Piramido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Piramido (geometrio)
La egiptaj piramidoj de la Nekropolo de Gizo, vidataj elaere
Piramido de la Luno, Teotiŭakano
Templo Prasat Thom en Koh Ker

Piramido (el la greka: πυραμίς piramis[1][2]) estas strukturo kies eksteraj surfacoj estas triangulaj kaj konverĝas ĉe unu sola punkto ĉe la pinto, igante la formon piramido en la geometria signifo. La bazo de piramido povas esti trilatera, kvarlatera, aŭ plurangula formo, signifante ke piramido havas almenaŭ tri eksterajn triangulajn surfacojn (almenaŭ kvar fasadojn inkluzive de la bazo). La kvadrata piramido, kun larĝkorpa bazo kaj kvar triangulaj eksteraj surfacoj, estas ofta versio.

La dizajno de piramido, kun la plimulto de la pezo pli proksime al la tero[3], kaj kun la piramidjono sur pinto signifas ke malpli da materialo de supre puŝos malsupren. Tiu distribuado de pezo permesis al fruaj civilizoj krei stabilajn monumentajn strukturojn[4].

La piramidoj estis konstruitaj de civilizoj en multaj mondopartoj. Dum miloj da jaroj, la plej grandaj strukturoj sur la Tero estis piramidoj. Unue la Ruĝa Piramido en la Dahŝur-tombejo kaj poste la Granda Piramido de Ĥufu, ambaŭ en Egiptio, ĉi-lastaj estas la nuraj mirindaĵoj el la Sep Mirindaĵoj de la Antikva Mondo daŭre starantaj. La piramido de Ĥufu estas konstruita plejparte el kalkŝtono (kun grandaj ruĝaj granitblokoj uzitaj en kelkaj internaj kameroj), kaj estas konsiderita arkitektura majstraĵo. Ĝi enhavas 2,300,000 blokojn intervalantaj en pezo de 2.5 tunoj ĝis 15 tunoj kaj estis konstruita sur larĝkorpa bazo kun flankoj je proksimume 230 m, kovrante 13 akreojn. Ĝiaj kvar lateroj turniĝas al la kvar ĉefpunktoj rekte kaj ĝi havas angulon de 52 gradoj[5]. La origina alteco de la Piramido estis 146.5 metroj, sed hodiaŭ ĝi estas nur 137 metroj alta, la 9 metroj mankantaj estas ŝuldata al la ŝtelo de la bonkvalita kalkŝtona kovraĵo, por konstruado en Kairo. Ĝi daŭre estas la plej alta egipta piramido. La plej granda piramido laŭ volumeno estas la Granda Piramido de Cholula, en la meksika subŝtato Puebla.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Skemo de mastabo.

Ekzistas multaj debatoj pri la origino de la piramida formo en la homa konstruado. la piramidoj estiĝis en diversaj civilizoj sen reciprokaj kontaktoj, kio okazigis multajn konejktojn rilate al tio ĉi. Tamen, ekde vidpunkto nure struktura kaj konstrua, la piramida formo estas la rezulto preskaŭ neevitebla de la simpla deziro gajni altecon uzante la ŝtonojn.

En la Antikvo, la komuna arkitekturo uzis rimedojn facile atingeblajn kaj manipuleblajn, kiel ekzemple la koto aŭ la ligno. Tamen, tiaj ĉi konstruaĵoj ne longe vivis. Kiam pli longdaŭra konstruaĵo estis dezirata, kiel ŝtono aŭ emblema konstruaĵo, estis uzataj la ŝtono (aŭ la brikoj kaze de manko de ŝtonoj). La unuaj konstruaĵoj el ŝtono obeis la fuebrajn kaj religiajn celojn, kaj en Egiptio (mastaboj) kaj en Ameriko, kvankam milojn da jaroj poste, ili adoptis trunkopiramidan formon.

Kun la tempo, oni ekkonstruis tombojn kaj religiajn platformojn sur la antaŭaj (eble kun la celo montri pli grandan potencon ol tiu de la antaŭa). Tiaj ĉi praktikoj deriviĝis el la ŝtupaj piramidoj; konstuaĵoj tre similaj al la mezopotamiaj ziguratoj.

Ne restas pruvoj pri la celoj kiuj ŝanĝigis la stilon de ŝtupa al la tipa piramido kvinedra, kvankam kelkfoje estas simple konsiderata la stetika aspekto

Ŝtupa piramido. Sakkara.
Piramido klasika. Dahŝuro.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Ŝajnvolbo en Gizo.

Kvankam esence la piramidoj konsistis el "nura" stakigo de ŝtonoj, ili postulis grandegan penadon, lertecon, inĝenion kaj organizan kapablon por ilia konstruado. Malgraŭ tio ke pluraj el la civilizoj kiuj starigis ĉi monumentojn konadis la arkon de malŝarĝo (kiel la egipta), ili preferis uzi la lintelecajn strukturojn. Tamen, la grandaj linteloj el ŝtono estis nekapablaj elteni la grandajn premojn kiujn oni ekzercis sur ilin sen frakasiĝo. Tial, por la kreado de ĉambroj kaj internaj koridoroj ili uzis la teknikon je ŝajnvolbo, konsistanta el la alproksimigo de la vicoj de la muroj el ŝtupa formo, ĝis akiro de efekto simila al tiu de romp-arko, sed kun horizontaj doveloj.

