Pizzagate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la picejo Comet Ping Pong en Vaŝingtono

Sub la slogano Pizzagate (prononco [PI:cagejt], el la angla vorto por pico kaj finaĵo memoriganta pri la skandalo Watergate) en 2016 manipulaj falsaj novaĵoj de konspira teorio estis disĵetitaj sur la retejoj 4chan kaj Reddit okaze de la usona prezidanta elekto de 2016: laŭ tiuj "informoj" en picejo en Vaŝingtono funkcius reto de infana pornografio, en kiu partoprenus ankaŭ la kandidato Hillary Clinton. Temis pri kalumnia kampanjo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La posedanto de la picejo, James Alefantis, retpoŝte kontaktis kun John Podesta, la estro de la prezidanta balotkampanjo por Hillary Clinton. Kiam fremduloj kontraŭleĝe aliris la retpoŝtojn de Podesta kaj publikigis ilin per WikiLeaks, uzantoj de la retejo 4chan kredis, ke en ĉiutagaj gastronomiaj vortoj kiel "pico" kaj "saŭco" ili rekonis kodajn vortojn por "knabinoj" kaj "orgio", ĉar pedofiloj uzus tiajn kodojn en la interreto. La konspiro-teorio estis konstruita ĉirkaŭ la enhavo de la retpoŝtoj kaj fotoj en la Instagram-konto de Alefantis: laŭ tiu teorio Clinton estus en la centro de reto de infana pornografio, kiu funkcius de la kelo de la picejo. Prezidanto Barack Obama kaj la popkantistino Lady Gaga ankaŭ estus implikitaj en ĉi tiuj krimoj. Plue, John Podesta kaj lia frato Tony, kiu laboris kiel lobiisto, estis false ligitaj al la krima kazo de la malapero de Madeleine McCann.

Disvastiĝo tra sociaj amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

La konspira teorio estis plue diskonigita per retejo Twitter fare de homaj uzantoj samkiel per interretaj robotoj, samkiel daŭre per Reddit kaj 4chan. Laŭ la novaĵ-kanalo CNN, komence de decembro 2016 jam milionoj da homoj vidis la kampanjon.[2]

La dekstrema konspir-teoriisto Alex Jones estis implikita en la disvastigo de la falsaj novaĵoj per sia retejo Infowars. La 24-an de marto 2017, Jones pardonpetis en sia retejo al posedantoj kaj dungitoj de la picejo pro siaj komentoj, kiuj estus bazitaj sur "malĝusta rakontado". Laŭ la usona muzikgazeto Rolling Stone, multaj el tiuj, kiuj diskonigis la spekuladon per sociaj amaskomunikiloj, laŭdire havas kontaktojn kun la prezidanta balotkampanjo por Donald Trump, la kontraŭulo de Hillary Clinton en 2016.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nina Rehfeld: Verleumdungsaktion „Pizzagate“ - In Amerika herrscht die Lüge (germane "kalumnia kampanjo "Pizzagate" - En Usono regas mensogado"), en la germana gazeto FAZ la 9-an de decembro 2016
  2. artikolo la 5-an de decembro 2016 en la novaĵ-kanalo CNN (angle)
  3. artikolo la 17-an de noembro 2017 en la usona muzikgazeto Rolling Stone (angle)