Pit Hauge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pit Hauge

Pit Hauge, 2008
Persona informo
Naskiĝo 12-a de aŭgusto 1955
en Germanio Nurenbergo, Germanio
Lingvoj Esperanto
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1983
vdr

Peter "Pit" HAUGE (antaŭedziĝe Pit KREINER) naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1955 en Nurenbergo, kie li loĝis ĝis septembro 2018. Nun li loĝas kiel rentulo en Garding sur duoninsulo Eiderstedt en Norda Frisio.

Esperanton li lernis aŭtodidakte kaj per interreta kurso ekde 1993. En 1998 li unuafoje renkontiĝis kun Esperantistoj dum kongreso en Freital ĉe Dresden, antaŭe li uzis Esperanton nur en interreto. De 2005 ĝis 2008 li estis kasisto kaj estrarano de Germana Esperanto-Asocio kaj ekde 2008 same de Bavara Esperanto-Ligo ĝis ties malfondiĝo. Ĝis la jaro 2006 li havis la saman postenon en Nurenberga Astronoma Asocio NAA. Profesie li laboris kiel programarkreisto en Erlangen. Hobie li ludas trombonon en preĝeja orkestro kaj ŝatas observi la noktan ĉielon.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]