La eksteraj kovraĵoj de ĉi tiuj konstruaĵoj multe variis laŭ la kulturo kaj la epokoj, kiuj povis esti ekde simpla krovado el kalkŝtono ĝis uzo de stukoj.

La gravurado sur la ŝtonoj estis ekstreme malrapida, ĉar kutime temis pri malmolaj ŝtonoj (granitaj). Por tia ĉi laboro ili uzis ilojn el bronzo kaj siliko, kaj la polurado estis farita per frotado per la polvo mem de la ŝtonoj aŭ per la polvo de la kvarcito.

La manko de dokumentoj malebligis la scion pri la ekzaktaj konstru-metodoj uzataj en la antikvaj piramidoj, sed ne ekzistas atestaĵoj pri uzo de la rado, pro kio la plej akceptataj teorioj argumentas ke ili uzis deklivojn, ramplojn aŭ eksterajn spiralojn sur kiuj la blokoj estis glatigitaj pere de stangoj.

Nur ekde la 20-a jarcento, post la populariĝo de la ŝtalo kaj la vitro kiel konstru-materialoj, la arkitekoj reenigis la piramidojn en siajn projektojn.

Antikvaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Mezopotamio[redakti | redakti fonton]

Zigurato Choghazanbil, Irano

La mezopotamianoj konstruis la plej fruajn piramidecajn strukturojn, nomitajn Ziguratoj . En antikvaj tempoj, tiuj estis pentritaj kun oro kaj bronzo. Ĉar ili estis konstruitaj el sunsekigitaj argilaj brikoj, malgrandaj restaĵoj de ili. Ziguratoj estis konstruitaj fare de la sumeroj, babilonanoj, elamanoj, akadanoj, kaj asirianoj por lokaj religioj. Ĉiu zigurato estis parto de templo kiu inkludis aliajn konstruaĵojn. La antaŭuloj de la zigurato estigis platformojn kiuj originas en la Ubaid-periodo[6] dum la 4-a jarmilo a.K. La plej fruaj ziguratoj komenciĝis proksime de la fino de la Frua Dinastia Periodo. La plej malfruaj mezopotamiaj ziguratoj originas el la 6-a jarcento a.K.Konstruita kun retroiraj niveloj sur rektangula, ovala, aŭ kvadrata platformo, la zigurato estis piramideca strukturo kun plata pinto. Sunbakitaj brikoj konsistigis la kernon de la zigurato kun tegaĵoj el kuiritaj brikoj sur la ekstera parto. La tegaĵoj ofte estis glazuritaj el malsamaj koloroj kaj eble havis astrologian signifon. Reĝoj foje havis siajn nomojn gravuritaj sur tiuj brilsurfacaj brikoj. La kvanto de partoj variis de du ĝis sep. Estas supozite ke ili havis sanktejojn ĉe la pinto, sed ekzistas neniu arkeologia indico por tio kaj la nura teksta indico estas de Herodoto[7]. La aliro al la sanktejo estis per serio de rampoj sur unu flanko de la zigurato aŭ proksime de spirala rampo de la bazo ĝis la pinto. La mezopotamiaj ziguratoj ne estis lokoj por publika kultado aŭ ceremonioj. Ili verŝajne estis loĝlokoj por la dioj kaj ĉiu urbo havis sian propran patronan dion. Nur sacerdotoj estis permesitaj en la zigurato aŭ en la ĉambroj en ĝia bazo, kaj estis ilia respondeco nutri la diojn kaj pridemandi iliajn bezonojn. La sacerdotoj estis tre potencaj membroj de sumera socio.

Egiptio[redakti | redakti fonton]

La antikvaj piramidoj de Egiptio

La plej famaj piramidoj estas la egiptaj piramidoj, grandegaj strukturoj konstruitaj el briko aŭ ŝtono, kelkaj el ili estas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo. Ili estas formitaj kiel referenco al la sunradioj. La plej multaj piramidoj havis brilpoluritan, altagrade reflektan blankan kalkŝtonan surfacon, por doni al ili luman aspekton kiam estis rigardite de for. La pintŝtono estis kutime farita el malmola ŝtono, granito aŭ bazalto, kaj povus esti rekovrita kun oro, arĝento, aŭ elektrumo kio ankaŭ estas tre reflekta[8].

Post la jaro 2700 a.K., la egiptoj komencis konstruajn piramidojn, ĝis proksimume la jaro 1700 a.K. La unua piramido estis konstruita dum la 3-a dinastio, en la epoko de la faraono Ĝoser kaj lia arkitekto estis Imhotepo, kiel ŝtupa piramido amasigante ses mastabojn. La plej grandaj egiptaj piramidoj estas la piramidoj en Gizo[8].

La ora epoko por la piramidoj atingis sian zeniton en Gizo en 2575-2150 a.K.[9] Praaj egiptaj piramidoj estis en la plej multaj kazoj starigitaj okcidente de la rivero Nilo ĉar la animo de la dia faraono estis destinita al interligo kun la suno dum malsupreniro antaŭ la daŭrigado kun la suno en ĝia eterna ronda vojaĝo[8].

