Pirotekniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artfajraĵo

Pirotechniko estas laboro kun materioj, kiuj estas diversaj kemiaj solvaĵoj kaj miksaĵoj kaj post bruligo ili eksplodas aŭ ili rapide bruliĝas dum granda evoluo de gasoj aŭ evoluo de altaj temperaturoj kaj flamoj de la plej diversaj koloroj.

Divido

La piroteknikaĵoj dividiĝas en:

Amuzpirotekniko

Rammstein uzas piroteknikajn numerojn en siaj prezentiĝoj.
Piroteknika stunta ekshibicio de "Giant Auto Rodéo", Ciney, Belgio.

Tio estas kategorio de eksplodaĵoj, ĉe kiu ĉiam temas pri luma, fuma aŭ sona efekto kaj la piroteknikaj miksaĵoj estas aŭ en paperaj kenteneroj (kutime alirebla pirotekniko) aŭ en plastaj pakumoj(profesia pirotekniko). La unua klaso estas alirebla ankaŭ al infanoj, la dua klaso ekde la plenkreska jaro, la tria klaso nur al personoj tenantaj atestilon de eksplodigisto de artfajraĵoj kaj la kvara nur dum plenumo de la plej sekuraj disponoj.

Armea pirotekniko

Tiu ĉi pirotekniko okupiĝas per fabrikado de kartoĉoj por kanonoj kaj por manpafiloj, samkiel ankaŭ per produktado de apartaj miksaĵoj, kiuj estas uzataj dum milito dum signalado, fumigado de malamikaj pozicioj, bruligado de konstruaĵoj en tre granda distanco kaj simile.