Piégros-la-Clastre
Piégros-la-Clastre | |
komunumo | |
Loka preĝejo
| |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Rodano-Alpoj |
Departemento | Drôme |
Arondismento | Die |
Kantono | Crest-Sud |
Koordinatoj | 44° 42′ 00″ N 5° 05′ 55″ O / 44.70000 °N, 5.09861 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 962 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 198 m s. m. |
Areo | 24,76 km² (2 476 ha) |
Loĝantaro | 850 (2011) |
Denseco | 34,33 loĝ./km² |
Urbestro | S-ro Gilles Magnon |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 26400 |
INSEE | 26234 |
Situo de Piégros-la-Clastre en Francio
| |
Vikimedia Komunejo: Piégros-la-Clastre | |
Retpaĝo: www | |
Piégros-la-Clastre estas franca komunumo lokita en la departemento Drôme kaj en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi havis 850 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Piégros-la-Clastre etendiĝas sur 24.76 km², kaj havis 850 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo. La komunumo situas en Drôme, en la okcidenta parto de la francaj Alpoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo akiris sian nunan nomon en 1872, post la kuniĝo de la du vilaĝoj Piégros (Podium Grossum en 1332), kie situas la kastelo, kaj La Clastre pli malsupre, proksime al la ĉefa vojo kaj al la rivero Drôme, kie malnovtempe vivis monaĥoj.
Okaze de la municipa baloto de 2014 venkis en la komunumo S-ro Eric Chareyre, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Guillaume Bonnafond, profesia biciklisto
- Arnaud Dorier, profesia rugbeisto en la teamo de La Rochelle
Administrado
[redakti | redakti fonton]Piégros-la-Clastre apartenas al la kantono Crest-Sud, kies ĉefurbo estas Crest. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Die, unu el la tri arondismentoj de la departemento Drôme.