Ĝis 2008, proksimume 135 piramidoj estis malkovritaj en Egiptio[10][11]. La Piramido de Keopso estas la plej granda en tuta Egiptio kaj unu el la plej grandaj en la mondo. Ĝi estis la plej alta konstruaĵo en la mondo ĝis la Katedralo Lincoln estis finiĝinta en 1311 p.K. La bazo estas pli ol 52,600 kvadrataj metroj[12]. Dum piramidoj estas rilataj al Egiptio, Sudano havas 220 daŭre ekzistantajn piramidojn, la plej multnombran kvanton en la mondo.

La Piramido de Keopso estas unu el la Sep Mirindaĵoj de la Antikva Mondo[13]. Ĝi estas la nura mirindaĵo kiu plu vivas en la modernaj tempoj. La antikvaj egiptoj kovris la fasadojn de la piramidoj per blanka kalkŝtono, enhavanta grandajn kvantojn de fosiliigitaj konkoj. Multaj el la ŝtonoj falis aŭ estis intence forigitaj kaj uzitaj por konstruado en Kairo.

La plej multaj piramidoj situas proksime de Kairo, kun nur unu reĝa piramido situanta sude de Kairo, ĉe la sankta urbo Abidozo. La piramido en Abidozo, Egiptio, estis taskigitsa de Ahmoso la 1-a, kiu fondis la 18-an dinastion kaj la Novan Imperion de Egiptio[14].

La konstruado de piramidoj komenciĝis en la tria dinastio kun la regado de Ĝoser[15]. Pli fruaj reĝoj kiel ekzemple Snofru konstruis plurajn piramidojn, kun postaj reĝoj aldonantaj al la nombro de piramidoj ĝis la fino de la Meza Imperio. La lasta reĝo, se temas pri konstruo de reĝaj piramidoj, estis Ahmoso[16][17], kun pli postaj reĝoj kiuj kaŝis siajn tombojn en la montetoj, kun aparta prefero en la Valo de la Reĝoj en Cisjordanio de Luksoro[18].

En Medinat Habu, aŭ Deir el-Medina, pli malgrandaj piramidoj estis konstruitaj fare de unuopuloj. Pli malgrandaj piramidoj ankaŭ estis konstruitaj fare de la nubianoj kiuj regis Egiption en la Malfrua Periodo, kvankam iliaj piramidoj havis pli krutajn flankojn[19].

Sudano[redakti | redakti fonton]

Nubiaj piramidoj en Meroe.

La piramidoj de Nubio, en nuna Sudano, estis konstruitaj por esti la tomboj de la gereĝoj de Napata kaj Meroe. En Nubio ekkonstruiĝis piramidoj 800 jarojn post la lastaj reĝaj tomboj kiuj estis faritaj en Egiptio. Ili diferenciĝas de la egiptaj precipe pro tio ke nubianoj faris ilin kun angulo pli kruta, el ĉirkaŭ 70 gradoj, kaj pro tio ke ilia alteco estas malpli granda; oni scias pri 223. Multaj el la piramidoj havas kapelojn konstruitaj kontraŭ la muro en la orienta parto kaj kun reliefoj dekoraciitaj. Preskaŭ ĉiuj strukturoj sekvis la saman modelon kun perono , situanta oriente de la kapeloj, kiu iris ĝis la mort-ĉambroj. Tiuj ĉi ĉambroj konsistis el du aŭ tri salonoj en kiuj la muroj, kelkfoje, havis enskribaĵojn el la Libro de mortintoj.

Pianĥi finigis la konkeron de la Supra Egiptio, kampanjo ekigita de sia patro, kaj post regado dum tridek jaroj estis entombigita en El-Kurru, en egiptstila piramido. Kiam en 1918 George Reisner gvidis elfosojn nur konserviĝis je bona stato unu el la piramidoj; la aliaj estis detruitaj kaj kovritaj de rubaĵoj. Malgraŭ tio eblis konstati ke la piramido de Piankhi mezuris 8 metrojn longe kun kliniĝo de 68 gradoj; perono kondukis ĝis la tomba ĉambro tra 19 ŝtupoj. Pluraj reĝaj tomboj estis trovataj en El-Kurru, inkluzive tiu de Tanutamani, monarko kiu regis inter 664 a.K kaj 653 a.K. Lia antaŭulo, Taharko, en 664 a.K. inaŭguris la tombejon de Nuri kiu anstataŭis tiun de El-Kurru.

Piramidoj en Meroe

La plej granda kaj antikva piramido en la regiono Nuri estas tiu de Taharko, faraono kaj ankaŭ reĝo de Napata, kiu apartenis al la dudekkvina egipta dinastio. La mezuro de la piramido estas 51,75 m² ĉe la fundamento kaj ĉirkaŭ 50 metroj da alteco. Ĝi estis konstruita en du etapoj, kun interna piramido malpli granda, kovrita el sableca ŝtono, kaj ekstere realigita kun ŝtupa formo. La aliro eblis per perono situanta en ĝia oriento.

