Pipra aerosolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de uzado de la pipra aerosolo.

Pipra aerosolokapsika aerosolo estas kemia kombinaĵo kiu iritas la okulojn ĝis punkto okazigi larmojn, doloron kaj eĉ portempan blindecon. Ĝi estas uzata por disigi tumultojn fare de polico aŭ kiel persona defendilo fare de civilulo. En esceptaj okazoj tio povas rezulti en la morto de la tuŝito.[1]

La aktiva ingredienco estas la kapsikino, kemia kombinaĵo derivita de la fruktoj de plantoj de la genro Capsicum.

La pipraj aerosoloj plej ofte komerciĝas en ujoj sufiĉe malgrandaj por ebligi transportadon kaj kaŝadon en poŝo aŭ mansako. Ekzistas ankaŭ pafaĵo de pipra aerosolo, pafebla per pistolo de paintball.

Tiu gaso okazigas la tujan fermon de okuloj kaj sekvan portempan blindecon kun daŭro de 15-30 minutoj, ardosenton en la haŭto kun daŭro de 45-60 minutoj, malfacilon spiri kaj paroli dum 3 ĝis 15 minutoj, jukon ĉe nazo kaj tusadon. La daŭro de tiuj efikoj dependas de la forto de la aerosolo, la preciza korpareo tuŝita kaj la fizikas stato de la tuŝito, sed la averaĝa kompleta efiko daŭras ĉirkaŭ 30 ĝis 45 minutoj, kaj pli malgrandaj efikoj povas daŭri horojn. La ekspono al tiu gaso longdaŭre estas sendamaĝa, sed la ripeta eksponado povas rezulti longdaŭre en perdo de la sentivo de la korneo. La gazeto Los Angeles Times informis, ke almenaŭ 61 mortoj estis asociaj kun la uzado fare de policanoj de la pipraj aerosoloj ekde 1990 en Usono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chamorro, Héctor Mora (4a de junio 2013). Manual del instructor de tiro. Editorial Club Universitario. ISBN 9788499480237. Konsultita la 14an de Septembro 2021.