Piridinosulfinata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piridino-sulfinata acido
piridino-4-sulfinata acido
Plata kemia strukturo de la
Piridino-sulfinata acido
piridino-4-sulfinata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Piridino-sulfinata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Piridinosulfinato de hidrogeno
Kemia formulo
C5H5NO2S
CAS-numero-kodo 101084-78-0
ChemSpider kodo 5288844
PubChem-kodo 6912535
Fizikaj proprecoj
Molmaso 143,16 g mol−1[1]

Piridino-4-sulfinata acido estas organosulfura kombinaĵo kaj deirpunkto por sennombraj derivaĵoj uzataj en kemiaj sintezoj kaj industrio. Ĝenerale la natriaj saloj de la piridinosulfinataj acidoj estas pli stabilaj ol la acida formo. Piridinosulfinataj acidoj estas pli acidaj ol la korespondaj karboksilataj acidoj. Ofte la piridinosulfinataj acidoj estas produktataj el la korespondaj saloj kiuj estas facile troveblaj.

Piridinosulfinata acido estas neakordigebla kun aminoj, bazoj, akvo kaj ordinaraj metaloj. Ĝi liberigas konsiderindan varmamason kiam diluita kun akvo. Ĝi estas koroda substanco kaj malkomponiĝas sub varmagado ellasante karbonatajn oksidojn kaj sulfurajn oksidojn. Piridinosulfinata acido estas krudmaterialo uzata en medicino kaj kiel pesticido.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de Piridino-sulfinata acido per interagado de piridino kun sulfura duoksido:

piridino + sulfura duoksido Piridino-sulfinata acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de piridino-sulfinata acido per interagado de piridino kun tionila klorido en akva medio:

piridino + tionila klorido + akvo Piridino-sulfinata acido + 2 klorida acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de piridino-sulfinata acido per interagado de 4-metilpiridino kun sulfurila klorido:

4-metilpiridino + sulfurila klorido Piridino-sulfinata acido + klorometano

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de natria 4-piridinosulfinato per interagado de piridino-sulfinata acido kun natria hidroksido:

piridino-sulfinata acido + natria hidroksido natria 4-piridinosulfinato + akvo

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de propila 4-piridinosulfinato per interagado de piridino-sulfinata acido kun propanolo:

piridino-sulfinata acido + propanolo propila 4-piridinosulfinato + akvo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]