Je cent kilometroj de Ĥartumo, troviĝas la piramidoj de Meroe kiuj estis grupigitaj en tri tombejoj: tiu de la Okcidento, tiu de la Sudo kaj tiu de la Nordo. Verŝajne, la unua reĝo kiu konstruigis sian tombon en la regiono estis Arkamani, en la suda tombejo. Pli malfrue, la reĝaj enterigadoj estis realigitaj en la norda tombejo. La piramidoj estis ŝtupoformaj. La kapeloj de la piramidoj estis dekoraciitaj kun reliefoj. La lastaj piramidoj estis konstruitaj el brikoj kaj la surfaco el gipso. La piramidoj de la okcidenta tombejo estis uzitaj de la nobeluloj kaj gravaj familioj de Meroe. Ĉirkaŭ la jaro 350, kune kun la dekadenco de la imperio, ne plu konstruiĝis la piramidoj en la regiono.

Niĝerio[redakti | redakti fonton]

Unu el la unikaj strukturoj de la igboj estis la Nsudaj Piramidoj, ĉe la niĝeria urbo Nsude, norde de Igbolando. Dek piramidecaj strukturoj estis konstruitaj el argilo kaj koto. La strukturoj estis temploj por la dio Alo, kiu verŝajne loĝis en la pinto. Bastono estis metita ĉe la pinto por reprezenti la loĝejon de la dio. La strukturoj estis metitaj en aroj de kvin paraleloj inter si. Ĉar ĝi estis konstruita el argilo/koto kiel la Deffufa de Nubio, de tempo al tempo ĝi postulas periodan rekonstruon[20].

Grekio[redakti | redakti fonton]

La Piramido de Hellinikon.

Paŭzanio (2-a jarcento p.K.) menciis du konstruaĵojn similajn al piramidoj, unu, 19 kilometrojn sudokcidente, ankoraŭ staranta strukturo, en Hellenikon[21], ofta tombo por soldatoj kiuj mortis en legenda lukto por la trono de Argos kaj alia kiu estis la tombo de Argives mortigita en batalo proksimume en 669 aŭ 668 a.K. Neniu el tiuj du piramidoj daŭre pluvivas kaj ekzistas neniu indico ke ili similis egiptajn piramidojn.

Ekzistas ankaŭ almenaŭ du postvivantaj piramid-similaj strukturoj daŭre haveblaj por la esplorado, unu en Hellenikon kaj la alia en Ligurio, vilaĝo proksime de la antikva teatro Epidaŭro. Tiuj konstruaĵoj ne estis starigitaj en la sama maniero kiel la piramidoj en Egiptio. Ili havas interne oblikvomurojn sed krom tio ekzistas neniu evidenta simileco al egiptaj piramidoj. Ili havis grandajn centrajn ĉambrojn (male al egiptaj piramidoj) kaj la Hellenikon-strukturo estas rektangula prefere ol kvadrata, 12.5 je 14 metroj kio signifas ke la flankoj ne povus esti renkontintaj ĉe punkto[22]. La ŝtono uzata por konstrui tiujn strukturojn estis kalkŝtono loke elrompita kaj tranĉitaj por esti ĝuste enŝovitaj, ne en izolitaj blokoj kiel la Piramido de Keopso. Ekzistas neniuj restaĵoj aŭ tomboj el tiaj ĉi strukturoj.

La datigo de tiuj ĉi strukturoj estis farita post la eltrovo de la elfositaj potbreĉetoj de la planko kaj per aliaj aĵoj. La plej malfruaj datoj disponeblaj de la scienca datigo estis taksitaj ĉirkaŭ la 5-a kaj 4-a jarcentoj. Kutime tiu tekniko estas uzita por datado de ceramiko, sed ĉi tie esploristoj uzis ĝin por provi dati ŝtonflokojn el la muroj de la strukturoj. Tio estigis debaton ĉu tiuj ĉi strukturoj estas fakte pli malnovaj ol la egiptaj aŭ ne, kio estas parto de la polemiko Nigra Ateno[23] . La bazo por ilia uzo de termolumeco por datigi tiujn strukturojn estas nova metodo en la kolektado de pruvaĵoj por testado. Sciencistoj de laboratorioj luitaj fare de la lastaj prifosistoj de la ejo, La Akademio de Ateno, diras ke ili povas uzi la elektronojn kaptitajn sur la interna surfaco de la ŝtonoj por pozitive identigi la daton ke la ŝtonoj estis minitaj kaj ŝovo ekvilibra.

Mary Lefkowitz kritikis tiun esploradon. Ŝi sugestas ke iuj el la esploro estis faritaj ne por determini la fidindecon de la datigo-metodo, kiel estis sugestita, sed por subteni supozon de aĝo kaj por gajni certajn poentojn pri piramidoj kaj grekan civilizon. Ŝi notas tiel ke la rezulto ne nur estas ne tre preciza, sed ke aliaj strukturoj menciitaj en la esplorado ne estas fakte piramidoj, ekz. la tombo de Amphion kaj Zethus proksime de Tebo, strukturo en Tesalio kiu estas nur longa muro, ktp. Ŝi ankaŭ notas la eblecon ke la ŝtonoj kiuj estis datitaj eble estos reciklitaj de pli fruaj konstruoj. Ŝi ankaŭ notas tion laŭ pli frua esplorado de la 1930-aj jaroj, konfirmitaj en la 1980-aj jaroj fare de Fracchia, kiu estis ignorita. Ŝi argumentas ke ili entreprenis sian esploradon utiligante romanon kaj antaŭajn neprovitajn metodojn por konfirmi antaŭdestinitan teorion pri la aĝo de tiuj strukturoj[24].

