Piper Perabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piper Lisa PERABO (31-an de oktobro 1976 en Toms River, New Jersey) estas usona aktorino.

Biografio

Patrino de Perabo devenas el Norvegio, patro el Portugalio. Ŝi havas du fratojn (Adam kaj Noah). Ŝi finstudis en la mezlernejo Toms River High School North en 1994 en New Jersey, ŝi ekstudis en Ohio State University en la ĉefa fako aktorado. Ŝi finis la studadon en 1998 kiel baĥeloro, poste veturis al Novjorko, por eki la aktorinan karieron. Ŝia unua agado okazis en la LaMama-teatro, krom kio ŝi laboris en restoracio kiel servistino. Ŝi ankaŭ aperis en reklametoj pri dolĉaĵoj. Ŝi ankaŭ ricevis rolon en du sendependaj malaltkostaj filmoj de Todd Rohal, Single Spaced (1998) kaj Knuckleface Jones (1999).

Perabo en 1999 atingis trarompon en la rolo Sara en filmo de Marc Levin, Whiteboyz kun Dr. Dre kaj Snoop Dogg.

Internacian konatecon akiris ŝi en 2000 en rolo de Violet en Coyote Ugly, filmo de Jerry Bruckheimer. Ŝi pruvis sian talenton en rolo de lesbiana virino en filmo Lost and Delirious (2001). Pliaj filmoj sube.

Filmaro

  • 1999: Whiteboyz
  • 2000: Coyote Ugly
  • 2000: The Adventures of Rocky and Bullwinkl
  • 2001: Lost and Delirious
  • 2002: Flowers
  • 2002: Slap Her… She’s French
  • 2003: Cheaper by the Dozen
  • 2004: The I Inside
  • 2004: George and the Dragon
  • 2004: A Piece of My Heart
  • 2004: Perfect Opposites
  • 2005: Cheaper by the Dozen 2
  • 2005: Edison
  • 2005: The Cave
  • 2005: Imagine Me & You
  • 2005: Perception
  • 2006: The Prestige
  • 2006: First Snow
  • 2006: 10th & Wolf
  • 2007: Because I Said So
  • 2007: Dr. House (televida serio, tria sekcio kiel Honey)
  • 2008: The Lazarus Project
  • 2009: Beverly Hills Chihuahua
  • 2009: Criminal Intent (televida serio, 8x01 (162) kiel Calista Haslum)
  • 2009: Carriers
  • 2010: Covert Affairs (televida serio)