 1930-aj jaroj direktis la konstruadon de sektoro de pezaj fortikaĵoj inter Hronov en Náchod-regiono kaj la orienta parto de Gigantmontaro. Transprenite oni uzas tiun ĉi markigon ankaŭ por la memstara tiu ĉi sektoro de la fortikaĵoj. El 100 intencataj objektoj de la pezaj fortikaĵoj de tiu ĉi sektoro estis konstruitaj sole 29.
En la spaco de PGK Trutnov devis esti konstruitaj du artileriaj fuortaroj. Fuortaro Poustka (Grünwald) super Bezděkov, kies konstruado ne estis komisiita kaj fuortaro Stachelbeg (Ježová hora) super Babí, kiu estis ekkonstruita. Pluaj artileriaj fuortaroj (Jírová hora) aldoniĝis al PGK V Náchod.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]PGK VI estis establita al la 3-a de junio 1936, la agadon ĝi finis en oktobro de 1938. Organize ĝi estis dividita en ses konstruaj subsektoroj, enkadre de kiuj estis komisiita konstruado de 61 objektoj de la pezaj fortikaĵoj (el kiuj 29 estis konstruitaj).
La objektoj de PGK VI Trutnov estas numeritaj de oriento al okcidento kaj ili havas en sia refistra markigo literon T (objektoj T-S 21 ĝis T-S 106), eventuale mallongigon KrK-L (du objektoj KrK-L-S I kaj KrK-L-S II en spaco de Luční hora en Gigantmontaro).
Devene la orienta parto de la sektoro (spaco inter Zbečník kaj Chlívce, objektoj T-S 1a ĝis T-S 20 inkluzive de la planata artileria fuortaro Jírová hora) estis pli poste organize subigita al la najbara PGK V Náchod.
La komandantejo de PGK ŽSV VI estis lokigita en la unua etaĝo de hotelo Union (antaŭe Ĉeĥa reala gimnazio, nun konstruaĵo de Distrikta juĝejo) en Trutnov. En aferoj de ekonomiejuraj ĝi subiĝis al limgardista bataliono 2 en Trutnov.[1]
Konstruaj subsektoroj
[redakti | redakti fonton]1./VI. Petříkovice
[redakti | redakti fonton]

En la konstruan subsektoron Petříkovice estis ensumigitaj 10 memstaraj infanteriaj fuortoj sur la okcidenta alo de artileria fuortaro Poustka. En tiu ĉi spaco troviĝis du gravaj fermaĵoj – Petříkovice kaj Debrné.
La subsektoro Petříkovice estis la dua komisiita konstrua sektoro enfaanta sub PGK Trutnov. Ĝi estis komisiita al konstruado la 13-an de oktobro 1937 al firmao LITICKÁ a.s., Praha II, la konstruado komencis la 8-an de novembro 1937. Kiel la unua objekto estis betonigita en la tagoj la 8-a ĝis la 15-a de aprilo 1938 T-S 52b Na skále. La subsektoro 1./VI. Petříkovice estis en septembro de 1938 la plej finita sektoro de la linio de pezaj fortikaĵoj en Trutnovio. Oni sukcesis enigi en sep objektojn ankaŭ blendajn kloŝojn, oni laboris en obstakla sistemo.[2]
1a./VI. Slavětín
[redakti | redakti fonton]

En la konstruan subsektoron Slavětín estis ensumigitaj 8 memstaraj infanteriaj fuortoj sur montodorso de montaro Jestřebí hory, de montopinto Žaltman al la deksra alo de la planata artileria fuortaro Poustka.
Malgraŭ tio ke la subsektoro estis komisiita nur la 17-an de junio 1938 kaj la konstruado komencis la 1-an de julio de la sama jaro, oni sukcesis betonigi du infanteriajn fuortojn (T-S 43 Pod lesem, T-S 44 Na pahorku), la unua el ili, T-S 44, estis betonigita en la tagoj 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto 1938. Ĉe la restantaj la konstrulokoj troviĝis en diversa grado de konstruado – ĉe kvin objektoj estis finitaj elfosaĵaj laboroj kaj estis betonigita la fundamenta tabulo (T-S 38 ĝis 42).[3]
2./VI. Zlatá Olešnice
[redakti | redakti fonton]

