Place Carnot (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Metro-M.svg

Place Carnot
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Romainville
Geografia situo 48° 53′ 0″ N, 2° 26′ 27″ O48.88325282.44082222Koordinatoj: 48° 53′ 0″ N, 2° 26′ 27″ O
Situo de Place Carnot
Historio
Malfermo 2022-2023
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Linio M11Paris m 11 jms.svg
Tramo-linio T01Logo Paris tram ligne1.svg (estonte)
v  d  r
Information icon.svg

Place Carnot estas la provizora nomo de estonta stacio sur linio 11 de la Metroo de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

Jam fine de la 1920-aj jaroj, estis antaŭvidite fari el Placo Carnot, en Romainville, la finan stacion de linio 11[1].

En 2023, la stacio priservos komunumojn Romainville kaj Noisy-le-Sec.

Stacio Place Carnot eniĝos je sesdek-kelk metroj sude de samnoma placo laŭ orienta-okcidenta akso, preskaŭ perpendikulare kun Strato de la République kaj Bulvardo Henri-Barbusse. Ĝi estos konstruita en la ekstremo de interŝoseo inter Strato de la République kaj Bulvardo Henri-Barbusse.

La ĉefa alirejo situos en la ekstremo de tiu interŝoseo kaj havos du rulŝtuparojn kaj liftojn, apud la estonta haltejo de tramlinio T1. Dua alirejo troviĝos en la enirejo de Strato Carnot, kondukanta al la urbodomo kaj havos ŝtuparon kaj du rulŝtuparojn. Helpelirejo estas ankaŭ antaŭvidita sur Avenuo Kérautret.

Kajoj havos grandan profundon, ĉirkaŭ 25 m, kaj etendiĝos oriente ĝis Vilao de Brazza[2].

Tiu stacio priservos la kvartalon ĉirkaŭ Placo Carnot kaj situos je ĉirkaŭ 400 metroj sud-oriente de urbodomo de Romainville. Ĝi ankaŭ ebligos priservi Civiton Cachin, la estontan subĉielan bazon de amuzo kaj distro de la Kornico des Forts kaj iujn kvartalojn de Noisy-le-Sec[3].

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Tramway-T.svg T01Logo Paris tram ligne1.svg (post ĝia plilongigo ĝis stacidomo Val de Fontenay)
  • Paris logo bus jms.svg RATP 105 129 318 322
  • Paris logo noctilien jms.svg N12 N23

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plan des extensions des lignes de métro - Musée des transports urbains, interurbains et ruraux|AMTUIR - document de 1928
  2. Schéma de principe du prolongement de la ligne 11 à l’est de Mairie des Lilas à Rosny-Bois-Perrier - Page 126 - februaro 2013.
  3. (pdf) La lettre du Prolongement de la ligne 11 du métro à l'est - n°2 - Octobre 2012, p.3, sur amutc.fr. Consulté le 30 mars 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]