Placo Bastille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4/11/12 Arond.
Placo Bastille
Situo
Arondismento(j) 4-a, 11-a kaj 12-a
Kvartalo(j) Arsenal / Roquette / Quinze-Vingts
Morfologio
Longeco 215 m
Larĝeco 150 m (avĝ)
Historio
Kreado 27-a de junio 1792
vdr

La placo Bastille (franclingve Place de la Bastille) estas vasta placo de Parizo lokita en la 4-a, 11-a kaj 12-a arondismentoj de la franca ĉefurbo. Tie malnovtempe stariĝis la prizono Bastille, ĝis la invado kaj la detruo de tiu ĉi okaze de la franca revolucio de 1789. El tiu konstruaĵo, nenio restas.

La placon kaj la ĉirkaŭan kvartalon oni kutime kaj simple nomas Bastille. Ĝi estas interalie alirebla per la metrostacio Bastille.

La placo Bastille kaj la kolono de Julio.

Vidindaĵoj

La kolono de Julio (Colonne de Juillet), kiu honoras la revolucion de julio 1830, stariĝas centre de la placo. Aliaj vidindaĵoj estas la moderna operejo Bastille kaj parto de la kanalo Saint-Martin. Antaŭ 1984, la eksa stacidomo "Gare de la Bastille" lokiĝis tie, kie nun situas la operejo.

Kulturo

La placo estas populara loko por la Parizanoj aŭ la turistoj, kaj ofte gastigas koncertojn aŭ aliajn spektaklojn. Ekzistas intensa nokta vivo nordoriente de la kvartalo, danke al la multnombraj kafejoj, trinkejoj, noktaj kluboj aŭ spektaklejoj. En la strato Faubourg Saint-Antoine, oriente de la placo, troviĝas multaj altkvalitaj metiistoj koncerne meblojn. Cetere, pro sia historia simboleco, la placo estas kutime uzata por politikaj manifestacioj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj