Placo Széchenyi (Esztergom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Placo Széchenyi [seĉenji] estas la ĉeflpaco de urbo Esztergom, Hungario, kiu originale estis la bazaro de iama mezepoka, poste baroka urbo. Ĝi havas preskaŭ 10 000 kvadratmetrojn; kondukas al ĝi kvin stratoj, ĝi estas aliraebla ankaŭ tra transirejo. Apenaŭ la duono de la ĉirkaŭantaj konstruaĵoj estas historiaj monumentoj, kaj la tuta ĉirkaŭaĵo staras sub gardo.

La suda parto de la ĉefplaco kun Bottyán-domo

Post la elpelo de turkoj unue oni enloĝiĝis ĉi tiu parto de la urbo. La domoj estas plejparte barokaj, klasikismaj kaj romantikaj, ĉirkaŭantaj la placon estis konstruigataj de plej riĉaj komercistoj de la urbo. Laŭ la rekomendo de la urbestro la centra placo en la centro de la urbo estis nomita Főtér (ĉefplaco). Poste estis ĝi plenigita per tero kaj epikita per akvoelkondukilo.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La juĝejo laŭ Placo Széchenyi

Konstruaĵoj de okcidenta domvico[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo N-ro 26 de placo Széchenyi konstruiĝis en historizeca stilo por sidejo de Komerca kaj Industria Banko. Sub ĉi tiu domo troviĝas la navo de iama gotika preĝejo Sankta Laŭrenco de la mezepoka reĝa urbo. Sub la restaĵoj de la gotika preĝejo troveblas ankoraŭ la fundamentmuro de duoncirkla sakrejo de romanika preĝejo el la tempo de Sankta Stefano.

Sub la N-ro 24 staras la domo Kollár (Koller; la nuna Suna flanko). La domo estas duetaĝa, ok-aksa konstruaĵo, kies mezan parton ornamas kvar jonaj duon-pilieroj. La rekte fermantan pordegon ornamas klasikisma kreskaĵa ornamentiko, kaj la teretaĝajn fenestrojn po du kontraŭ rigardantaj leonoj. La pli frue ĉi tie staranta konstruaĵo apartenis al la poŝtestroj. Senatoro Kollár Péter ĉ. 1790 konstuigis ĉi tien novan domon uzante la partojn de malnova konstruaĵo, simile al la najbaraj domoj el la ŝtonoj de mezepoka preĝejo Sankta Laurenco. La klasikaj elementoj aperis en 1839 sur la konstruaĵo. Ĉi tie loĝis Kollár Antal la dua urbestro de Esztergom, la pli juna Kollár Antal kaj Kollár Károly (pli malfrue ankaŭ ili estis urbestroj) kaj Lampich Árpád flugmaŝino-projektanto, mondrekordhavanta sport-flugmaŝinisto, kiu ekhavis memortabulon en 1973.

Sub la N-ro 22 troviĝas la konstruaĵo de la Tribunalo de Distrikto Esztergom. Ĝi konstruiĝis en 1903, en historizanta (itala renesanca kaj baroka) stilo. La fasadon de duetaĝa konstruaĵo kun dekunu aksoj emfazas du flanko-rizalitoj kun timpanono kaj kun kupola fermiĝo. La mezan parton de la fruntaĵo dividas kvar edikulaj fenestroj kun jonaj kolonoj. Sur la etaĝo de rizalitoj malfermiĝas du edikulaj fenestroj sur arka timpanono inter du jonaj pilieroj. Post la turka regado ĝis 1728 ĉi tie staris la unua urbodomo, el kiu poste estiĝis gastejo kaj post 1900 estis malkonstruita. La kompleta rekonstruo de la konstruaĵo finiĝis en 2006.

La konstruaĵo sub la N-ro 18-20 konstruiĝis je la fino de la 19-a jarcento en historizanta stilo. Sur ĝia loko staris pli frue du barokaj domoj. En la konstruaĵo funkciis blufarbiga metiejo ĝis la mezo de la 20-a jarcento.

