Piotr Gliński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piotr Gliński
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1954 (1954-04-20) (70-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio • XXXV LO im. Bolesława Prusa
Subskribo Piotr Gliński
Familio
Frat(in)o Robert Gliński
Infanoj 2
Okupo
Okupo sociologopolitikisto • ekologo • universitata instruisto • pedagogo
TTT
Retejo http://www.piotrglinski.info.pl
vdr

Piotr Tadeusz Gliński (naskiĝis la 20-an de aprilo 1954 en Varsovio) – pola sociologo kaj politikisto, profesoro de la homa scienco (2008), akademia lekciisto.

En la jaroj 2005–2011 prezidanto de Pola Sociologia Societo, parlamentano al Sejmo de la 8-a kadenco, de 2015 vicĉefministro kaj ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, de 2017 prezidanto de la Komitato pri Publika Utilo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukiteco

En 1973 finis Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo al Bolesław Prus en Varsovio.

Li studis en la Instituto de Ekonomiaj Sciencoj kaj en la Sociologia Instituto de Varsovia Universitato, akirante en 1978 magistrecon pri ekonomiko. Doktorecajn studojn pasigis en la Esplor-Fako pri Viv-Stiloj de la Instituto de Filozofio kaj Sociologio de Pola Scienca Akademio.

En 1984 surbaze de la disertaĵo Ekonomiaj kondiĉoj de la vivstilo. La urbaj familioj en Pollando en la 70-aj jaroj, verkitan sub la gvido de Andrzej Siciński, akiris gradon de doktoro de la homa scienco.

Ankaŭ en tiu ĉi instituto habilitiĝis en 1997 surbaze de la disertaĵo titolita Polaj Verduloj. Socia movado en la periodo de ŝanĝiĝoj.

En 2008 ricevis la sciencan titolon de profesoro pri la homa scienco.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Civil society in the making (redaktoro), IFiS PAN, Warszawa 2006
  • Człowiek-środowisko-zdrowie. Problemy polskie z prognostycznego punktu widzenia (Homo-medio-sano. Polaj problemoj el la prognoza vidpunto) (redakto), KPPRK PAN, Warszawa 1985.
  • Katastrofa smoleńska, Reakcje społeczne, polityczne i medialne (La katastrofo de Smolensk. Sociaj, politikaj kaj amaskomunikilaj reagoj) (redakto), IFiS PAN, Warszawa 2011.
  • Wygaszanie Polski 1989–2015 (Estingado de Pollando 1989-2015) (kunaŭtoro), Biały Kruk, Kraków 2015.

Esperanto-interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gliński en la bazo "Ludzie nauki" (Homoj de la scienco) de la portalo Nauka Polska (Pola Scienco) (Centro de Inform-Transformo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]