Pittura metafisica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La itala esprimo Pittura Metafisica (metafizika pentroarto) estas itala movado de pentroarto, kiu floris en la 1910-aj jaroj kaj ĉesis post la unua mondmilito, en mezo de la 1920-aj jaroj. La nomo venas el metafiziko, kiu signifas la instruon de la bazoj kaj la rilatoj de la ekzisto. En 1917 Giorgio de Chirico, lia frato Alberto Savinio kaj la futurista Carlo Carrà fondis la Scuola Metafisica en Ferrara.

Karakterizaĵo

Tiu pentroarta tendenco volis unuigi la antikvajn, klasikajn idealojn, la abstraktajn, eterne validajn verojn de la geometrio kaj matematiko kun la subkonsciaj timosentoj, premaj fantasmagorioj, mistikaj, simbolaj imagaĵoj. Ĝi estas rigardebla kiel pioniro al la surrealismo.

Pentra prezento

Tiu pentroarto estas prezentita en formo de preskaŭ scena, plej ofte senhoma ejo. Tiun ĝenron dominas ŝanĝitaj proporcioj, nerealaj farbadoj kaj la nekorekta redono de lumoj kaj ombroj, same la uzo de pluraj fuĝopunktoj. Pro manko de aera perspektivo, aperas diversaj pantraĵoj kiel en vakuo.

Reprezentantoj

La tri plej gravaj repretzentantoj de Pittura metafisica estis: