Pirenea monta hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pirenea monta hundo
Pirenea monta hundo
Pirenea monta hundo
Pirenea monta hundo
FCI-norma n-ro 137
  • Sen laborekzameno
Deveno:

Francio

Aliaj nomoj:

Patou [paTU]

Postkola alto:
  • virhundo 70–82 cm
  • hundino 65–75 cm
Pezo:

55–75 kg

Listo de hundorasoj
vdr

La pirenea monta hundo, france Chien de Montagne des Pyrénées"Patou", eŭske Pirinioetako mendiko txakur, katalune Gos de muntanya dels Pirineus"Gran Pirineu", estas franca hunda raso rekonita fare de la Federacio Cinologia Internacia. Ĝi originas en la montaraj regionoj de la Pireneoj kaj tie precipe uzatas kiel paŝtohundo por gregoj de ŝafoj kaj kaproj.

Origino kaj historio[redakti | redakti fonton]

Dum pli ol mil jaroj, grandaj paŝtohundoj estis uzitaj en la Pireneoj por protekti arojn de ŝafoj kontraŭ lupoj kaj ursoj. En la daŭro de la 15-a jarcento, la montaj hundoj ĉiam pli funkciis kiel gardhundoj en la kasteloj de la Pireneoj. La populareco de la raso pintis kiam reĝo Ludoviko la 14-a de Francio alportis la hundojn al la ĉefurbo kaj igis ilin gardi la Luvron. Principe tamen la ĉefa tasko de la hundoj ĉiam restis servi kiel protektaj paŝtohundoj. La raso preskaŭ formortis meze ĝis malfrua 20-a jarcento, verŝajne pro la formorto de la sovaĝe vicantaj lupoj kaj ursoj. Serĉo de Ja de la pirenea klubo pri la hundoraso fine de la 20-a jarcento rivelis kalkulon de nur 69 hundoj en Francio.[1] Dum la lastaj jardekoj La pirenea monta hundo tamen spertas renesancon. Krom ĝia kreskanta populareco kiel hejma hundo, ĝia kapablo kiel gregogardista hundo iĝas ĉiam pli grava pro la reveno de lupoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En la kinejaj filmoj de la franca serio Belle & Sebastiano de 2013, 2015 kaj 2017 granda blankfela pirenea monta hundo estas unu el la ĉefaktoroj. Jam inter 1965 kaj 1970 en franclingvaj landoj prezentiĝis nigra-blanka televida serio Belle & Sebastiano, kiu samkiel la moderna trilogio filmigis la samnomajn romanojn de la verkistino Cécile Aubry kaj en kiu krom granda pirenea monta hundino ĉefrolis la tiam 8- ĝis 13-jara filo de la verkistino mem.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacques Coly: Les chiens des Pyrénées - Labrits et Patous, chiens du berger, 1998, eldonejo Privat, 190 paĝoj, ISBN 2-7089-8633-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]