Pionnat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pionnat
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Ahun
INSEE kodo 23154 [+]
Poŝtkodo 23140
Kodo laŭ INSEE 23154
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean Pruchon
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 744 (1 999)
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°10′19″N 2°01′34″O  /  46.17194°N, 2.02611°O / 46.17194; 2.02611 (Pionnat) (mapo) Koordinatoj: 46°10′19″N 2°01′34″O  /  46.17194°N, 2.02611°O / 46.17194; 2.02611 (Pionnat) (mapo)
Alto 320 m - 573 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 41,77 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Pionnat en Francio
46° 10′ 19″ Nordo 2° 01′ 34″ Oriento / 46.1719444444 °N, 2.02611111111 °O / 46.1719444444; 2.02611111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pionnat [+]
vdr

Pionnat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 744 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pionnat etendiĝas sur 41,77 km², kaj havis 744 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 17 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Pionnat situas je alteco de 573 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Pionnat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean Pruchon, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Michel Villedo estis masonisto de Creuse. Li interalie partoprenis la konstruadon de la kastelo de Vaux-le-Vicomte.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Pionnat apartenas al la kantono de Ahun, kies ĉefurbo estas Ahun. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]