Pitiaj ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pitiaj ludoj
religia festotago • ripetiĝanta sporta evento
Lando Grekio
vdr
Stadiono de la sanktejo en Delfo, kie okazadis la Pitiaj ludoj. La ŝtonaj sidvicoj kiuj staras maldekstre estis aldonitaj de la romianoj.

La Pitiaj (greke πύθια) aŭ Delfaj ludoj estis unu el la kvar Tuthelenaj ludoj de Antikva Grekio, antaŭloj de la nuntempaj Olimpikoj. Oni organizadis ilin honore al Apolono ĉiujn kvar jarojn, en la famega sanktejo de ĉi tiu dio en Delfo.[1] ILa Pitiaj ludoj okazadis du jarojn antaŭ (do, ankaŭ post) ĉiuj Antikvaj Olimpiaj ludoj, inter la Nemeaj Ludoj kaj la Terkolaj ludoj. Ili estis establitaj iam en la 6-a jarcento a.K. kaj, malsame ol la Olimpiaj ludoj, ili inkludis artajn kaj dancajn konkursojn. Fakte, tiuj artaj spektakloj estis la origino de la ludoj, antaŭ la enkonduko de la sportaj konkursoj. Teorie Apolono establis ilin tuj post mortigi la monstran Pitonon kaj fondi la Orakolejon de Delfo, ĉio en la sama rita kadro. La artaj partoj de la ludoj aldonis propran stilon al la evento, ĉar la sportaj konkursoj estis plimalpli la samajn ol tiuj olimpiaj.

La venkintoj de la ludoj ricevis girlandon de nobla laŭro, sakrale dediĉita al Apolono, devenanta el la urbo Tempe, en Tesalio. Inspiritaj en tiuj pitiaj, multaj urboj de Levantenio kaj Grekio ankaŭ organizadis pli malgrandajn versiojn de la ludoj.

Mita origino[redakti | redakti fonton]

La nomo de la konkurso devenas de la loko kie ĝi okazadis, nomiĝinta Pito, ĉu pro la demandoj (punthanesthai) kiuj faradis la vizitantoj de la orakolejo,[2] ĉu ĉar la monstro tie mortigita estis putriĝanta (punthesthai).[3]

Apolono mortigas Pitonon, pentraĵo de Cornelis de Vos (1636-38). Prado-Muzeo, Madrido.

Same kiel la ceteraj tuthelenaj, la pitiaj konkursoj estis bazitaj sur funebra ludo (agono epitafios). Troviĝas diversaj versioj pri ĝia mita fondiĝo. La plej divastigata estas tiu rilanta al la mita serpento Pitono, al kiu la ĵaluza Hero ordonis persekutadi Leton, tiam graveda de ŝia edzo Zeŭso. Tamen, Leto sukscesis eskapi kaj naskis la gediojn Apolono kaj Artemiso en la insulo Deloso. Malgraŭ esti nur kelkajn tagojn aĝa, Apolono ĵuris venĝi sian patrinon per mortigo de Pitono. La terura drakajno fuĝis kaj kaŝis sin en Delfo, do la olimpano sekvis ĝin ĝis tie kaj, post furioza batalo, mortvenkis la monstron per sia arko. Post rita entombigo de la serpenta kadavro en kaldrono, Apolono fondis la Orakolejon de Delfo.[4] Tamen, mortigante Pitonon la dio faris krimon, do Zeŭso kondamnis lin al plenumado de senpekiga rito. Tiam, Apolono establis la Pitiajn ludojn por kompensi la morton de Pitono[5]. Tamen, laŭ alia versio, la puno de Apolono estis mem-ekzilo en la lando de la hiperboreoj, kaj li fondis la Pitiajn ludojn jarojn poste, por festi sian sukcesan revenon en Grekion.

Varianto de la rakonto asertas ke la orakolejo jam ekzistis antaŭ la morto de Pitono, kaj estis dediĉita al Geo. Laŭ ĝi, Zeŭso ekzilis Apolonon al valo de Tempe (Tesalio) por la senpekigo, post kio la dio revenis kronita per la fama laŭro de tiu valo kaj branĉo de tiu arbo en la mano, kaj alpropigis al si la orakolejon. Pro tio, la venkintoj de la ludoj ricevis la premion laŭra krono.[6] Tamen, Paŭzanio rilatis la laŭran premion al la mita rakonto de Apolono kaj Dafna.[7]

Alternativa tradicio asertas ke la pitiaj ludoj estis fonditaj de Diomedo honore al Apolono[8], krom plia rakonto mencias ke oni organizadis la ludojn honore al Neoptolemo, la filo de Aĥilo mortigita de Oresto ĝuste en la pitia templo de la dio.[9]

