Pirolizidinaj alkaloidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Formulo de retronecino, pirolizidina alkaloido trovita en la Ordinara senecio (Senecio vulgaris) kaj en specioj de la genro Symphytum.

Pirolizidinaj alkaloidoj (PA-oj) estas grupo de nature ekzistantaj alkaloidoj bazitaj sur la strukturo de la pirolizidino. Pirolizidinaj alkaloidoj estas produktataj de plantoj kiel defenda mekanismo kontraŭ insektoj herbovorulaj. Pli ol 660 PA-oj kaj PA-N-oksidoj estis identigitaj en ĉirkaŭ 6 000 plantoj, kaj duono el ili montris hepatotoksecon.[1] Ili troviĝas ofte en plantoj de la familioj Boragacoj, Asteracoj, Orkidacoj kaj Fabacoj; malpli ofte en Konvolvulacoj kaj Poacoj, kaj en almenaŭ unu specio en la Lamiacoj.

Oni ĉirkaŭkalkulis, ke 3% de la florplantoj enhavas pirolizidinajn alkaloidojn.[2] Mielo povas enhavi pirolizidinajn alkaloidojn,[3][4] same kiel grenoj, lakto, visceroj kaj ovoj.[5] Almenaŭ ĝis 2011 ne estis internacia regulado de PA-oj en manĝaĵoj, male al tiu por herboj kaj kuraciloj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2010) “Invited Speakers”, Drug Metabolism Reviews 42 (S1), p. 1–2. doi:10.3109/03602532.2010.506057. 
  2. (1981) “Plant sources of hepatotoxic pyrrolizidine alkaloids”, J. Nat. Prod. 44 (2), p. 129–15. doi:10.1021/np50014a001. 
  3. (Jan 2010) “Pyrrolizidine alkaloids (PAs) in honey and pollen-legal regulation of PA levels in food and animal feed required”, Mol Nutr Food Res 54 (1), p. 158–68. doi:10.1002/mnfr.200900529. 
  4. (2002) “Honey from Plants Containing Pyrrolizidine Alkaloids: A Potential Threat to Health”, J. Agric. Food Chem. 50 (10), p. 2719–2730. doi:10.1021/jf0114482. 
  5. Pyrrolizidine alkaloids in Food. Arkivita el la originalo je 2009-10-14. Arkivigite je 2009-10-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-14. Alirita 2020-07-26.
  6. Coulombe, Roger A. Jr. (2003) Pyrrolizidine alkaloids in foods 45, p. 61–99. doi:10.1016/S1043-4526(03)45003-1. ISBN 9780120164455.