Fontano Cibelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Placo Cibeles)
Fontano de Cibelo kaj fone la Palaco de Komunikaĵoj.

La Fontano Cibelo (en la hispana fuente de Cibeles) troviĝas en la hispana urbo Madrido, en la samnoma placo. La fontano estis instalita en 1782 en la Salono de Prado, apud la Palaco de Buenavista, vizaĝe al la Fontano Neptuno (nuntempe en la centro de la placo Cánovas del Castillo, en la Avenuo Prado apud la Palaco Villahermosa, nuna Muzeo Thyssen-Bornemisza, kaj al la Hotelo Palace). La fontano temas pri la diino Cibelo, reprezentaĵo de la grundo, la terkultivado, fruktodoneco, sur ĉaro tirata de leonoj, nome Hipomeno kaj Atalanta. La nuna placo en la komenco nomiĝis Placo Madrido kaj en la jaro 1900 nomiĝis Placo Castelar. En la nuntempo ĝi estas ĉirkaŭata de la grandaj konstruaĵoj: Palaco Buenavista (Ĝenerala Kazerno de la Armeo), Palaco Linares (Domo de Ameriko), Palaco de Komunikaĵoj (antaŭe la sidejo de la Poŝto kaj nune la Madrida Urbodomo) kaj Banko de Hispanio.

La realigantoj de la fontano estis Francisco Gutiérrez (bildo de la diino kaj la ĉaro), Roberto Michel (la leonoj) kaj la ornamisto Miguel Ximénez, akorde al la dizajno de Ventura Rodríguez. La diino kaj la leonoj estis skulptitaj en marmoro de la vilaĝo Montesclaros (Toledo), kaj la cetero en ŝtono de Redueña, loĝloko je 53 km norde de Madrido.

Dum la Hispana Enlanda Milito la fontano estis protektita per sablosakoj. Estas interesaj fotoj de tiu epoko.

Aktuale tiu punkto estas kunvenejo kiam la ĉefa futbalteamo de Madrido nome Real Madrid venkas en speciala konkurado. Tio okazigis ofte publikajn tumultojn kaj foje eĉ detruetojn de la skulptaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]