Plácido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plácido
filmo
Originala titolo Plácido
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1961, 20 okt. 1961
Ĝenro kristnaska filmo
Kameraado Francesc Sempere i Masià, Francisco Sempere
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Produktisto(j) Alfredo Matas
Scenaro Luis García Berlanga • Rafael Azcona
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Miquel Asins
Rolantoj Cassen • Amparo Soler Leal • Elvira Quintillá • José Luis López Vázquez • Manuel Alexandre • María Francés • José María Caffarel • Fernando Delgado • Gloria Osuña • José Orjas • Félix Fernández • Erasmo Pascual Colmenero • Agustín González • Antonio Gandía • José Franco • Luis Ciges • Julia Caba Alba • Antonio Ferrandis • Félix Dafauce • Cassen • Julia Delgado Caro • Xan das Bolas • Amelia de la Torre • José Álvarez "Lepe" • Carme Contreras i Verdiales
IMDb
vdr

Plácido estas hispana filmo de 1961 reĝisorita de Luis García Berlanga.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En malgranda provinceca urbo, grupo de bigotinoj karitatemaj organizas kristnaskan kampanjon laŭ moto "Sidigu malriĉulon ĉe via tablo". Tiucele oni serĉis patronadon de marko de kaseroloj kaj partoprenon de duaranga grupo de artistoj. La ĉeforganizanto de la eventoj (parado, aŭkcio, radielsendo ktp) estas Quintanilla (José Luis López Vázquez), kiu dungis por la okazo Plácido (Cassen), laboristo kiu estas devigita kunlabori per la trirada kamioneto kiun li ĵus aĉetis sed eĉ ne ekpagis. La kirlo de la eventoj malhelpas ke Plácido ĝustatempe pagu la unuan kvoton de la aĉeto. Ekde tiam li baraktas cele al la solvo de sia problemo, dum li estas trenita pro neatenditaj hazardoj: ĉefe almozulo suferas koratakon dum la vespermanĝo, kaj oni devas forporti lin hejmen, sed tie oni malkovras, ke li vivas needziĝinta kun almozulino kaj oni decidas improvizi geedzigon por eviti, ke la morto ne venu dumpeke.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Cassen ... Plácido Alonso
  • José Luis López Vázquez ... Gabino Quintanilla
  • Elvira Quintillá ... Emilia
  • Manuel Alexandre ... Julián Alonso
  • Mario de Bustos ... Don Rodolfo
  • María Francés ... Monaĥino
  • Mari Carmen Yepes ... Martita
  • Jesús Puche ... Staciestro
  • Roberto Llamas ... Damián Olmedo
  • Amelia de la Torre ... Doña Encarna de Galán
  • Juan G. Medina ... Don Arturo
  • José María Caffarel ... Zapater
  • Xan das Bolas ... Rivas
  • Gloria Osuna ... Lali
  • Francisco Aguilera ... Aktoro
  • Agustín González ... Álvaro Gil
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plácido en la hispana Vikipedio.