Placidus Muth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placidus Muth
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1753 (1753-12-30)
en Poppenhausen
Morto 20-an de marto 1821 (1821-03-20) (67-jaraĝa)
Alma mater Universitato de Erfurto
Okupo
Okupo teologo
vdr
Eksa naĝejo malfermita en 1954 en la Placidus-Muth-strato en Erfurto

Placidus MUTH (vere: Johann Kaspar Muth; naskiĝinta la 30-an de decembro 1753 en Poppenhausen, mortinta la 20-an de marto 1821 en Erfurto) estis germana teologo, rektoro de la Universitato de Erfurto kaj lasta abato de la Benediktana monaĥejo erfurta. Post sekulariĝo li iĝis reĝa konsilisto pri ekleziaĵoj kaj lernejaĵoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de malriĉa masonisto li lernantis en Volkach, Würzburg kaj Erfurto, kien la familio transkloĝiis. Post du jaroj da studo de jurscienco Muth frokuliĝis kaj faris religian voton pri benediktaneco en la 20.10.1778. En la 6.4.1783 li ordinitis pastro kaj iĝis docento enmonaĥeja en 1785. En 1788 li doktoriĝis pri teologio kaj fariĝis samjare profesoro universitata. La temo de lia tezo estis pri la legendo de la bigamiisto Ernesto de Gleichen (latina titolo: Dissertatio historico-critica in bigamiam Comitis de Gleichen). Normalis ke ĉeuniversitate docentis kaj ordenanoj de la benediktana Petersberg-monaĥejo kaj de la komunumo Sanktaj Nikolao kaj Jakobo.

Post la morto de abato Günther Basting (1794) Muth posteulis en la 18.3.1794. Ekde 1796 li krome estris la katolikan gimnazion "Emericianum", fundatan fare de la Jezuitoj kaj post 1773 sub la gvidado de la Aŭgustenanoj. Muth intencis modernigi la konventon kaj revivigi sciencajn laborojn en ĝi. Liajn planojn malhelpis la baldaŭ posta veninta sekularigo. En 1794 Muth dekanis ĉe la teologia fakultato, inter 1796-1800 kaj denove inter 1803-1813 li rektoris en Erfurto. En 1808 li gvidis petdelegacion antaŭ la francan tiranon Napoleono Bonaparte. Post malfondiĝo de la benediktana abatejo erfurta Muth restis privata docento, post la malfondiĝo de la universitato laŭ ordono de la prusoj li iĝis reĝa konsilisto pri lernejaĵoj. La lastajn jarojn li okupiĝis pri komentado je la Nova Testamento, kio ne plu finskribitis.

Muth estis membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften ekde 1788. Tie li prelegis en la 3.4.1804 pri la influo de la benediktanoj en la erfurta regiono (germana titolo: Über den Einfluß des vormaligen Peterklosters Benedictiner-Ordens zu Erfurt). Pluse li estis membro de la framasonisma loĝio Carl zu den drei Adlern. En Erfurto nomitis strato por li en la urbokvartalo Brühl inter la Marteno-preĝejo kaj la Teatro de Erfurto.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa parto de la erfurta operejo, kie komenciĝas la Muth-strato
  • Dissertatio historico-critica in bigamiam Comitis de Gleichen, cujus monumentum est in ecclesia S. Petri Erfordiae. 1788
  • Über die wechselseitigen Verhältnisse der Philosophie und Theologie. Erfurt, 1791
  • Predigt beim IV. Jubelfeste der hohen Schule zu Erfurt (17.9.1792)
  • Über den Einfluß des Benedictinerstiftes St. Peter in Erfurt auf die erste Urbarmachung der hiesigen Gegenden und auf den Handel. 1798
  • Not- und Hilfsbüchlein für die katholischen Leser. Erfurt, 1802
  • Über den Einfluß des vormaligen Peterklosters Benedictiner-Ordens zu Erfurt, auf religiös-moralische und wissenschaftliche Kultur nach den verschiedenen Zeitaltern von seiner Entstehung an bis zu seiner Aufhebung 1803. Erfurt: Görling, 1804

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stievermann, Dieter: "Placidus Muth (1753–1821), letzter Abt auf dem Petersberg, langjähriger Rektor und letzter Dekan der theologischen Fakultät in der alten Universität Erfurt, als publizistisch-rhetorischer Teilnehmer am öffentlichen Erfurter Diskurs", en: Ludscheidt, Michael (eld.): Aufklärung in der Dalbergzeit. Literatur, Medien und Diskurse in Erfurt im späten 18. Jahrhundert, Erfurt: Ulenspiegel, 2006, p. 183–199.

GND: 119063603

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]