Liritzis respondis en ĵurnalartikolo publikigita en 2011, deklarante ke Lefkowitz ne komprenis kaj misinterpretis la metodaron[25].

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Unu el la piramidoj de Güímar.

La piramidoj de Güímar rilatas al ses rektangulaj piramidformaj, terasformaj strukturoj, konstruitaj el lafŝtono sen la uzo de mortero. Ili situas en la distrikto Chacona, parto de la urbo Güímar sur la insulo Tenerifo en la Kanariaj Insuloj. La strukturoj estis datrilatitaj al la 19-a jarcento kaj ilia origina funkcio estas klarigita kiel kromprodukto de nuntempaj agrikulturaj teknikoj.

Lokaj tradicioj same kiel pluvivaj bildoj indikas ke similaj strukturoj (ankaŭ konataj kiel, "Morras", "Majanos", "Molleros", aŭ "Paredones") povus unufoje esti trovitaj en multaj lokoj sur la insulo. Tamen, dum tempo ili estis malmuntitaj kaj utiligitaj kiel malmultekosta konstrumaterialo. En Güímar mem ekzistis naŭ piramidoj, nur ses el ili postvivas.

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

La 'Tombo de la Generalo' en Ji'an (Jilin), Ĉinio. Konstruita dum epoko de la regno Kogurjo

La piramido de Xi'An estas la plej granda kaj antikva el la tiel nomataj "ĉinaj piramidoj". Laŭ la arkeologoj, ĝi altis inter 50 kaj 70 metroj, kaj ĝi atingis 350 metrojn larĝe. Ĝi estis konstruite el tero premita (ĉirkaŭ 3,5 milionoj da tunoj) kiu servis kiel tombo de la unua imperiestro de Ĉinio Qin Shi Huang, mortinta en la jaro 210 a. K.

La piramido konsistis el centra fokuso el vasta funebra komplekso kies etendiĝo estas kalkulita je 6000 hektaroj. En la nuntempo tiu ĉi piramido, samkiel la cetero de la piramioj konstruitaj poste, aperas nur kiel monteto kovrata de vegetaĵaro. Multaj el tiaj ĉi piramidoj situas je radio de 100 km ĉirkaŭ Xi'an, en la ebenaĵoj de Qin Chuan en la provinco Shaanxi, en centra Ĉinio.

Kvankam ili estas esplorataj de antaŭ pli ol unu jarcento fare de la okcidentaj esploristoj kaj sciencistoj , ilia ekzisto estigis kontraŭdirojn precipe pro la okcidentaj sensaciemaj reklamoj, kaj pro la problemoj kiuj en certaj tempoj, devis alfronti la arkeologoj en Ĉinio.

Ekzistas longa tradicio pri konstruado de grandaj tumuloj en Ĉinio, almenaŭ ekde la periodo de la dinastio Shang, sed la grandaj pirmaidaj konstruaĵoj ekiĝis en la 3-a jarcento kun la kunfandiĝo de Ĉinio fare de Qin Shi Huang. Post lia morto, la sinsekvaj imperiestroj sentis la bezonon realigi similajn enterigojn por plu havi tiun altrangecon, kvankam neniu el la postaj reĝoj havis abundan sklavigitan laboristaron derivita el la kunfandiĝo de la du regnoj. Kiel konsekvenco, la postaj piramidoj, apartenantaj plejmulte al la Han-dinastio, okazigis konsiderindan punon por la imperia ekonomio, kaj estis starigitaj dum konstantaj ribeliĝoj. Tamen, dum tiu ĉi dinastio multaj piramidoj estis profititaj por kreado de defendaj fortikaĵoj kontraŭ la oftaj invadoj de la hunoj.

La solvo al la ekonomia problemo okazigita de la piramidoj venis jarcentojn poste, fare de la imperiestro Wendi (581-604 p.K .), kiu anstataŭis la kostajn artefaritajn piramidojn per naturaj montoj. Tiel ĉi, la konstrulaboro estis limigita al la elfosado de galerio sur roko, kaj la maŭzoleoj estis metitaj en la interno de la montoj, kiuj de tiam iĝis sanktaj.

Antaŭkolumbaj piramidoj[redakti | redakti fonton]

Piramido de la Suno. Teotiŭakano

La antaŭkolumbaj konstruaĵoj apartenas al la trunkaj piramidoj, tio estas, ke ili finiĝas sur plano paralela al ĝia bazo, tial do, ilia vertico estas trunkita. La antaŭinkaaj trunkitaj piramidoj estis ĝenerale konstruitaj el adobo, materialo ne tro rezistebla al la erozio kaj la paso de la tempo, pro kio la plejmulto el tiaj ĉi konstruaĵoj malaperadis aŭ troviĝas en ruinoj. Proksime de la lago Tekskoko, en la valo de Meksiko, troviĝas la unua konata piramido de Centrameriko. Ĝi apartenas al la periodo nomata Ticomán-Cuicuilco (jaroj 400 - 300 a.K.). La piramido de Cuicuilco havas cirklan planon, kun ĉirkaŭ 135 metroj da diametro kaj 20 metroj da alteco. Temas proi konstruaĵo farita el adobo, kun fasado el plata ŝtono kaj subĉiela altaro situanta sur ĝia pinto[26].