Naŭ infanteriaj fuortoj de tiu ĉi konstrua subsektoro kreis fortikaĵan linion inter municipo Libeč kaj la dekstra alo de la artilweria fuortaro Stachelberg. La grava estis precie fermaĵo Zlatá Olešnice, kie kondukis grava komunikiko kondukanta de la ŝtatlimo al Trutnov. Tra la valo de rivero Ličná kondukis nemalmulte grava fervojlinio en la sama direkto.
La subsektoro estis komisiita al konstruado la 18-an de septembro 1937 al firmao INŽESTA, stav. spol. s.r.o., Bratislava, laboroj komencis la 15-an de oktobro de tiu ĉi jaro. Kiel la unua objekto estis betonigita en la tagoj 17-a ĝis la 26-a de majo 1938 T-S 64 Na kopci. Oni sukcesis betonigi 7 objektoj (T-S 63 ĝis 68), du randaj objektoj de tiu ĉi subsektoro (T-S 62, 69) restis nefinitaj – estis faritaj elfosaĵaj laboroj kaj betonado de fundamenta tabulo.[4]
3./VI. Stachelberg (Babí)
[redakti | redakti fonton]
La konstrua subsektoro Stachelberg aŭ Babí estis la plej granda konstrua tutaĵo ĉe PGK Trutnov. Krom 4 izolitaj kaj 9 fuortaraj objektoj devis la konstrufirmaoj konstrui ankaŭ la ampleksan subteran spacon de la fuortaro Stachelberg.
La subsektoro Babí estis ununura kazo, kiam la konstrudo de unu sektoro estis komisiita al du firmaoj – Inĝ. Z. KRULIŠ kaj KONSTRUKTIVA, a.s., Praha II. Tio estis ankaŭ la unua sektoro de pezaj fortikaĵoj en Trutnovio, kie estis komencita konstruado. Kiel unua objekto estis betonigita en la tagoj 9-a ĝis la 16-a de junio 1938 T-S 82 V končinách. Ĝis fino de septembro de 1938 estis betonigitaj ĉiuj izolitaj fuortoj: T-S 70 en la orienta alo de la fuortaro kaj T-S 81a, T-S 81b kaj T-S 82 en la okcidenta alo. T-S 82 V končinách estas entute la plej okcidenta konstruita infanteria fuorto en la eksa Ĉeĥoslovakio (krom la prova kaj ekzerca objekto CE).
El la fuortaraj objektoj oni sukcesis fini betonadon sole de ununura objekto – la grandega infanteria fuorto T-S 73. Ankaŭ laboroj en la subterejo ne estis de malproksime finitaj. Oni laboris en elrompoj, sole malgranda parto de la subterejo estis betonigita.[5]
4./VI. Odolov
[redakti | redakti fonton]

La objektoj, kiuj devis esti konstruitaj enkadre de la konstrua subsektoro Odolov, kreis linion de pezaj fortikaĵoj en la orienta parto de Jestřebí hory, okcidente de la planata artileria fuortaro Jírová hora. La objektoj devis krom alia bari du gravajn komunikilojn transirantaj trans montodorso de montaro Jestřebí hory – fermaĵojn Chlívce kaj Odolov.
Malgraŭ tio ke la subsektoro estis al la firmao Inĝ. Rudolf FRIČ, Bratislava, komisiita nur la 27-an de aprilo 1938 kaj laboroj estis komencitaj la 16-an de majo 1938, oni sukcesis betonigi 5 izolitajn infanteriajn fuortojn en spaco de Odolov (T-S 24 ĝis 28). en konstruado de la restantaj fuortoj oni laboris. La unua betonigita objekto estis en la tagoj 25-a ĝis la 30-a de julio 1938 T-S 28 Nad pramenem.[6]
5./VI. Albeřice (Maršov)
[redakti | redakti fonton]La subsektoro Maršov (Horní Albeřice) estis lasta konstrua sektoro, kies konstruadon oni sukcesis komisii en Trutnovio. Rilate al tio, ke la konstruaj laboroj ekkuris nur fine de somero de 1938, oni sukcesis betonigi eĉ ne unu el la komisiitaj infanteriaj fuortoj. Objektoj T-S 101a, 104, 105 kaj 106 devis esti komisiitaj nur aldone. La subsektoro estis komiita al firmao Dr. Ing. KAPSA & MÜLLER, Praha VII la 6-an de aŭgusto 1938 kaj laboro komencis la 22-an de aŭgusto. Oni sukcesis komenci sole elfosaĵaj ĉe objektoj KrK-L-S I kaj KrK-L-S II.[7]
6./VI. Poustka
[redakti | redakti fonton]La subsektoro 6 devis esti kreata de objektoj de artileria fuortaro Poustka, kiu devis havi 10 objektojn sur surfaco kaj ampleksan subterejon, kaj ĝi devis esti komisiita al konstruado en la jaro 1939.
- la sistemo de fuortaro Poustka:
4a./VI. Žaltman
[redakti | redakti fonton]Ĝi devis esti komisiita en la jaro 1939.
- T-S 29, T-S 30, T-S 31, T-S 32, T-S 33, T-S 34, T-S 35, T-S 36
6./VI. Rýchory
[redakti | redakti fonton]Ĝi devis esti komisiita en la jaro 1939.
- T-S 83, T-S 84a, T-S 84b, T-S 85, T-S 86, T-S 87, T-S 88, T-S 89, T-S 90, T-S 91, T-S 92, T-S 93, T-S 94
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Stehlík, Eduard; a kol.. (2010) Lexikon těžkých objektů československého opevnění z let 1935–38. Dvůr Králové nad Labem: Ing. Jan Škoda – Fortprint. ISBN 978-80-86011-41-7.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Bunkry.cz - ŽSV VI Trutnov". Kontrolita 2020-06-22.
- ↑ "Bunkry.cz - Stavební podúsek 1./VI. Petříkovice". Kontrolita 2020-06-22.
- ↑ "Bunkry.cz - Stavební podúsek 1a./VI. Slavětín". Kontrolita 2020-06-22.
- ↑ "Bunkry.cz - Stavební podúsek 2./VI. Zlatá Olešnice". Kontrolita 2020-06-22.
- ↑ "Bunkry.cz - Stavební podúsek 3./VI. Babí". Kontrolita 2020-06-22.
- ↑ "Bunkry.cz - Stavební podúsek 4./VI. Odolov". Kontrolita 2020-06-22.
- ↑ "Bunkry.cz - Stavební podúsek 5./VI. Maršov". Kontrolita 2020-06-22.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Pionirara grupa komandantejo VI Trutnov en Vikimedia Komunejo
- Loka ŝablono ligas al alia kategorio en Komunejo ol alvicigita datumero de Vikidatumoj:
| ||||||||||||||||||||||

