Pléneuf-Val-André

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Koordinatoj: 48°35′30″N 02°32′49″U  /  48.59167°N, 2.54694°U / 48.59167; -2.54694 (Pléneuf-Val-André)
Pléneuf-Val-André
komunumo
ValAndre.jpg
Panorama vido al plaĝo kaj haveno de Piégu
COA fr Pléneuf-Val-André.svg
Blazono
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Saint-Brieuc
Kantono Pléneuf-Val-André (ĉefurbo)
Komunumaro Côte de Penthièvre
Situo Pléneuf-Val-André
 - koordinatoj 48°35′30″N 02°32′49″U  /  48.59167°N, 2.54694°U / 48.59167; -2.54694 (Pléneuf-Val-André)
Plej alta punkto
 - alteco 117 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 17,07 km² (1 707 ha)
Loĝantaro 4 093 (20112015)
Dato 2008-2014
Urbestro Jean-Yves Lebas
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22370
INSEE 22186

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Pléneuf-Val-André kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Pléneuf-Val-André
Pléneuf-Val-André

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Pléneuf-Val-André kadre de Francio
DEC
Pléneuf-Val-André
Pléneuf-Val-André
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Pléneuf-Val-André
Retpaĝo: Oficiala TTT-ejo de urbo Pléneuf-Val-André
Information icon.svg
vdr

Pléneuf-Val-André [plenœf val ɑ̃dʁe] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Ĝi esta skonata kiel familia banurbo, situanta ĉe la orienta bordo de golfo de Saint-Brieuc, dirata « Côte de Penthièvre » (esperantlingve "pentievra marbordo"). Ĝia loĝantaro kreskas super 20 000 loĝantoj dum somero.

Ĝi situas je 25 km oriente de Saint-Brieuc kaj je 13 km norde de Lamballe.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france Coupé, au 1er de sable, au léopard d'argent accompagné de sept coquilles de même, ordonnées 4 et 3, au 2e de gueules fretté d'argent de six pièces.
esperante Horizontale tranĉita, la unua nigra kun arĝenta leopardo akomapanata de sep konkoj samkoloraj, ordigitaj 4 kaj 3, la dua ruĝa plektita per ses arĝentaj pecoj.
Detaloj La oficiala situacio de la blazono restas determinota.

Val-André[redakti | redakti fonton]

Kapelo Notre-Dame kaj Communauté detruita en 2008.

Val-André estas la banstacio[1], kreita finde la 19-a jc per iom-post-ioma konstruo de vilaoj laŭlonge de plaĝo longa je 2,5 km ; la ĉefa strato samlonga etendiĝas je kvindek metroj malantaŭ digo-promenejo[2] kaj gastigas en sia meza parto multajn butikojn, kazinon[3] kun ludoj, trinkejoj kaj restoracio, teatron kaj kinejon, grandan kapelon (Kapelo Notre-Dame fondita de la religiuloj de Saint-Quay en 1890), same kiel multajn teniskampojn en parc de l'Amirauté (esperantlingve "parko de la admiralejo" (2 ha).

Laŭ Jules Herbert, la marbordo estis en 1860 sen iu ajn loĝejo. Admiralo Charner aĉetis unuan terenon en 1853, sed al Charles Cotard estis atribuita la kreo de Val-André per aĉeto tiucela en la 16-a de majo 1880 de granda parto de la marbordaj dunoj kaj malsekaj terenoj. Unua paralela vojo estis malfermita en la dunoj. La konstruo de vilaoj estis longtempe faciligita per tre modestaj prezoj ; po tri frankoj por kvadrata metro en 1896 !

Tiu unua operacio estis limigita al la sudo, la akiritaj terenoj limiĝis al la nuna strato des Mouettes. La kreo de dua parto daŭrigis la iniciaton de Charles Cotard plilongigante ĝin ĝis pli malebenaj terenoj proksime de Murs Blancs. La konstruo en 1894-1895 de Grand Hôtel, kies nomo taŭgas, estas la ĉefa elemento de tiu dua fazo.

Granda plaĝo de Pléneuf-Val-André

Ĉefaj plezurokupiĝoj

  • La unua kazino estis konstruita en 1883 en aneksaĵo de "Hôtel de la Plage" (Hôtel du Casino). En la 22-a de aprilo 1934 malfermiĝis la kazino de Val-André, la Rotonde, rigardanta al la digo-promenejo kaj ofertanta aldone al ludĉambroj, dancejon kaj restoracion-trinkejon. Ĝia konstruaĵo estas miksita kun tiu de kinejo.
  • Teniso - Teniso kontribuis dum pluraj jardekoj al la urba allogo. En la unua duono de la 20-a jc, pluraj ludkampoj ekzistis sur norda parto, malsupre de strato Charles de Ganne, vizitataj de loka burĝaro. Iom post iom forigitaj per domkonstrua premo, ludkampoj konstruitaj en parko "Amirauté" anstataŭis ilin por kontentigi publikon plilarĝigitan post popularigo de tiu sporto en la 1960-aj jaroj. Kun tiu tradicio kaj tiuj praktikaj eblecoj, Val-André regule akceptis kaj ĉiam akceptas turnirojn (internacia turniro aŭguste) sur la deko da teniskampoj de parko Amirauté kaj sur du kovritaj teniskampoj de Sportarejo Pont-Gagnoŭ oriente de la centro.
  • Golfo - Golfejo de Pléneuf-Val-André havas 18 truojn, ĝi siotuas en escepta natura areo (ĝi estis klasita inter la plej belaj en Eŭropo laŭ la gvidlibro Peugeot Golf Magazine U.S.), laŭlonge de la plaĝo Vallées.
  • La urbo akiris de 1987 la markon France Station Nautique (esperantlingve "francio Stacio Akvasporta"). havenoj kaj plaĝoj ebligas ĉiujn akvajn marbordajn sportojn, parte sub gardado de profesiuloj ĉeestantaj en tri helpejoj (unu sur plaĝo Vallées). Pluraj regattoj okazas inter marto kaj septembro.
  • Plaĝa flugpilkado - Ĉiusomere, multaj flukpilkitsoj - amatoraj kaj profesiaj - ariĝas sur la plaĝoj de Val-André. Pluraj turniroj okazas, el kiuj "Estivales de volley" fine de julio, la plej granda plaĝa flugpilka turniro en Eŭropo laŭ la nombro de partoprenantoj.
  • Rulvelado, kiu okazas je malalta tajdo sur la plaĝo Ville Berneuf proksime de samnoma kampadejo (direkte al Erquy).
  • Aliaj okupiĝoj : diversaj fiŝkaptadoj (pieda ; lanĉa ; mara) ; marŝado ; du globludejoj ; ĉevalrajdejo ; rultabulejo ; gvidataj vizitoj ; noktoklubo kaj diversaj manĝejoj (la notindaj Sucettes du Val-André, glaciaĵoj, krespoj, ktp.) ; butikumado (memoraĵoj, donacoj, somervestoj, ktp.) ; artgalerioj ; muzikaj kaj sportaj okazaĵoj, ktp., biblioteko kaj kiberspaco en "Espace socio-culturel" de Tertre du Bourg ; vizito de kastelo Bienassis, de ekspozicio pri mara heredaĵo en Dahouët, de kapelo (kaj kulto en la preĝejo).
    La plurcela ĉambro dirata de "Guémadeuc, kiu povas esti luita kaj la najbara tereno gastigas okazaĵojn (cirkoj, ekspozicioj, elsubtegmentaj vendoj, aŭkcioj, ktp.).

Loĝado

la diversaj eblecoj, kiu ekzistas sur la komunumo, estas listigitaj ĉiujare de la turismoficejo (tutjare malfermita) : luoj (du butikoj en Val-André) ; domveturilejo en Dahouët ; hoteloj de Val-André ; gastoĉambroj ; tri kampadejoj ; tutjare malfermitaj ferikolonioj (marlernejoj) ; luoj de lignodometoj (parc résidentiel) ; da naturaj areoj en Saint-Alban.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ornitologia rezervejo de Verdelet.
Vido al la strandoj

La teritorio de Pléneuf estas tre diversa :

  • ĝia mara fronto enhavas du jaĥtohavenojn (Dahouët kaj haveno Piégu), plurajn plaĝojn (granda plaĝo de Val-AndréGrève de Saint-Symphorien[4]) kaj la roka bordo enhavas :
    • okcidente, pinton Guette, roka bordo ŝirmanta la havenon Dahouët kaj du etajn plaĝojn ;
    • norde, Insuleto Verdelet, insuleto vasta je unu hektaro kaj 80 aroj[5], « ŝtoneto falinta el ŝuo de Gargantuo » laŭlegende, pli precize ĝi estas insuleto alirebla dum la plej gravaj malaltaj tajdoj per sia tombolo, piedira fiŝkaptado ebla inter la rokoj malsupre de la ĉefa roko, kiu estas ornitologia rezervejo Réserve ornithologique Edmond Tranin, kun aliro malpermesita inter septembro kaj marto ;
      • ne malproksime de tie direkte al nordo-okcidento la eta insularo de altebenaĵo Jaunes]] (ankaŭ nomita les Platières), konsistanta el du ĉefaj insuloj sur altaj fundoj atentigitaj per buoj sur proksima rifo ;
      • pli norde la du insuletoj Comtesses kaj nord-okcidente insuleto Rohein kie staras lumturo ĉar ĝi estas ĉirkaŭata de rifoj signalitaj per lumturetoj ;
    • pinto de Pléneuf, kies klifo Château-Tanguy kulminas je 72 m, kaj plilongigas Verdelet ; ĝi kondukas al belvedereto, fronte al insuleto Verdelet.
    • klifoj de Ville Pichard, doganistpado konsistiganta Promenejon de Levant kaj liganta pinto de Pléneuf al plaĝo Vallées[6] ;
    • vasta plaĝo etendiĝanta ĝis Erquy partiĝanta en pluraj plaĝoj : plaĝo Nantois nomita plaĝo Vallées oriente kaj la plej kutime vizitata (helpejo), plaĝo Nantois je limigita difino sur kiu vidiĝas ĉevaloj el najbara ĉevalrajdejo, plaĝo Ville Berneuf ; sur altaĵoj dekoktrua golfejo profitas belan vidon[7] ;
  • agroj, meze de kiuj staras la centro de Pléneuf ;
    • pado Vauclair ligas la centron al plaĝo Nantois aŭ al plaĝo Vallées ;
    • okcidente, valeto de rivereto Flora, kiu enfluas en la maron elirante el la tajdomuelejo de haveno Dahouët.
Lumoj de pasejo de Dahouët

.

En 1970 - la komunumo enhavis 1 001 ha da agroj kun 70 farmobienoj (vastaj malpli ol 50 ha) ; estis 116 en 1955.

En 1975, oni kalkulis 1 512 ĉefajn loĝejojn kaj 1 553 duarangajn loĝejojn.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Sur plaĝo Vallées, en ĉirkaŭ 1925, estis malkovritaj fluaĵoj de solifluksio de faŭnaj restaĵoj el kvaternaro, aparte mamutoj, same kiel rompoj de siliko[8].

Antaŭgardaj prifosadoj[9] estis kondukitaj en 1987 sur loko loĝata dum paleolitiko proksime de haveno Piégu, sekve de arkeologia kaj geologia prigardo en programo de grandaj defendaj laboroj kontraŭmaraj kaj antaŭ plifirmigo de la klifo en ĉirkaŭ 2005. Tiu loko malsupre de la klifo, borderede vojo (kvajo Célestin Bouglé) kaj interigita inter du loĝejoj, estas nur restaĵo de vasta tavolo kies spuroj estis retrovitaj sur la flusejo. La tereno aperis kiel kompleksa aro de tavoloj, kun forta deklivo ; la grundo okupita de homoj estis retrovita je du metroj sub la kajnivelo. La tavolo konsistis el serio de formacioj kun periglacia origino (tri aŭ kvar cikloj), miksitaj al marbordaj kaj dunaj deponoj (kalka sablo) [10].

La plej malnova ilo, pugnokojneto laŭ aĉeŭlea tipo, atestas ke homa restado okazis je pli ol 200 000 jaroj. Tiu restado estis identigita en du lokoj : unue malsupre pro la ĉeesto de abunda ilaro el tajlita siliko ; due apud la supro kie estis trovitaj nur kelkaj krudaj silikoj inter granda nombro da bestaj ostoj, neniu homa restaĵo estis retrovita kontraŭ anonco en gazetaro[11].

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 1783 : senrokigaj laboroj en enirejo de haveno de Dahouët.
  • 1844 : malfermo de poŝtoficejo ; ankaŭ telegrafo de Chappe funkciis sur kabo Tanguy (fronte al Verdelet).
  • 1869 : unuaj regattoj de Pléneuf la 22-an de aŭgusto (aliaj regattoj en Dahouët).
  • 1882 : kreo de Val-André fare de inĝeniero Charles Cotard, kunlaboranto de Ferdinand de Lesseps.
  • 1884 : Konstruo de vasta pensiono, dirata la Communauté, iniciate de konkregacio de Sacrés-Cœurs de Jésus et Marie, kiu estis akirintaj la terenojn la antaŭan jaron ; tiu konstruaĵo impona kaj perfekte situanta devis lasi la lokon al marakva kuracejo ekde de 2010.
  • 1889 : meto de la unua ŝtono de la preĝejo la 9-an de majo (inaŭguro la 9-an de aŭgusto 1891 fare de monsinjoro Fallières).
  • 1896 : meto de la unua ŝtono de la kapelo (apud Communauté) la 21-an de decembro (konsekrita la 11-an de aprilo fare de monsinjoro Morelle).
Preĝejo de Pléneuf
  • Unua mondmilito : 114 anoj de Pléneuf-Val-André mortis sur batalkampoj.
  • 1922 : de la 11-a de julio 1922 ĝis la 31-a de decembro 1948, fervoja linio funkciis ĝis Pléneuf.
  • 1931 : konstruo de la moleo de Piégu (finita en 1933).
  • 1934 : malfermo de nova kazino en Val-André
  • 1954 : la tereno kaj la palaco de admiralo Charner estis akiritaj de la komunumo (nuna Parko Amirauté).
  • 1960 : inaŭguro la 21-an de aŭgusto de la nova urbodomo starigita en kasteleto laŭ novgotika stilo konstruita en 1884 ne malproksime de la urba centro, per troaĵo de materialoj destinitaj al la preĝejo kaj per granito de Île grande.
  • 1965 : Pléneuf fariĝis Pléneuf-Val-André[12].
  • Plurcela ĉambro de Guémadeuc
  • 1974 : kreo de la ĉiusporta ĉambro de Sportarejo Pont-Gagnoŭ (6,5 ha) proksime de la centro.
  • 1978 : kreo de la akvopurigejo.
  • 1980 : malfermo de kovrita naĝejo Naĝejo de Mont Colleŭ proksime de la urba kampadejo kaj je 300 metroj de la plaĝoe.
  • 1985 : Arkitekturo: Premio de la Unua Verko, société Davoust, arkitektoj Michel Dayot kaj Patrice de Turenne.
  • 2011 : la 17-an de decembro, malfermo de marakva kuracejo Spa Marin sur la loko de Pensiono Notre-Dame, ankaŭ nomita Communauté, kies konstruaĵo estis malkonstruita en 2008.

Historio de Verdelet[redakti | redakti fonton]

Mezepoke, Verdelet estis kultejo, ecclesia (preĝejo) sub regado de episkopoj de Saint-Brieuc[13], poste estis starigita monaĥejo : preĝejo dediĉita al sankta Mikaelo, same kiel la insuleto kun la sama nomo en Erquy ; la du pro proksimeco al Abatejo de Mont-Saint-Michel. Laŭ du ĉartoj de la 12-a jc (1132) kaj 13-a jc (1216), ĝia nomo estis Saint-Michel de la Roche-Tanguy : ankoraŭ en 1284, kleriko de la Roche-Tanguy estis nomumita de la episkopo, pastro de la paroĥo Saint-Martin de Lamballe, Verdelet dependis de la priorejo de tiu paroĥo[14].

La « preĝejo » verŝajne modesta, estis ruina almenaŭ en la 16-a jc : atestaĵo de 1585 mencias « kapelon nun ruina kaj kaduka » : la konstrurestaĵoj videblaj supre estas verŝajne la lastaj restaĵoj. Tamen, marmapo de 1693 indikas konstruaĵon sur insuleto nomita "Saint-Michel du Verdelet"[15].

La monaĥoj estis foririntaj antaŭ longtempe, kiam laŭ dokumento de 1369, Verdelet feŭde dependis de senjorlando de Lamballe, verŝajne de Olivier du Vauclerc, kapitano de kastelo de Lamballe. Tiu ĉi estus stariginta fortikaĵojn sur la insuleto kaj ankaŭ vid-al-vide en Château-Tanguy kiel vasalo de Johana de Pentievro[16]. Multe poste, dum la religiaj militoj, tridek soldatoj gardis la lokon, laŭ dokumento de 1595.

Poste, Verdelet estis integrita en la feŭdaj bienoj de la senjorlando de Guémadeuc : rajtoj estis praktikataj kaj okazigis diversajn menciojn en fiskaj dokumentoj, tiel en 1538 la garenne et pescherie de l'isle et rochier du Verdelay (Réformation générale du Penthièvre) [17] ; atestaĵo de 1585 mencias manprenan rajton faritan de la senjoro pri fiŝoj kaptitaj proksimume de la insuleto.

La senjorlando de Guémadeuc poste apartenis al familio Richelieu, poste en decembro 1679, por cent mil pundoj, la insuleto fariĝis, kiel la tuto de la senjorlando de Guémadeuc posedaĵo de François Berthelot, ĝenerala komisaro pri pulvoj kaj salpetroj de Francio, loĝanta en Parizo : tiu ĉi donis dek jarojn poste la senjorlandon kiel geedziĝan donacon al sia plejaĝa filo. En 1722, atestaĵo de lia bofilino (Agnès Rioult d'Ouilly) mencias rajton pri mituloj prenitaj de la roko : preno per du manoj. Ĉiuj rajtoj estis nuligitaj per juĝo de la 18-a de februaro 1741 de la Komisaroj nomumitaj por kontrolo de la maraj rajtoj, pro manko de produkto de aktpoj postulitaj de la Ŝtata Konsilio [18].

En la franca Revolucio en 1789, Verdelet fariĝis komunuma tereno de la freŝdata komunumo Pléneuf, laŭ logiko de la leĝo de la 28-a de aŭgusto 1792. Ĝiaj konkoj estis nutra rimedo por multaj malriĉuloj, venataj de malproksime. Oni scias ke ŝafoj estis paŝtigitaj pro mencioj de akcidentoj : tridek elfalis en 1834 ; 109 dronis provante pasi je malsuprenira tajdo en 1849 (rakonto pri tio estas en « Petit guide du Baigneur »)[18].

Regado[redakti | redakti fonton]

Urbestro Jean-Yves Lebas, elektita en 2008.
Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1945 1947 Alexandre Léveque


1947 1959 Guillaume De la Goublaie de Nantois


1959 2001 Guillaume Guédo Centra apotekisto


2001 2008 Bernard Rampillon


2008 Jean-Yves Lebas UMP


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la haveno.
  • Haveno de Dahouët: ĝi multe kontribuis al prospereco de Pléneuf ; ĝi nun per sia heredaĵo, siaj butikoj kaj siaj havenaj kapacitoj kontribuas al la turisma allogo de la komunumo ;
  • La Motte Meurdel : meze de la centraj loĝejoj, ĝi konsistas el alterno de argilaj kaj marŝlimaj tavoloj, ĝia origino restas malhela. Ĝia formo estas tiu de elipso, alta maksimume je 8,70 metroj kaj larĝa je 41 metroj ;
  • Palaco Vauclair: datiĝanta de la unua parto de la 16-a jc, ĝi estis modifita en la 19-a jc. La loka senjoro rajtis je alta, meza kaj malalta juĝado en Pléneuf. La diversaj posedantoj estis sinsekve familio de Henri Frotier de la Messelière; poste en la 15-a kaj 16-a jc familio Motte d'Orfeil; en la 16-a jc familio Coligny; en la 17-a kaj 18-a jc familio Rieŭ kaj Rosmadec kaj en la 18-a jc familio Keraly. Ili rajtis je foiro en kapelo Saint-Jacques en Saint-Alban, de 1436, tiu rajto estis atribuita al Guyon de la Motte de la duko Johano la Kvina. Ili profitis je rajto de entombigo, tomboniĉo, tomboj kaj blazono kun antaŭrajto al benkoj. La servistarejoj kaj agraj partoj verŝajne datiĝas de la dua parto de la 19-a jc, la fornejo laŭ ortograma plano, sur teretaĝo, el grejso, granito kaj el pudingŝtono estas pli certe el la 18-a jc, tiuepoke malaperis la kvartura kolombejo.

