Piroska Kuszálik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piroska KUSZÁLIK [kusa:lik], Kuszálikné, Molnár Piroska estis rumania hungara pedagogino, lernolibroverkistino. Ŝi naskiĝis en Arado la 1-an de decembro 1919 kaj mortis en Kluĵo la 30-an de novembro 1992. Ŝi estis la patrino de Péter Kuszálik.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Piroska Kuszálik akiris diplomon pri hungara-latina lingvoj en Universitato de Koloĵvaro (1942), poste ŝi doktoriĝis (1944). Ŝi instruis en Kluĵo (1944-51), estis redaktorino de hungara sekcio de Lernolibroeldonejo (1951-55), de 1957 kunlaborantino de la Pedagogia Porperfektiga Instituto de Kluĵo, pli poste lekciistino de UBB de Kluĵo.

Fonto[redakti | redakti fonton]