Piramo kaj Tisbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piramo kaj Tisbe
paro en la greka mitologio
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Piramo kaj Tisbe, oleo-sur-tosa pentraĵo de Antoni Landorio, 1652-1690.

Piramo kaj Tisbe (Greke: Πύραμος καὶ Θίσβη) estas duo da fuŝ-destinaj legendaj amantoj el du kverelaj familioj babiloniaj, devenantaj el la Latin-Greka mitologiaro. Pro malfeliĉa miskompreno ili ambaŭ memmortigis.

Ilia historio, devenanta el Orienta inspiracio, troviĝas vere inter mito kaj literaturo. Ĉi tiu fabelo estis unue menciita de Higino en Fabulae 142-143 kiu nur priparolis ilian memmortigon. Estos Ovidio kiu en La Kvara Metamorfozo el la Metamorfozoj rakontos ilian legendon.

En sia teatraĵeto W. Adams nomis ilin Piramo kaj Tisbeo. La mitologia historio de la babiloniaj geamantoj igis bazo por fama ŝekspira teatraĵo Romeo kaj Julieta.

Rakont-intrigo[redakti | redakti fonton]

Piramo kaj Tisbe estis du babiloniaj gejunuloj kiuj loĝis dum la reĝineco de Semiramis. Ili loĝis en du kunlimaj loĝejoj, kaj amis sin reciproke malgraŭ ilia gepatra malpermeso, streĉita pro la rivaleco el la du familioj.

Tisbe, romantikisma pentraĵo de J.W. Watterhouse, 1909.
Hans Baldung Grien, Piramo kaj Tizba, ĉ. 1530-1531

Ili komunikis sin per ekvidojn, mansignojn aŭ grimacojn, ĝis ili malkovris breĉon en la muro kiu separis iliajn hejmojn. Nur voĉo trapasis tian mallarĝan breĉon kaj la dolĉaj am-mesaĝoj kaj flustroj trapasis ree la fendon. Tiel, ili kapablis paroli, enamiĝi al la alia, deziri sin reciproke ĉiun sekundon pli intense. Ĝis nokto; kiam ili determinis ke la venonta noktiĝo, kiam jam ĉio kuŝis silente, ili forkurus neviditaj kaj renkontis apud la monumento de Nino, subŝirme de blankberujo, kiu tie staris, apud la fonto.

Tisbe alvenis unua, sed leonino kiu alvenis ĉasinte por trinki akvon el la fonto timigis ŝin, kaj Tisbe ekforkuris tuj kiam ŝi rigardetis la faŭkojn el la ĉi-fojo trankvila besto, serĉante ŝirmon sub la truo el ŝtono. Forkurante, ŝi lasis sian vualon. La leonino kvazaŭ infanludis per la vualo, tinkturante ĝin per sango. Kiam Piramo alvenis, li malkovris la piedsignojn kaj la nun-ruĝan vualon, kaj pensanta ke la leonino mortigis sian karulinon, elprenis sian ponardon kaj trapikis sian bruston per ĝi. Lia sango tinkturis violkolore la fruktojn el la arbo, kaj el tio devenas la koloro el la morusbero, laŭ Ovidio. Fakte, ene de Latina tradicio, la terminon Pyramea arbor (Arbo de Piramo) oni uzis por nomi la morusberon.

Tisbe, timema, eliris el ŝia kaŝejo, kaj kiam ŝi alvenis al la ejon, kaj rigardis kiel la morusberoj ŝanĝis siajn kolorojn, dubinte ĉu ĝi estis la determinita ejo aŭ ne, ekrigardis sian fianĉon, kun la ponardo ene de la brusto, kaj ĉie-tegita per sango. Ŝi brakumis lin, elprenis la ponardon, kaj memmortigis sin tuj, memponardante sin.

La gedioj, malĝojiĝitaj pro tia tragedio, permesis ke iliaj gepatroj cindrigis iliajn kadavrojn kaj savu iliajn cindrojn ene de la sama ujo, kaj ekde tiun tagon la fruktoj el la morusbero restis tinkturitaj violkolore.

Aliaŭtoraj adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

•Aliaj aŭtoroj el la malfrua Antikveco (elstaras Nono, poeto, kiu verkis greke) rakontis version iom malsimila al tiu, el Ovidio. Ili lokigas la scenaron en Cilicio, kaj montras kiel Tisbe memmortigas sin unua, malkovrinte ke ŝi gravediĝis (pro timo kontraŭ ŝiaj gepatroj), kaj sekve al tio, Piramo agas same; do la gejunuloj metamorfoziĝas tiam: Piramo iĝas rivero; kaj Tisbe iĝas fonto. Fakte, rivero nomita Piramo trafluas Cilicion.

•La intrigo de Piramo kaj Tisbe aperas dufoje en Ŝekspiro. La ĉefintrigo el Romeo kaj Julieta (1595) estis elprenita, ĉu el la Latina rakonto el Ovidio el la Metamorfozoj, ĉu el la tradukaĵo de tiu verko farita de Goldingen, en 1567. Kaj, ankaŭ aperas en la komedio La revo el somera nokto (Akto V, sceno I), rolita de duopo da kamparanoj.

Piramo kaj Tisbeo, de Gongora.

•En la Hispana lingvo, Luis de Góngora y Argote verkis romancon, kiu devenas el la burleska imitado de la klasika Latina fabelo, el la Metamorfozoj, IV, 51-166, de Publio Ovidio, kvankam kune kun iuj Gongoraj aldonaĵoj, kiel la ĉeesto de nigrulino en la amaĵoj el la gejunuloj aŭ en la elpensitaj dialogoj de la Kordobesa ĝeniulo inter Piramo kaj Tisbe. Krome, la verko de Góngora posedas ĝisfundan senmitigan intencon, kiu malaltegigas la heroojn al la groteska medio, refreŝiganta, pere de la ironio kaj la kritika distanco, la trouzitajn Grek-Latinajn mitojn.

•En la franca lingvo, Théophile de Viau verkis tragedion pri ĉi-afero, nome Les Amours tragiques de Pyrame et Thisbé (1621), tre estimita dum ĝia tempo.