Pius Parsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorigtabulo en la katolika kirko de Floridsdorf, Vieno

Pius Parsch (naskiĝinta la 18-an de majo 1884 en Nové Sady apud Olomouc, mortinta la 11-an de marto 1954 en Klosterneuburg) estis aŭstra-morava teologo kaj aŭgustenano. Li famiĝis per siaj agadoj por reformi la katolikan liturgion kaj taksatas en Germanlingvio sur tiu ĉi kampo pioniro antaŭkoncilia.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Bruno Parsch baptitis en la 25.5.1884. Li frekventis la gimnazion en Olomouc kaj noviciĝis en 1904 en la Konvento Klosterneuburg, kie li akceptis en la 28.8. la ordenan nomon Pius. En 1909 li ordinitis kaj deĵoris ĝis 1913 kiel helpparoĥo en la paroĥujo Maria Treu en la 8-a viena urbodistrikto (Josefstadt). En 1911 li doktoriĝis pri teologio ĉe la Universitato de Vieno. Ekde 1914 li docentis pri pastorala teologio ĉe la konventa altlernejo kaj helpis trejni la novicojn.

Kiam li estis ekde majo 1915 ĝis la fino de la Unua mondmilito batalkampa sacerdoto li konatiĝis kun la liturgio de la Ortodoksa Kristana Eklezio. Parsch decidis plipopularigi la Biblion kaj la diservojn por ĉiuj. Reveninte monaĥejen li komencis bibliajn kursojn por la novicoj. Ekde 1922 li faris la porkomunumajn mesojn en la Kirko Sankta Gertrudo (Klosterneuburg), dum kiuj partoj mesaj kantitis fare de la fideluloj laikaj en germana lingvo. Parsch intencis per tio pliaktivigi la ofte pasivajn mespartoprenantojn. Tiaj diservoj taksatas la naskiĝo de la Liturgia movado en Aŭstrio. Trarompo sukcesa estis en 1933, kiam faritis dum la Viena katolika foiro meso preĝa-kanta (Betsingmesse).

Por plifortigi la biblian kaj liturgian renesancon Parsch fondis en 1928 eldonejon (kiel ankaŭ la enordena presejo "Augustinus-Druckerei") kaj eldonis ekde 1926 la fakgazeton "Bibel und Liturgie" kaj ekde 1928 la gazeton "Lebe mit der Kirche". Antaŭ la Dua mondmilito li estis membro de la Laborkomisiono pri la religia paco kiu favoris kunlaboron kun la nazioj. Kardinalo Theodor Innitzer malpermesis en la 28.9.1938 al ĉiuj pastroj la tiean membrecon. La nazioj malfunkciigis en 1941 la Monaĥejon de Klosterneuburg, detruis la presejon kaj malpermesis ĉiujn priliturgiajn publikaĵojn. Dum tiu malhela periodo Parsch estis animzorganto en la paroĥeja kirko de Floridsdorf; ne antaŭ la 1946-a jaro li rajtis denove labori en Klosterneuburg enkonvente.

En 1950 li fondis la Klostronovburgan biblian apostoladon, kies plano estis grandskale disdoni malmultekostajn bibliojn kaj bibliajn enkondukojn. Dum la Eŭkaristia kongreso en Barcelono Parsch havis apopleksion; poste li ne plu resaniĝis.

Al lia agado ŝuldiĝas ke enhavoj de la Liturgia movado konatiĝis al la vasta publiko. Ankaŭ la emfazo ke la liturgio estu plena de bibliaj eroj subtenitis de Parsch. En 1965 en Floridsdorf nomitis placo por li (Pius-Parsch-Platz).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Das Jahr des Heiles. 3 volumoj, 1923
  • Kurze Meßerklärung. 1930
  • Opfere mit der Kirche. 3 volumoj (meslibro), 1930
  • Lernet die Messe verstehen. 1931
  • Liturgische Erneuerung 1931
  • Aus dem Gebetbuch der Kirche. 5 volumoj. Volksliturgisches Apostolat, Klosterneuburg 1931/33
  • Der Frühgottesdienst in der Karwoche. Volksliturgisches Apostolat, Klosterneuburg 1938
  • Brevierschule für Laien. Volksliturgischer Verlag, Wien 1939
  • kun Robert Kramreiter: Neue Kirchenkunst im Geist der Liturgie, Volksliturgischer Verlag Wien-Klosterneuburg 1939
  • Volksliturgie. Volksliturgischer Verlag, Klosterneuburg-Wien 1940
  • Die liturgische Predigt. 10 Bände, 1948-55

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Norbert Höslinger, Theodor Maas-Ewerd (Hrsg.): Mit sanfter Zähigkeit. Pius Parsch und die biblisch-liturgische Erneuerung. Österr. Kath. Bibelwerk, Klosterneuburg 1979, ISBN 3-85396-020-0
  • Franz Loidl: Geschichte des Erzbistums Wien. Herold, Wien 1983, ISBN 3-7008-0223-4
  • Roman Stafin: Eucharistie als Quelle der Gnade bei Pius Parsch, ISBN 3-429-02662-8
  • Johann Zabel: Pius Parsch. Wegbereiter der liturgischen Erneuerung. Sudetendeutsches Priesterwerk, Königstein 1970

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pius Parsch en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]