Saltu al enhavo

Placo Rådhuspladsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Rådhuspladsen
placo, strato [+]

LandoDanio

SituoKopenhago
- koordinatoj55° 40′ 34″ N, 12° 34′ 8″ O (mapo)55.6760612.568826Koordinatoj: 55° 40′ 34″ N, 12° 34′ 8″ O (mapo) [+]
Poŝtkodo1550 [+]

Placo Rådhuspladsen (Centra Centra Kopenhago)
Placo Rådhuspladsen (Centra Centra Kopenhago)
DEC

Placo Rådhuspladsen (Centra Kopenhago)
Placo Rådhuspladsen (Centra Kopenhago)
DEC

Placo Rådhuspladsen (Kopenhago)
Placo Rådhuspladsen (Kopenhago)
DEC
Map
Placo Rådhuspladsen
Vikimedia Komunejo:  Rådhuspladsen, Copenhagen [+]
vdr

Rådhusplads (signifante Placo Urbodomo aŭ Urbodoma placo) estas placo en la centro de la dana ĉefurbo Kopenhago. Ĝi situas en la urba distrikto Indre By (urbokerno) inter la stratoj Vester Voldgade kaj bulvardo Hans Christian Andersens. Vesterbrogade kaj Strøg, unu el la plej longaj piedirzonoj en Eŭropo, ankaŭ kondukas al la placo. Ĝi estis nomita en 1893 laŭ la urbodomo, kies konstruado komenciĝis jaron pli frue [1].

Rådhuspladsen havas areon de 29 300 m² kaj estas unu el la plej viglaj lokoj en la ĉefurbo, gastigante subĉielajn ekspoziciojn, koncertojn kaj grandekranajn elsendojn, interalie. Ĝi ankaŭ estas regule uzata kiel rendevuejo je ferioj, festoj kaj manifestacioj. La apudaj konstruaĵoj enhavis la plej grandan montradon de neonaj ŝildoj en Danio ekde la 1920-aj jaroj [2].

En 2010, konstrulaboro komencis de nova metroa stacio ĉe la ejo, postulinta gravan reorganizadon de la loko. La metrostacio malfermiĝis la 29-an de septembro 2019 [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rådhuset og Rådhuspladsen. Selskabet for Københavns Historie. Arkivita el la originalo je 2009-04-06. Alirita 2009-11-08 .
  2. Gehl, Jan. (1996) Public Spaces, Public Life, Copenhagen. The Danish Architectural Press and the Royal Danish Academy of Fine Arts, p. 23, 93. ISBN 877-407-305-2.
  3. Rådhuspladsen. Copenhagen Municipality. Arkivita el la originalo je 8 February 2015. Alirita 8 February 2015 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]