Tiu konstruaĵo laŭ ortograma plano havas du ĉambrojn sur ĉiu etaĝo, apartigitaj per intermuro el granito. La turo estas ĉapita per konusa tegmento. La fasado posedas lukon kun elstaranta modlurita apogilo kun gablo ornamita per ŝildo kaj leopardoj. La pordo kun duoncikla lintelo[19].

La interno estas ornamita per pentraĵoj kaj freskoj, 5 el ili estis restaŭritaj de pentristo kaj artrestaŭristo Alain Plesse, en 2009

  • Palaco Bellevue:
  • Preĝejo Saint-Pierre et Saint-Paul, paroĥa preĝejo de arkitekto Le Guerrannic konstruita inter 1889 kaj 1897
  • Pastrejo, konstruita en 1767, pligrandigita en 1833, en la ĝardeno estas kundenta kruco de la 15-a jc, kun ornamo duonreliefe skulptita. Sur la muro de tiu domo: restaĵoj de kuŝostatuo de Jakobo la Dua (Jacques II) De Guémadeuc, datiĝanta de la komenco de la 16-a jc, konsistanta el busto kaj slabofragmento.
  • Muelejo de Tertre Oro : ventmuelejo nun sen aloj, videbla de malproksime en la suda parto de la komunumo ;
  • Viadukto de Préto, detruita en 1968 ;
Pinto Guette enireje de Dahouët.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Félix Gautier, havenestro de Dahouët, kavaliro de Honora Legio kaj ties filo François Gautier (1832-1918), ŝipposedanto, konstruiginto de ŝipo Pourquoi-Pas ?, intima amiko de Charcot.
  • Léonard Victor Charner - Admiralo de Francio, li konstruigis en 1857, palaceton kun kapelo kaj gardejo sur terenoj tiam proksimaj al la dunoj, sed kiu poste fariĝis centre de Val-André. Unu el la ĉefaj stratoj havas lian nomon kaj lia heredaĵo fariĝis per aĉeto en 1954, la parko de la admiralejo (france le parc de l'Amirauté).
  • Poeto Jean Richepin tie konstruigis vilaon La Carrière kaj tie estis entombigita. La publika kolegio de Pléneuf havas lian nomon.
  • Frédéric Henri Le Normand de Lourmel, brigada generalo, mortinta antaŭ Sebastopolo la 5-an de novembro 1854, entombigita la 20-an de decembro en la tombejo de Pléneuf.
  • Joseph Édouard de La Motte-Rouge, generalo, naskiĝinta en 1804 en domo Bellevue situanta en la centro.
  • Philippe Gavi, kunfondinto de gazeto "Libération" kun Jean-Paul Sartre kaj Serge July.
  • Charlotte Valandrey, aktorino.
  • Fabrice Jeandesboz, profesia biciklisto.

Festaro[redakti | redakti fonton]