Historio de la Pitiaj ludoj[redakti | redakti fonton]

En la komenco, nur muzikaj konkursoj estis aranĝitaj en la pitiaj ludoj, kie ĉiu partoprenanto kantis himnon honore al Apolono, akompanante sin per Liro. La unua venkinto estis Krizotemiso el Kreto, filo de Karmanoro. Post li, verŝajne venkis Filamono kaj Tamiro, laŭ rakonto de Paŭzanio, kiu aldonis ke Heziodo ne povis partopreni ĉar li ne scipovis ludi la citron kaj Homero ankaŭ ne, pro sia blindeco.[10]

La Pitiaj ludoj inkludis Ĉar-kuradojn.

Tamen, la vere historia tempokadro de la Pitiaj ludoj komenciĝas en 582 a.K., kiam la administrado de la ludoj estis transdonita al la Delfa amfiktionio, konsilio de dek du grekaj triboj, okaziĝinta ĉe la fino de la Unua sakrala milito. Ĉirkaŭ 595 a.k. la loĝantaro de la proksima urbo Cirra intencis kontroli la riĉan sanktejon de Delfo, sed la delfanoj petis helpon al la amfiktionoj, politika ligo komence rilata al la kutado al Demetra en Tesalio. Cirra malvenkis la militon, kaj la alianco administradis la sanktejon ekde tiam.

En 586 a.K. la amfiktionio distribuis aldone al la premioj por la citarodio (kanto akompanata de citro), aliajn por la aŭlodio, la kanto akompanata de aŭloso (antikva praulo de la hobojo) kaj por senkanta ludado de tiu instrumento.[11] Ĉi tiun jaron, la venkinto estis Sakado el Argo, per ludado de sia «pitia nomo», kanto kies sonoj surscenigis la lukton inter Apolono kaj Pitono.[12][13][14][15]

Laŭ la Parosa kroniko, almenaŭ en 590 a.K. jam okazis iu agon gymnikos khrematites, tio estas, gimnastika konkuro kun altvaloraj premioj devenantaj el militakiroj, sed ekde 582 a.K. ĝi iĝis agon stephanites, konkurso kies sola premio estis la laŭra krono.[16] Tio dato estas, do, la oficiala starto de la erao de la Pitiaj ludoj. Ekde tiam, la novaj administrantoj ne plu okazigis la ludojn ĉiujn ok jarojn, kiel antaŭe,[17] sed ĉiujn kvar jarojn dum la monato «bucatio», la dua de la delfa kalendaro (fine de aŭgusto-komenco de septembro), la jaron antaŭan al la Olimpiaj ludoj, ĉar tiuj lastaj ankaŭ estis «penteraj» festoj (organizataj ĉiujn kvar jarojn). De la 4-a jarcento a.K. la Pitiaj ludoj okazadis dum la monato «heraios» (oktobro).

Sakrala milit-paŭzo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la okazigo de la ludoj, heroldoj vizitadis la tutan grekan mondon por proklami sakralan milit-paŭzon, kiu ebligis ĉiujn interesintojn partopreni la ludojn kun plena inmuneco, eĉ dum milita epoko. Oni establis sakralan periodon, kies daŭro ne estas konata, dum kiu la teoroj (heroldoj) kaj la partoprenantoj de la ludoj estis protektitaj de ĉiuj militaj agadoj. Kiam iu urbo ne akceptis tiun paŭzon, oni ekskludis ĝin el la partopreno de la Pitiaj ludoj kaj se, post akcepto de la milit-paŭzo, iu urba armeo malobeis ĝin, ĝi devis alfronti grandan mon-punon kaj la reprezentantoj de tiu urbo estis forpelitaj el la ludoj.[18][19]

Eventoj kaj disvolviĝo de la ludoj[redakti | redakti fonton]

Ritaro[redakti | redakti fonton]

La ludoj daŭris kelkajn tagojn. Dum la unuaj oni organizadis la sakralajn oferojn: la teoroj, sacerdotoj kaj partoprenantoj procesiis ĝis la altaro dediĉita al Apolono por tie oferi al li hekatombon kaj ritan bankedon. Tre eble, la unuan tagon (la 6-an de bucatio) oni ludadis sakralan teatraĵon kiu prezentis la batalon inter Apolono kaj la drako.

