Naĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Piscino)
Korta naĝejo.
Olimpika naĝejo kaj ekkurejoj uzitaj por la Komunumaj Ludoj de 2006 en Melburno, Aŭstralio.

Naĝejo estas privata aŭ publika ejo en kiuj disponeblas grandaj basenoj por banado kaj naĝado.

Plej ofte en publikaj naĝejoj enireblas nur post pago de enirsumo. Senpaga alternativo, ĉefe somere estas lagoj, riveroj aŭ la maro. Privataj naĝejoj, ankaŭ tiuj de hoteloj, estas kutime malpli grandaj kaj havas ununuran basenon.

Francisko Azorín registras terminon piscino kiel neologismo alternativa (sed neregistrita en ĉefaj aliaj vortaroj) por Vazego, baseno, akvujo por bredi fiŝojn, por naĝi.[1] Li indikas etimologion el la latina piscina, el piscis (fiŝo).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuntempe fermita naĝejo Oderberger Straße en Berlino el la jaro 1900

Jam la antikvaj grekoj havis naĝejojn. La romianoj pluevoluigis la grekan bankulturon. En la jaro -305 Romio posedis la unuan grandan akvoalkondukilon (aqua appia) kaj jam tiam oni instalis publikan banejon. En la 4-a jarcento ekzistis en Romo ĉirkaŭ 900 publikaj banejoj. Anoj de ĉiaj socitavoloj vizitis tiujn banejojn. Por malriĉuloj ekzistis ankaŭ senpagaj banejetoj.

Dum la mezepoko oni disponigis en bandomoj, kuvojn plenajn de akvo.

Tipoj de naĝejoj[redakti | redakti fonton]

Subĉiela naĝejo[redakti | redakti fonton]

Subĉiela naĝejo en Grins, Aŭstrio

Kiam varmegas ekstere oni kutime preferas subĉielan naĝejon. La basenoj povas esti konstruita aŭ konsisti el lago aŭ ties parto.

Sportnaĝejo

Halnaĝejo[redakti | redakti fonton]

Dumvintre kaj dum malvarmaj eksteraj temperaturoj oni preferas la halnaĝejon.

Sportnaĝejo[redakti | redakti fonton]

Tiuj naĝejoj posedas basenojn laŭ la normoj de la internacia naĝfederacio (FINA).

Termnaĝejo[redakti | redakti fonton]

Termnaĝejo

Naĝejoj kun akvo el mineralaj fontoj ofte ŝatas nomiĝi termnaĝejotermo, rilate al la romia bankulturo. Ĉe la marbordo ekzistis ankaŭ martermoj.

Salnaĝejo[redakti | redakti fonton]

En salnaĝejo estas uzita ne dolĉa, sed sala akvo.

Tutvetera naĝejo[redakti | redakti fonton]

La tutvetera naĝejo "Agrippa" en Kolonjo

Tutvetera naĝejo posedas kaj eksterajn kaj internajn basenojn kaj estas do uzebla kaj dum varmega kaj dum malvarmega vetero.

Urba naĝejo[redakti | redakti fonton]

Urba naĝejo estas naĝejo, kiu apartenas al la urbo aŭ komunumo, kaj ne al naĝasocio.

Libertempa naĝejo[redakti | redakti fonton]

Libertempa naĝejo en Budapeŝto

Libertempa naĝejo celas ripozigon kaj amuzon de la gastoj. Ili enhavas ofte malkutimaj basenoj, kirlkuvoj, diversaj akvotoboganoj aŭ glittuboj, sovaĵakvaj kanaloj kaj mineralajn banejojn. Libertempaj naĝejoj ofte havas vastajn ripozejojn, saŭnojn kaj ankaŭ loĝlokojn.

Ondonaĝejo[redakti | redakti fonton]

En ondonaĝejo oni kreas artefaritajn ondojn, kiuj donas al la naĝanto la sperto de naĝado en la maro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 166.
  2. Azorín, samloke.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

KOK-Richtlinien für den Bäderbau[rompita ligilo]; Koordinierungskreis Bäder (Deutsche Gesellschaft für das Badewesen e. V., Deutscher Schwimmverband e. V., Deutscher Sportbund e. V.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]