Plédéliac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo



Koordinatoj: 48°27′00″N 02°23′12″U  /  48.45°N, 2.38667°U / 48.45; -2.38667 (Plédéliac)
Plédéliac
komunumo
Eglise St Malo Pledeliac 2.png
Preĝejo Saint-Malo de Plédéliac
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Jugon-les-Lacs
Komunumaro Komunumaro Arguenon - Hunaudaye
Situo Plédéliac
 - alteco 102 m s. m.
 - koordinatoj 48°27′00″N 02°23′12″U  /  48.45°N, 2.38667°U / 48.45; -2.38667 (Plédéliac)
Plej alta punkto
 - alteco 111 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 17 m s. m.
Areo 51,75 km² (5 175 ha)
Loĝantaro 1 284 (20102015)
Denseco 24,81 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Alain Briens
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22270
INSEE 22175

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Plédéliac kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Plédéliac
Plédéliac

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Plédéliac kadre de Francio
DEC
Plédéliac
Plédéliac
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Plédéliac
v  d  r
Information icon.svg

Plédéliac [pledeljak] estas franca komunumo, ĉefurbo de kantono, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La nuna komunumo Plédéliac konsistas, krom la centro, el multaj domaroj, inter ili : Chêne-au-Loup, Saint-Jean, Chênaie, Tortillais, Bertière, Denais, Fougeray, Frêne, Saint-Maleu, Plessis-Camet, Villéon, Loiserie, Pré, Saint-Esprit-des-Bois, Chef-du-Bois, Ville-Morvan, Brousse, Goudais, Clos, Lié, Plançonnais, Saint-André, Pefferie, ktp.

Tri arbaroj kovras parton de Plédéliac :

  • la arbaro de Saint-Aubin (2 600 ha),
  • la arbaro de Coat-Jégu (privata arbaro),
  • la arbaro de La Hunaudaye (1 040 ha).

Plédéliac situas sur la okcidenta bordo de la baraĵo sur Arguenon, kie troviĝas ŝatata akvobazo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Galeritombo, kiu situis proksime de la vilaĝo Saint-André atestis pri homa vivado ĉirkaŭ Plédéliac ekde prahistorio. Tamen, la paroĥo aperis en la historiaj dokumentoj nur ekde Mezepoko.

En 1214, la duko de Bretonio, Pierre Mauclerc, permesis al familio Tournemine konstrui fortreson. Por tio, li ofertis al ili agrojn de Pleherel, de Landébia kaj la arbaron tiam dirata « de Lamballe ». Poste, la senjoroj de La Hunaudaye kaj de Pentievro akceptis sur siaj agroj la religiulojn de la priorejo de Saint-Esprit kaj de la abatejo de Saint-Aubin-des-Bois, kiuj kontribuis al la kulturebligo, al la valorigo de la teritorio kaj al la evoluigo de novaj agrikulturaj teknikoj.

La fortreso de La Hunaudaye, konstruita ekde 1220, estis la ŝlosilo de Pentievro ; altigita al baronlando en la 15-a jc, ĝi rezistis al la provoj malkonstrui ĝin sub la Revolucio.

Ekde mezepoko, la graveco de la arbaro sur la teritorio estas fundamenta. La antikva arbaro de Lanmeur estis renomita arbaro de La Hunaudaye okaze de la potenca supreniro de la familio Tournemine, la senjoroj de la kastelo de La Hunaudaye.

Iom post iom, la centro de Plédéliac kreskas ĉirkaŭ la paroĥa preĝejo. La senjorlando de La Hunaudaye, estis altigita al baronlando de la Ĝenerala Asembleo de Bretonio la {{daton|6|septembro|1487]]. Dum la Revolucio, la kastelo kaj la abatejo Saint-Aubin estis rabitaj, kiel multaj en Francio, sed, bonŝance, ne estis detruitaj.

Ĝis komence de la 20-a jc, la arbaro de La Hunaudaye estis ekspluatata pro karbo kaj konstruligno, kio alportas gravan pluson al la agrikultura karaktero de la komunumo. Okaze de la dua mondmilito, en 1943 precize, makiso ekestis en La Hunaudaye kaj pluraj armilparaŝutigoj estis faritaj en 1944 sur la Erikejoj de Plédéliac.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 2001 marte 2008 Madeleine Houzé Diversa maldekstro (DVG) sen profesio


marte 2008 Alain Briens Diversa dekstro (DVD) -


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
1 688 1 713 1 763 1 903 2 007 2 017 2 024 2 044 2 128

1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
2 054 2 051 2 077 2 162 2 255 2 211 2 255 2 302 2 186

1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
2 084 2 041 1 959 1 737 1 707 1 644 1 562 1 436 1 388

1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 32007 2010
1 399 1 390 1 336 1 300 1 232 1 238 1 256 1 258 1 284
Fontoj: Datumbazo Cassini de la EHESS ĝis 1962[1], datumbazo de la INSEE ekde 1968.

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavas kvar monumentojn klasitajn historiaj kaj dudek du inventaritaj monumentoj :

Preĝejo de Plédéliac 
registrita kiel Monumento Historia[2] ;
Kastelo de Guillier 
17-a jc, registrita kiel Monumento Historia[3] ;
Kastelo de La Hunaudaye.
Kastelo de La Hunaudaye 
13-a jc, klasita kaj registrita kiel Monumento Historia[4] ;
Galeritombo
Galeritombo kaj menhirvicoj de Saint-André 
klasitaj Monumentoj Historiaj[5] ;
Restaĵoj de la Abatejo Saint-Aubin des Bois 
12-a jc, inventarita kiel Monumento Historia[6] ;
Kapelo de Saint-Esprit 
20-a jc, situanta en nomo nomata « le Saint-Esprit-des-Bois » kaj rekonstruita en ĉirkaŭ 1925. Tie estas statuo de sankta Johano la Baptisto datiĝanta de la 14-a jc[7]. Retablo el ligno surhavas la blazonon de la familio Rieŭ, posedanto de La Hunaudaye en la 17-a kaj 18-a jc. La kapelo enhavas la pentraĵojn titolitajn La Sainte Famille kaj La Mort, verkoj de Philippe kaj kiuj datiĝas de 1781[8],[9]. La kapelo estas inventarita[10] ;
Nobeldomo de Belouze 
16-a jc, nun pedagogia farmobieno-gastejo precipe por la infanoj kaj malkovraj lernejanaj eliroj, precipe ĉirkaŭ la temo naturo ;
La Farmobieno de Antan
Ekomuzeo de Ferme d'Antan (esperantlingve prafarmobieno)
situanta centre de la vilaĝo Saint-Esprit des Bois, promocias la pratradiciojn, kaj organizas ĉiusomere, kutime komence de aŭgusto, la feston de la pano. La origina konstruaĵo estis konstruita en du etapoj. La unua parto estis finita en 1810 kaj la dua en 1885. La loĝejo posedis tegmenton el pajlo ĝis kiam ĝi estis anstataŭigita per ardezo. Ĝi estas mezgranda farmobieno, kies ĉefa loĝejo estas plilongigita per ĉevalejo laŭ iu flanko kaj per bovinejo laŭ la alia. Sur la korto, la porkejoj frontas kortbirdejon, panfornon kaj puton, same kiel kelo kun muroj el baŭgo kaj pajlotegmento. La farmobieno iom post iom ruiniĝis ĝis en 1974, kiam ĝi estis aĉetita kaj restaŭrita, sen publika subvencio, de asocio deziranta prezenti ateston pri la vivo de nia prauloj. La malfermo de la farmobieno al la publiko kiel ekomuzeo povis okazi ekde 1978. Akceptita de gvidantino en tiuepokaj vestaĵoj, la vizitanto malkovras la vivon de familio de la komenco de la 20-a jc, ritmata ĉiutage per la domtaskoj, la bestozorgoj, la agrolaboro kaj la farscio de antaŭlonge. Malkovriĝas la rekreita loĝejo, nomata « l'hôté », la ĉevalejo, la porkejoj kaj la kortbirdejo. La bestaro konsistas el bovinoj, ĉevaloj, porkoj, azenoj kaj kortbirdoj. La kelo, la forĝejo kaj la hangaro arigas ĉiujn objektojn, maŝinaron kaj ilaron necesajn por tiu vivtipo. Vizito de la ĝardeno ebligas malkovri la malnovajn kulturojn : lino, fagopiro, topinamburoj, ktp. Filmeto kompletigas la viziton kaj revivigas tiun farmobienon, per la vivo de familio, dum septembra tago en 1924. Kaj ĉiujare, la publiko povas malkovri novan ekspozicion pri tiuepoka temo. Plie, la ekomuzeo akceptas multajn lernejanojn kaj turistojn, kiuj partoprenas en diversaj pedagogiaj aktivaĵoj por malkovrigi al ili praajn farsciojn kiaj : la malkovro de la lino, de la planto kun teksebla fibro ; la fabrikado de butero per buterigilo ; la panbakado en la farmobiena lignoforno ; la fagopiro kaj ties nutra uzo ; la fabrikado de korboj el vimeno ; la antaŭlongaj infanludoj ; la malkovro de la bestoj por la vartejanoj. Krome, la infanoj ankaŭ profitas pri la kompleta vizito de la farmobieno, adaptita laŭ klasaĝo. Nun la rimedoj venas de la multaj vizitantoj de la farmobieno, pli ol 8 000 en 2003, sed ankaŭ de la diversaj festoj organizataj dum la tuta jaro, el kiuj la festo de la pano somere kaj la festo de la kaŝtano aŭtune[11].

Loka vivo[redakti | redakti fonton]

Estas multaj asocioj en Plédéliac : sportaj asocioj kiaj ASP (futbalklubo), Avirons d'Armor (remklubo) aŭ Hunaudaye Tonic ("Tonika gimnastiko"), pri artoj kiaj la ĥoro de La Hunaudaye, flora arto, teatrotrupo "Pécroute & Co", sed ankaŭ la ĉasklubo aŭ la asocio de junuloj "Bouge ton bled", la asocio «voir autrement» (esperantlingve: alie vidi), por helpi Niĝeron aŭ "Awar Bonyolo", por helpi Burkinon.

Notinda estas la trinkejo "Coup d'Tabac", kiu organizas koncertojn, temvesperojn aŭ ludojn por la plej junaj (kia la helikokuroj).

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. datumbazo Cassini
  2. Preĝejo de Plédéliac, datumbazo "Mérimée" : PA00089397
  3. Kastelo de Guillier, datumbazo "Mérimée" : PA00089759
  4. Kastelo de La Hunaudaye, datumbazo "Mérimée" : PA00089396
  5. Galeritombo kaj menhirvicoj de Saint-André, datumbazo "Mérimée" : PA00089395
  6. Abatejo Saint-Aubin des Bois, datumbazo "Mérimée" : IA22000209
  7. Kapelo de Saint-Esprit, datumbazo "Mérimée" : IM22003071
  8. Pentraĵoj La Sainte Famille kaj La Mort, datumbazo "Mérimée" : IM22003068
  9. datumbazo "Mérimée" : IM22003070
  10. Kapelo de Saint-Esprit, datumbazo "Mérimée" : IA22000128
  11. Oficiala retpaĝo de Ferme d'antan

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Amiot, L'Abbaye de Saint-Aubin des Bois, en la libro "Le Pays de Dinan", 1981, p. 71-80.