Placo Charles Aznavour

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Placo Charles Aznavour (armene Շառլ Ազնավուրի հրապարակ), estas malgranda placo en la distrikto Kentrono de la armena ĉefurbo Erevano. La placo estas nomita honore al la franc-armena kantisto Charles Aznavour kadre de la festoj de la 10a datreveno de armena sendependeco en 2001[1]. La placo najbara al la strato Abovjan inkluzivas kelkajn gravajn ejojn inkluzive de la rusa teatro Stanislavski de Erevano, la Kinejo Moskvo, la oficejoj de la Unuiĝo de Artistoj de Armenio. Granda Hotelo Erevano sur strato Abovjan ankaŭ superrigardas la placon. La placo ankaŭ gastigis la erevanan Vernisaĵon antaŭ ol ĉi-lasta translokiĝis al sia nuna loko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Armenoj nomigas placon en Erevano laŭ la fama franca kantistor. Noyan Tapan news agency (24an de septembro 2001). Alirita 4 Aprilo 2012.