El funkcia vidpunkto, la antaŭkolumba piramido malsamis al la egipta, ĉar ili ne havis funebran celon sed nur funkciis kiel templo, kiel loĝejo de la diaĵo. malgraŭ tio ĉi, lastatempaj elfosaĵoj konfirmas ke ili kutimis aldoni tombojn, kie estis pruvite ĉe la ŝtupa piramido de la majaoj de Palenque, nomata Templo de la Enskriboj; en ĉi tiu piramido, en 1952, la arkeologo Ruz Lhuillier malkovris la tombon de Pakalo la Granda. Granda tomboŝtono kovris la peronon kiu malsupreniris ĝis la interno de la templo kaj en du el diaj partoj aperis la funebra kripto, kiu estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 675.

En la parto de la muro de ĉiu ŝtupo multaj el la piramidoj prezentas rekovraĵon el gravurita ŝtono kiel vico; en tiu ĉi rekovraĵo videblas skulptaĵoj pri jaguaroj, pumoj, algoj aŭ serpentoj, samkiel ĉiaj ornamaĵoj geometriaj. La temploj situis en la supra parto de la piramido, kaj kelkaj havis grandan portikon antaŭ la enirejo, kiu estis plenplena de bildoj, tre bunte ornamitaj.

En Teotiŭakano troviĝas la Piramido de la Suno, unu el la plej impresigaj ekzemploj de la antikva arkitekturo de la aztekoj. Ĝia singulareco konsistas el tio ke ĝi estis konstruita en specifa historia momento sed postaj aldonoj; la plejmulto el la aztekaj piramidoj estis farataj laŭlonge de diversaj periodoj ĉiam profitante la jam faritajn strukturojn. La Piramido de la Suno konsistas el kvin spanoj tre klinataj konstruitaj sur bazo preskaŭ kvarangula. Ĝiaj flankoj mezuras inter 220 kaj 225 metroj, kaj alteco de 63 metroj. Male al aliaj mezamerikaj piramidecaj konstruaĵoj, ĝi konsistas el nur unu centra skalo kiu interrompiĝas je ĉiu spano.

Ekvinokso formanta serpenton en la perono de la piramido de Kukulkano.[27]

La Templo de Kukulkano, la precipa arkitektura strukturo de Chichén Itzá, elmontras ke la majaoj posedis bonan scion pri matematiko, geometrio, akustiko kaj astronomio. En socio origine agrikultura, la majoj detale observis la konduton de la sezonoj, la variado de la trajektorio de la suno kaj de la steloj, kaj aplikis ĉiujn ĉi sciojn en la konstruado de la templo dediĉita al sia dio, Kukulkano.

En la perono nord-nord-orienta de la piramido de Kukulkano, dum la ekvinoksoj de printempo kaj aŭtuno, vespere, videblas suna serpenteca projekciado kiu konsistas el sep izocelaj trianguloj renversitaj de lumo, kiel rezulto de la ombro kiun la platformo de ĉi konstruaĵo okazigas dum la sunsubiro. En Chichén Itzá la fenomeno videblas kun sia tuta brilo kaj la bildo de la serpento el lumaj trianguloj estas projekciata al la balustroj nord-nord-oriento; dum la tempo pasas, ŝajnas ke el la templo malsupreniras serpento kaj la lasta redukto el lumo estas projekciata al la kapo de la serpento, bildo ŝtone reprezentita kaj kiu troviĝas en la bazo de la perono.

Kiel la mezamerikaj kulturoj, la majaa kulturo uzis agrikulturan sunan kalendaron kiu nomiĝis Haab, kiu konsistis el jaro 18monata kaj ĉiu monato havis 20 tagojn. Tiel, la kalendaro havis ordinarajn tagojn, plus 5 aldonitaj tagoj, ruinigaj tagoj. La templo de Kukulkano havas kvar peronojn, ĉiu el ili kun 91 ŝtupojn; tio entute estas la cifero 364, kaj konsiderante la superan platformon de la templo entute estis la nombro 365 kiu reprezentas ĉiujn tagojn de la kalendaro.

Fine de la 20-a jarcento pliiĝis la turismo al Chichén Itzá. Hazarde, la turismaj gvidantoj malkovris la akustikan efekton kiun la perono nord-nord-orienta de la piramido produktas. Se homo aplaŭdas fronte al la perono, la sono de la aplaŭdo disvastiĝas tra la ŝtupoj kaj resaltas kiel distordita resono. Tio estas, se iu aplaŭdas, la sono estas malsame aŭskultata kaj ĝi ŝajnas kiel kanto de kecalo.

Majaoj[redakti | redakti fonton]

Piramido de la divenado en Uxmal

La majaj piramidoj kutime konsistis el ŝtupa konstruaĵo kiu kondukis al templo situanta sur la pinto. Ĝi havis ceremoniajn celojn. La plej antikvaj restaĵoj laŭ kalkuloj, venas de la jaro 600.

Aztekoj[redakti | redakti fonton]

Piramido de la niĉoj en El Tajín

La aztekaj piramidoj estis karakterizaĵoj de la antaŭhispaniaj meksikaj kulturoj. Tiuj ĉi konstruaĵoj ankaŭ estis nomataj kelkfoje, teocallis. La piramido de la niĉoj montras originan konstruadon, realigita je sep ŝtupaj spanoj. ĝi havas grandan peronon por supreniri en la norda fasado kaj en ĉiuj ĝiaj flankoj troviĝas niĉoj (entute 365), kiuj eble reprezentas la tagojn de la jaro

Inkaoj[redakti | redakti fonton]

Huako de la Suno en Peruo

La inkaaj piramidoj estis elpensitaj kiel loĝejo de la malsamaj diaĵoj. Fakte, la keĉua kulturo, nomumis huaca kaj al la diaĵoj kaj al la konstruaĵoj kie ili kultadis ilin. Tiel do, la moĉeoj uzis ilin kun administraj celoj. kvankam tiuj ĉi konstruaĵoj estas ofte nomataj piramidoj, vere temas pri piramidecaj konstraŭjoj el unu aŭ pluraj etaĝoj.

Inter la keĉuoj oftis la konstruado de piramideca strukturo el etaj aŭ mezaj proporcioj nomataj uŝnu, kiuj memorigas monton. Tiu ĉi specio de piramido, kutime situanta en la centro de la loĝlokoj, plenumis ritajn funkciojn, kiel altaro, kaj ankaŭ administrajn. Ekde ĝi la ĉefo kutime dissendis siajn ordonojn.

Nordameriko[redakti | redakti fonton]

Monks Mound en julio.

Multaj antaŭkolumbaj indianaj socioj de antikva Nordameriko konstruis grandajn piramidecajn terstrukturojn konatajn kiel platform-tumuloj. Inter la plej grandaj kaj konataj el tiuj ĉi strukturoj troviĝas Monks Mound en Cahokia, en nuna Ilinojso, kompletigita ĉirkaŭ la jaro 1100 p.K., kiu havas bazon pli grandan ol tiu de la Granda Piramido en Gizo. Multaj el la tumuloj spertis multoblajn epizodojn de tumulkonstruo je periodaj intertempoj, kelkaj iĝante tre granda. Ili verŝajne ludis centran rolon en la religia vivo de la tumul-konstruaj homoj kaj dokumentis ke ĝiaj uzoj inkluzivis domojn de tribestroj, platformon por temploj, kadavrodeponejo, loĝejo, dancejo kaj multaj aliaj uzoj. Kulturoj kiuj konstruis substrukturtumulojn inkludas la trojvilojn, kolskrikojn, plakeminojn kaj la misisipo-kulturon[28][29][30].

Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

La 27-metrojn alta piramido de Cestio estis konstruita antaŭ la fino de la unua jarcento a.K. kaj daŭre ekzistas hodiaŭ, proksime al la Pordo de Sankta Paŭlo. Alia, nomata Meta Romuli, starante en la Ager Vaticanus, estis detruita ĉe la fino de la 15-a jarcento.

Mezepoka Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La piramidoj estis ankaŭ foje uzitaj en la kristana arkitekturo de la feŭdisma epoko. Klara ekzemplo de tio estas la turo de la gotika katedralo de Oviedo en Asturio, Hispanio.

Hindio[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la templo Gangaikondaĉolapuramo

Multaj gigantaj granitaj templo-piramidoj estis starigitaj en la sudo de Hindio dum la Ĉola Imperio, multaj el ili ankoraŭ estas uzataj kun religiaj celoj. Ekzemploj de tiaj piramido-temploj inkluzivas la Templon Brihadisvaro en Tanĝavuro, la Templon Gangaikondaĉolapuramo kaj la Templon Airavatesvaro en Darasuram. Tamen la plej granda templopiramido en la areo estas Sri Rangam en Srirangam. La Templo Tanĝavuro estis konstruita fare de la ĉola maharaĝo en la 11-a jarcento. La Brihadisvara Templo estis deklarita de Unesko kiel Monda heredaĵo en 1987. La Templo de Gangaikondaĉolapuramo kaj la Templo Airavatesvara en Darasuram estis aldonitaj kiel etendaĵoj al la listo en 2004[31].

Indonezio[redakti | redakti fonton]

Plej proksime al menhiro, ŝtontablo, kaj ŝtonstatuo; Aŭstronezia megalita kulturo en Indonezio ankaŭ havis teron kaj ŝtonajn paŝajn piramid-strukturojn nomitajn Punden Berundak kiel tiu malkovrita en Pangguyangan, Cisolok kaj Gunung Padang, Okcidenta Javo. La konstruado de ŝtonpiramidoj estas bazita sur la indiĝenaj kredoj ke montoj kaj altaj lokoj estas la loĝejo por la spirito de la prapatroj.

La ŝtupa piramido estas la baza dizajno de Borobuduro, budhana monumento en Centra Javo de la 8a jarcento. Tamen la plej postaj temploj konstruitaj en Javo estis influitaj de la hinda hindua arkitekturo, kiel evidentiĝas pro la altegaj spajroj de la templo Prambanano. En la 15-a-jarcenta Java dum malfrua periodo Majapahit, estiĝis renesanco de la aŭstroneziaj indiĝenaj elementoj kiel montrita en la templo Sukuho kiu iom similas mezamerikan piramidon.

Modernaj piramidoj[redakti | redakti fonton]

Pyramid Arena en Memphis, Tenesio

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. πυραμίς, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, ĉe Perseus Digital Library
  2. La vorto signifas "speco de torto el rostitaj tritiko konservita en mielo"; la egiptaj piramidoj estis nomumitaj laŭ tiu formo (R. S. P. Beekes, Etimologia Vortaro de la greka Lingvo, Brill, 2009, p. 1261).
  3. Centro de volumo estas kvarono de la vojo - vidu masocentro.
  4. (August 18, 2006) “Constructal Theory of Egyptian Pyramids and flow flossils in general”, Advanced Engineering Thermodynamics, 3‑a eldono, Hoboken: Wiley. ISBN 0471677639.
  5. National Geographic: Egypt--Great Pyramid of Khufu at Giza. nationalgeographic.com.
  6. Crawford, page 73
  7. Crawford, paĝo 85
  8. 8,0 8,1 8,2 How were the Egyptian pyramids built?. Research. The Pennsylvania State University. Alirita 11 December 2012.
  9. Egypt Pyramids-Time Line. National Geographic (2002-10-17). Alirita 2011-08-13.
  10. Slackman, Michael, "In the Shadow of a Long Past, Patiently Awaiting the Future", The New York Times, 2008-11-17. Kontrolita 2010-04-12.
  11. (2008-03-25) Mark Lehner (2008). The Complete Pyramids: Solving the Ancient Mysteries. p. 34.. Thames & Hudson. ISBN 978-0-500-28547-3.
  12. Pollard, Lawrence, "Sudan's past uncovered", BBC News, 2004-09-09. Kontrolita 2010-04-12.
  13. Viegas, J., Pyramids packed with fossil shells, ABC News in Science, <www.abc.net.au/science/articles/2008/04/28/2229383.htm>
  14. FILER, Joyce. (16 January 2006) Pyramids. Oxford University Press, p. 38–39. ISBN 978-0-19-530521-0.
  15. DAVIDOVITS, Joseph. (20 May 2008) They Built the Pyramids. Geopolymer Institute. ISBN 978-2-9514820-2-9.
  16. FILER, Joyce. (16 January 2006) Pyramids. Oxford University Press, p. 99. ISBN 978-0-19-530521-0.
  17. Fodor's. (15 March 2011) Fodor's Egypt, 4th Edition. Random House Digital, Inc., p. 249–250. ISBN 978-1-4000-0519-2.
  18. Fodor's. (15 March 2011) Fodor's Egypt, 4th Edition. Random House Digital, Inc., p. 249–250. ISBN 978-1-4000-0519-2.
  19. HARPUR, James. (1997) Pyramid. Barnes & Noble Books. ISBN 978-0-7607-0215-4.
  20. Basden, G. S(1966). Among the Ibos of Nigeria, 1912. Psychology Press: p. 109, ISBN 0-7146-1633-8
  21. Mary Lefkowitz. (2006) “Archaeology and the politics of origins”, Garrett G. Fagan: Archaeological Fantasies: How Pseudoarchaeology Misrepresents the Past and Misleads the Public. Routledge. ISBN 978-0-415-30593-8.
  22. Mary Lefkowitz. (2006) “Archaeology and the politics of origins”, Garrett G. Fagan: Archaeological Fantasies: How Pseudoarchaeology Misrepresents the Past and Misleads the Public. Routledge, p. 189–190. ISBN 978-0-415-30593-8.
  23. Mary Lefkowitz. (2006) “Archaeology and the politics of origins”, Garrett G. Fagan: Archaeological Fantasies: How Pseudoarchaeology Misrepresents the Past and Misleads the Public. Routledge, p. 185–186. ISBN 978-0-415-30593-8.
  24. Mary Lefkowitz. (2006) “Archaeology and the politics of origins”, Garrett G. Fagan: Archaeological Fantasies: How Pseudoarchaeology Misrepresents the Past and Misleads the Public. Routledge, p. 195–195. ISBN 978-0-415-30593-8.
  25. Liritzis Ioannis, "Surface dating by luminescence: An Overview" GEOCHRONOMETRIA 38(3) 292-302, June issue, http://www.springer.com/alert/urltracking.do?id=L1a5692M7cfc5eSae2cd93
  26. "The Enigma of Aztec Sacrifice". Natural History, April 1977. Vol. 86, No. 4, pages 46-51.
  27. Equinox at Chichen Itza producción INAH-CONACULTA Youtube.com
  28. (1997) “Higher Ground: The Archaeology of North American Platform Mounds”, Journal of Archaeological Research 5. Alirita 2011-11-02.. 
  29. Raymond Fogelson. (September 20, 2004) Handbook of North American Indians : Southeast. Smithsonian Institution. ISBN 978-0-16-072300-1.
  30. (September 1960) “The Etowah Site, Mound C :Barlow County, Georgia”, Florida Anthropologist 8, p. 37–39. 
  31. http://whc.unesco.org/archive/2004/whc04-28com-inf14ae.pdf

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Kosack: Die altägyptischen Pyramidentexte. In neuer deutscher Uebersetzung; vollständig bearbeitet und herausgegeben von Wolfgang Kosack. Christoph Brunner, Berlin 2012, ISBN 978-3-9524018-1-1.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.