Piskarjovskoje tombejo (ruseПискарёвское мемориальное кладбище, "Piskarjovskoje memor-tombejo") estas tombejo situanta en la nordoriento de Sankt-Peterburgo, unu el la lokoj de amastomboj de viktimoj de la sieĝo de Leningrado kaj soldatoj de la Leningrada Fronto. Monumento al la falintoj estis starigita ĉe la tombejo. Ĝi estas la plej granda memor-tombejo en la mondo dediĉita al la viktimoj de la Dua Mondmilito.[1][2].