Ekde tre frua epoko oni festis la «Stepterion» aŭ «Septerionon».[18] En sia Grekaj aferoj, Plutarko rilatigas tiun feston kun scenigo pri la lukto inter Pitono kaj Apolono. Tiu lasta, post mortigo de la monstro, vojaĝis al valo de Tempe por iĝi senpekigita, aŭ vundita Pitono tien forfuĝis kaj la dio komencis persekuton kaj atingis ĝin ĝuste kiam la filo de Pitono, Aikso (la kaprino) estis entombigante ĝin.[20] En alia fragmento la verkisto mencias ke tiuj ritoj estis organizitaj por kvetigi la koleron de la dajmonoj, ĉagrenitaj pro la morto de Pitono.[21]

Ankaŭ Klaŭdio Eliano mencias tiun riton, aldonante que ĝi okazis por soleni la senpekigon de Apolono. Pro tio, grupeto de delfaj nobeloj vojaĝadis al la valo de Tempe ĉiujn ok jarojn, kaj tie plenumis oferojn kaj plektis laŭrokronojn. Poste, ili revenis al Delfo per vojo nomiĝinta «Pitia itinero» akompanataj de la loĝantoj de la regionoj kiujn ili trapasadis.[6] Rakonto de Heliodoro priskribas procesion, oferojn kaj bankedon organizataj de la enianoj, kiuj venis el Tesalio por honori Neoptolemon.[22] En tiu procesio estis inkluditaj la oferontaj bestoj, surcĉevalaj efeboj kaj tesaliaj junulinoj portantaj korbojn kun floroj, fruktoj, dolĉaĵoj kaj parfumoj dum ili kantadis kaj dancadis.[23]

Muzikaj kaj poeziaj konkursoj[redakti | redakti fonton]

Post la rita malfermo, okazis en la teatro muzikaj konkursoj, kiuj inkludis deklamadon de poemoj akompanate de citro, longan flut-pecon kiu aludis la kvin epizodoj de la lukto kontraŭ la drako,[24] soloon de fluto kaj citro, poeziajn konkursojn, dram-prezentadojn kaj danc-spektaklojn.

Jaron post jaro, pliaj muzikaj konkursoj aldoniĝis: citroludado sen kantado,[25] teatr-ĥoroj kaj ditiramboj en cirkla formacio, tragedia kaj komedia aktorado, ktp. Elstara citroludisto tiuepoka estis Aristonoo, kiu atingis ses venkojn en la Pitiaj ludoj laŭ Plutarko.[26] Verŝajne en iu momento eĉ okazis konkurso pri pentrado.[27]

Dum la Romia imperio oni enkondukis provon pri deklamado de panegiro (laŭda poemo), ĉu en verso ĉu en prozo, kaj pri pantomimo, krom konsurson por trumpetistoj kaj heroldoj.

Gimnastikaj konkursoj[redakti | redakti fonton]

Teogeno ricevas la honoran palmon el la manoj de Karikleo, laŭ oleo-pentraĵo de Abraham Bloemaert (ĉ. 1626).

Post la muzikaj eventoj, okazis sportaj konkursoj:[28] stadiono,[29] lonĝa kurado (dolio,[30] 24 stadioj de 178 metroj), duobla kurado (diaŭlo, du stadioj),[31] pankratio, lukto,[32] pugnobatalo,[33] hoplitodromo (kurado kun armoj),[34] pentatlono (ĉiu atleto partoprenis la pruvojn pri kurado, longosalto, lukto, diskoĵetado kaj lancoĵeto).

Paŭzanio mencias iu Ekmeaso el Parapotamios kiel la unua venkinto de la unuaj ludoj organizitaj de la anfiktionoj, en la pruvo de porinfana pugnobatalo.[35]

La kurado kun armoj establiĝis unuafoje dum la 23-a pitiaj ludoj, kaj venkis en ĝi Timeneto el Fliunto.[25] Romanigita rakonto de la disvolviĝo de alia el tiuj pruvoj estis verkita de Heliodoro, kaj ĝin ĉefrolis la venkinto Teageno, kiu ricevis palmon kiel premio fare de lia amata Klarikleo.[36] Oni ankaŭ organizadis pankration por junuloj.[7]

Ĉevalaj konkursoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la sportaj konkursoj finiĝadis, komenciĝadis tiuj ĉevalaj:[37] ĉevalvetkuroj kaj ĉaroj eltiritaj de kvar ĉevaloj (kvadrigoj) aŭ de du (bigoj). La unua venkinto de tiuj konkursoj estis Klisteno el Siciono.[38]

