Pirgi-folioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La folioj

La Pirgi-folioj – estis trovitaj en 1964 dum elfosado de sanktejo de la antikva Pirgi (Pyrgi) sur la Tirena marbordo de Italio (hodiaŭ la urbo de Sankta Severa, parto de Santa Marinella) -, estas tri oraj folioj, gravuritaj ĉirkaŭ 500 a.K. fare de Thefarie Velianas, reĝo de Caere, por dediĉo al la Fenicia diino Astarte. Pirgi estis haveno de la suda etruska urbo Caere. Du el la tabeloj estas enskribitaj en la etruska lingvo, la tria en fenicia lingvo.

Tiuj skriboj estas gravaj pro la dulingva teksto, kio ebligas al la sciencistoj interpreti la etruskan laŭ kono de la fenicia lingvo. Tio estas ankaŭ evidento de la fenicia aŭ punika influo en la Okcidenta Mediteraneo. Ili eble rilatas al raporto de Polibio de antikva kaj preskaŭ nekomprenebla traktato inter la Romianoj kaj la Kartaganoj, kiujn li datis al la konsulŝipoj de L. Junius Brutus kaj L. Tarquinio Collatinus (509 a.K.).

La lamenoj estas nun videblaj en la Nacia Etruska Muzeo, Villa Giulia, Romo.