  • Jazz à l'Amirauté, (esperantlingve "ĵazo en admiralejo") senpagaj ĵazaj koncertoj (marde vespere en Julio kaj aŭgusto) kaj strata muzikado (vendrede).
  • Teatra sezono en kazino
  • Festo de la Maro kaj pardonprocesio de Notre-Dame de la Garde (aŭguste).
  • Foiro al pentristoj (julie kaj aŭguste).
  • Somerkuroj, kuroj julie, parte sur digo-promenejo.
  • Printempaj festivaloj : el kiuj la polusa festivalo maje
  • Internaciaj renkontiĝoj de movkrea kino : kvara okazaĵo de la 16-a ĝis la 19-a de februaro 2006.
  • "Tour de France" de Val-André : sesa okazaĵo la 24-an de aŭgusto 2008.
  • Fest-noz en Dahouët.
  • Kuroj de kelneroj, kuro ariganta la dungitojn de la urbaj restoracioj kaj trinkejoj fine de aŭgusto.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komenca inventara slipo
  2. Komenca inventara slipo
  3. Komenca inventara slipo
  4. Longa je 2 km, sankta Simforiano tie estus albordiĝinta laŭlegende.
  5. Katastro de 1841 en « Regards historiques sur le Verdelet », p. 157.
  6. Restaĵoj de tri gaŭlaj enklavoj (kairno) estis identigitaj en areo de Ville Pichard (tiu nomo venas de fiŝkaptistoj).
  7. Nivele de Ville Berneuf, roka antaŭiraĵo donas minimuman diskretecon por praktikado de nudismo, nura areo tradicie atribuita al tiu libertempado ĉe nord bordo.
  8. « Chronique de préhistoire et de protohistoire des Côtes-du-Nord », 1967, en Bulletin de la société d'émulation des Côtes-du-Nord, 1968, p. 105 : tiu artikolo mencias du revuojn pri geologio kiel referencon.
  9. Konstruo de konstruaĵo por la marakva sportejo.
  10. Bernard Hallegouet, Jean-Laurent Monnier kaj Jean Gagnepain, « Le Site paléolithique moyen de Piégu en Pléneuf-Val-André - Premiers résultats des fouilles », en Bulletin de la Société d'Émulation des Côtes-d'Armor, 1993, p. 3-17.
  11. « Le Site paléolithique moyen de Piégu en Pléneuf-Val-André - Premiers résultats des fouilles », en Bulletin de la Société d'Émulation des Côtes-d'Armor, 1993, p. 11.
  12. Dekreto de la 5-a de januaro 1965 pri ŝanĝo de nomoj d ekomunumoj, Oficiala Gazeto de la franca Respubliko, n° 7 de la 9-a de januaro 1965, paĝo 213.
  13. Dedukto de Jean-Pierre Legal Lasalle, en Regards historiques sur le Verdelet, kiu ankaŭ imagis ke la monaĥoj, kiuj diservis sur tiu loko loĝis en najbara loko Moinerie, menciita sur katastro de 1785.
  14. « Regards historiques sur le Verdelet », p. 139.
  15. « Regards historiques sur le Verdelet », p. 140. La aŭtoro desegnis planon de tiuj restaĵoj, en kiu li mencias minon kaj surgrundiĝan haveneton fronte al okcidenta flanko de la roko.
  16. « Regards historiques sur le Verdelet », p. 142.
  17. « Regards historiques sur le Verdelet », p. 145.
  18. 18,0 18,1 « Regards historiques sur le Verdelet », p. 148-149.
  19. ĝenerala inventaro de la artaj monumentoj kaj riĉaĵoj de Francio. 2003
  20. Slipo n°. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  21. Slipo n°PA00089416. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • André Guigot, Pléneuf-Val-André depuis la nuit des temps, Tome 1. - De la préhistoire à 1789, Breizh-Compo, Saint Brieuc 1985, Condé-sur-Noireau, eldoninto "Imp Corlet", paĝoj 60-64.
  • André Guigot, Pléneuf-Val-André depuis la nuit des temps, Tome 2. - De 1789 à 1940, eldoninto "Breizh-Compo", Saint Brieuc 1986
  • Fornier, « Enceintes gauloises de la Ville-Pichard en Pléneuf », en Bulletin de la Société d'émulation des Côtes-du-Nord, 1887, paĝoj 250-260 (litografio fine de volumo).
  • J. Trévédy, « Les derniers seigneurs de Guémadeuc », dans Bulletin de la Société d'émulation des Côtes-du-Nord, 1888, paĝoj 165-209.
  • Michel Grimaud, Pléneuf, Val-André, Dahouët, au temps du train renard, des goélettes et des processions, antaŭparolo de Patrick de Gmeline, eldoninto "Imprimerie briochine", 1982, kun multaj bildoj de poŝtkartoj.
  • Jules Herbert, Pages d'histoire locale : études et souvenirs : Dahouët, Val-André, Pléneuf, Lamballe, antaŭparolo de Célestin Bouglé, eldoninto "Imprimerie moderne", 1902.
  • Jean-Yves Durand, « Toponymie de la commune de Pléneuf », Annales de Bretagne, n° 67, 4, 1960, paĝoj 401-409.
  • Jean-Pierre Le Gal La Salle, « Regards historiques sur le Verdelet », enBulletin de la Société d'émulation des Côtes-d'Armor, 1995, Tomo CXIII, paĝoj 138-160.
  • Henri Frotier de La Messelière, Au cœur du Penthièvre: Lamballe-Jugon-Montcontour-Tunegoët, Saint-Brieuc, eldoninto "Les Presses Bretonnes", 1951, paĝo 166-a.
  • E. Joly, Une paroisse de l'évêché de Saint-Brieuc: Pléneuf sous l'Ancien Régime, Pléneuf, E. Joly, 1937.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficialaj TTT-ejoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj rilataj al Pléneuf-Val-André[redakti | redakti fonton]