Rakonto pri la disvolviĝo de fikcia ĉevalkuro okazinta en la pitiaj ludoj troviĝas en la tragedio Elektro, de Sofoklo. En tiu fragmento Oresto konkuras kontraŭ pliaj naŭ ĉaroj, sed lin trafis verŝajna akcidenta morto. Tamen, ĉio estis ruzaĵo por kredigi Klitemnestron pri tio ke ŝia filo estis mortinta.[39]

La tre konata statuo Koĉero el Delfo, kiu iam estis parto de pli granda skulpta grupo, prezentas venkinton de la kvadriga kuro en la Pitiaj ludoj. Laŭ surskribo, ĝi estis dediĉita de Policelo, tirano de Gela, sed oni diskutas ĉu Policelo estis la venkinto, ĉu ĝi estis dediĉo honore al lia frato Hierono la 1-a, kies venkoj estas pruvitaj per poemoj de Pindaro[40] kaj Bakĥilido.

En la 48-a Pitia ludo okazis unuafoje la kurado de bigoj (duĉevalaj ĉaroj), kie venkis Eksecestido el Focido. En la 53-a oni enkondukis plian novaĵon: kurado de kvadrigo eltirataj de ĉevalidoj, en kies premiero venkis Orfondaso el Tebo.[25] Poste oni establis kuradon de bigoj kun ĉevalidoj kaj rajdokuradon.[7]

La ĉevalaj konkursoj de la Pitiaj ludoj okazis en la hipodromo kiu troviĝis en ebenaĵo proksima al Cirra.[41]

Pliaj detaloj de la Pitiaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Startolinio ĉe la stadiono de Delfo uzitaj dum la Pitiaj ludoj. Ĝia surŝtona dezajno estas la tipa en la tiamaj stadionoj en Grekio: du paralelaj linioj inter kiuj la atletoj metis siajn piedojn, kaj cirklaj truetoj verŝajne uzitaj por instali startosignala mekanismo.

Oni enkondukis novan kategorion, la «senbarbuloj» (ageneioi), inkluditaj laŭ ilia aĝo inter la kategorio por junuloj kaj tiu por plenkreskuloj.

Estas registritaj kelkaj venkoj fare de virinoj, sed oni ne scias ĉu la virina partoprenado en tiuj ludoj estis oftaĵo, ĉu ĝi temas pri eksterordinaria evento.[42]

La okazigo de la konkursoj altiris pliajn artajn manifestaciojn: la fama aktoro Satiro (4-a jarcento a.K.) prezentis tie la Bakĥantinoj de Eŭripido. Profesiaj aktoroj, unuiĝintaj en la Tekhnitai de Dionizo, havis elstaran rolon en la muzikaj agonoj.

Same kiel en Olimpio, oni kompilis listojn de la nomoj de la pitionidoj (pythionikai), la venkintoj de la Pitiaj ludoj. Kiam tertremo detruis la arĥivojn en 373 a.K., oni komisiis al Aristotelo refari la listojn. Kun lia disĉiplo Kalisteno, li komencis la taskon kaj rivecis honorojn per surskribo ankoraŭ konservata.[43]

La venkintoj de la ludoj ricevis laŭran kronon, referenco al la sakrala arbo de Apolono,[7][6] kvankam laŭ rakonto de Ovidio en la praa ludoj oni premiis la venkintojn per kronoj el verda kverko.[44] La premioj estis asignitaj de la konsilio de la Amfiktionio, la komisiono kiu ankaŭ organizadis la ludojn. Tamen, la epimeletoj estis tiuj, kiuj gvidis la aktivaĵojn.[45]

Ĉiuj ĉi eventoj estis elstara fonto de inspiro por la greka poezio, ĉefe por tiu, de la klasika epoko. La venkintoj mendis laŭdajn odojn al la plej konataj poetoj tiutempaj, ĉefe al Simonido el Ceoso kaj al Pindaro. De ĉi tiu lasta konserviĝas 12 triumfaj odoj (epinicoj), fragmentoj de peanoj kaj ditiramboj de dioniza karaktero. Same kiel la olimpiaj ludoj, tiuj pitiaj iĝis modelo por la tiel nomataj «isopitiaj ludoj», kiujn oni organizadis en diversaj lokoj.

Dum la du unuaj jarcentoj de la Romia imperio, la Pitiaj ludoj estis en plena apogeo, kaj eĉ Plutarko, inter aliaj, estis epimeleto de la Pitiaj ludoj.[46] Tamen, ilia graveco malkreskadis iom post iom, ĝis malapero dum la 4-a jarcento.

Nuntempaj ludoj[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ iniciato de Ángelos Sikelianós, kaj inspiritaj en la antikvaj Pitiaj ludoj, estis organizataj en Delfo, en 1927 kaj 1930, du modernaj festivaloj kiuj inkludis sportajn kaj kulturajn konkursojn.[47]
  • En 1994 estis fondita la Internacia Delfa Konsilio, kun la celo periode organizi ludojn ankaŭ inspiritaj en la antikvaj Pitiaj ludoj, por tiel kuraĝigi interkulturan dialogon inter ĉiuj landoj. Depost 1997 oni okazigis kelkajn el tiuj Modernaj Delfaj Ludoj, kelkaj el ili nur por la junuloj, kaj en diversaj urboj el la mondo.[48]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopædia Britannica, s.v. Pythian Games.
  2. Plutarko, La E el Delfo, 2 (385B)
  3. Homera himno al Apolono, 363.
  4. Ovidio, Metamorfozoj, 1.445; Higeno, Fabulae, 145.
  5. Apollo's fight with the monstrous python. Alirita 2015-10-28.
  6. 6,0 6,1 6,2 Klaŭdio Eliano. Varia historia, 3.1.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.7.8.
  8. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 2.32.2.
  9. Heliodoro, Etiopiaj, 2.34.3.
  10. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 10.7.2-3.
  11. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 10.7.4.
  12. Pseŭdo-Plutarko, Pri la muziko, 1134.A.
  13. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 10.7.4. kaj 2.22.8.
  14. Johano Polukso, Onomastiko, 4.84.3-4.
  15. Strabono, Geografio, 9.3.10.
  16. Parosa kroniko, A 37-38.
  17. La ok-jara ciklo egalas al 2.920 tagoj, ĝuste 99 lundaŭroj. Tion oni nomis longega jaro, kaj oftis en la rita ceremoniaro.
  18. 18,0 18,1 Comesaña López, Ana María. Estudio sobre la fiesta y el culto griegos en las Vidas paralelas de Plutarco Arkivigite je 2016-08-16 per la retarkivo Wayback Machine, paĝ. 231-232. Doktora disertacio, Universitato de Murcio (2006).
  19. Raúl Buono-Core Varas, La neutralidad y la tregua sagrada en Grecia: ¿actos diplomáticos?, paĝ. 155-158, ĉe la revuo Limes num. 19 (2007), ISSN 0716- 5919.
  20. Plutarko. Questiones Graecae, 12.
  21. Plutarko. Pri la malapero de la orakoloj, 15.
  22. Heliodoro. Etiopiaj, 2.34.3 kaj 2.35.2-3.
  23. Heliodoro. Etiopiaj, 3.1.5, 3.3.3. kaj 3.6.1.
  24. Strabono. Geografio 9, 3-10.
  25. 25,0 25,1 25,2 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.7.7.
  26. Plutarko. Vivo de Lizandro, 18.
  27. Plinio la Maljuna. Naturalis historia, 35,35.
  28. Plutarko. Postmanĝa babilado, 2.4.
  29. Pindaro. Pitiaj, 11.
  30. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.7.5.
  31. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 6.16.4. Pindaro, Pitiaj, 10.
  32. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 6.4.6.
  33. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 6.15.10; Pindaro, Pitiaj, 8.
  34. Pindaro, Pitiaj, 9.
  35. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 10.33.8.
  36. Heliodoro, Etiopa, 4.1.
  37. Sofoklo, Elektro, 690.
  38. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 10.7.6.
  39. Sofoklo, Oresto 690-756.
  40. Carmen Sánchez, Una nueva mirada al arte de la Grecia antigua, paĝ.206, Madrido: Cátedra (2006), ISBN 84-376-2328-6.
  41. Paŭzanio, Priskribo de Grekio 10.37.4.
  42. Fernando García Romero, El deporte femenino en la Antigua Grecia, paĝ.15-16.
  43. Jean Bousquet, Delphes et les «Pythioniques» d'Aristote, en Revue des Études Grecques (1984) Vol. 97, num. 462, paĝ.374.
  44. Ovidio, Metamorfozoj 1.488.
  45. Plutarko, Postmanĝa babilado 2.4 kaj 7.5.
  46. Fernando Marín Valdés, Plutarco y el arte de la Atenas hegemónica, paĝ. 76, noto 219, Universitato de Oviedo (2008), ISBN 978-84-8317-659-7.
  47. Alejandro Valverde García, El nacimiento de la tragedia griega en la pantalla: Prometeo encadenado (1927) de Gadsiadis en la revuo Thamyris, num. 5 (2014), paĝ. 63-84, ISSN 2254-1799.
  48. Retpaĝo de la Internacia Delfa Konsilio