Sub la N-ro 16 nun staras duetaĝa, moderna loĝdomo, kiu konstruiĝis kiel enkonstruo de malplena parcelo en 1961 laŭ la planoj de Tóth Dezső (Plan-kontoro de dep. Komárom). En la teretaĝo originale funkciis filialo de banko OTP, hodiaŭ ĉi tie troviĝas restoracio. En la fundamentado de la konstruaĵo oni trovis restaĵojn de mezepokaj muroj, kiu indikas, ke en la 12-15-aj jarcentoj povis ĉi tie stari signifohava konstruaĵo. Laŭ la esploroj la muroj de mezepoka palaco profunde etendiĝis sub la strato, en la direkto al la domo N-ro 15. En la mezepoko kondukis ĝis tie nur mallarĝa strateto. La hodiaŭa larĝa strato estis elformita nur en la 18-a jarcento. La ĉefplacon de la mazapoka Esztergom fermis konstruaĵo de parada palaco. Supozeble ĉi tie funkciis la reĝa mincfarejo. Ĉi tie komenciĝis ankaŭ la mezepoka bazaro.

Historia monumento nomata pri Frey laŭ Placo Széchenyi

La konstruaĵo sub la N-ro 14 estas kvinaksa, teretaĝa loĝdomo kun historizanta fasado, konstruita en la 19-a jarcento. Sur du flanko-rizolitoj emfazantaj per kolonoj malfermiĝas fenestro kaj pordo kronataj per timpano. La internajn tri fenestrojn fermas arka timpano. Tie estas nun la sidloko la loka filialo de landa epidemia instanco.

La duetaĝa kvaraksa konstruaĵo sub la N-ro 12 estas la Frey-domo. Ĝin konstruigis Schwarz József, kiun pruvas la monogramo sur la arka fermŝtono de pordo kun ruĝmarmora krado. La konstruaĵo havas klasikisman stilon, sur la etaĝo rektlinia kornico kronas la fenestrojn.

La konstruaĵo sub la N-ro 10 estas sesaksa, teretaĝa loĝdomo, kiu ricevis sian klasikisman stilon en la unua duono de la 19-a jarcento. Ĝi estis la domo de la estro de la gvardio de Esztergom. Je la muro de la domo montras tabulo el ruĝa marmoro la akvonivelon je la tempo de inundo de Danubo en 1838. Okaze de la novkonstruo de la placo la muro de la domo ricevis ankaŭ la memortabulon de liberecbatalo 1848-49 kun reliefo de Lajos Kossuth. La tabulo staris pli frue en la centro de la placo, sur memstara fundamento.

Loĝdomo laŭ Placo Széchenyi

Sub la N-ro 6 staras barokdevena, duetaĝa, kvaraksa loĝdomo kun korbarka pordego, kun larĝa enirejo. Ankaŭ ĉi tiu domo estis alikonstruata en la 19-a jarcento al klasikisma stilo. Al ĝi aludas la teretaĝa arka fenestro, kaj la etaĝaj fenestroj aludas al la historizanta stilo. Je fino de la 19-a jarcento funkciis jam en la domo fotoateliero.

La N-ro 4 estas teretaĝa domo, kiu estis alikonstruita en la komenco de la 19-a jarcento, kiu karakterizas la alta pordego kun arka fermiĝo, kaj deksre de ĝi la tri volbaj fenestroj, el kiuj la meza estis aliformiata pordo en la jaro 1980. Super la fenestroj videblas rozeta ornamo ĝis la alto de pordego.

Ornamaĵo sur la trotuaro sur Placo Széchenyi

Konstruaĵoj de la orienta domvico[redakti | redakti fonton]

La N-ro 1 de strato Kossuth kaj la N-ro 25 de la placo, la iama Rochlitz-palaco estas duetaĝa angulkonstruaĵo. Ĝi konstruiĝis en la mezo de la 18-a jarcento, en baroka stilo, kiu estis en la 19-a jarcento simpligita (la originala arka kornico kaj la ŝtukoframo estis ŝanĝita je direktlinia framo). La stupetaro komencanta el la korto, kaj la ferpordo de la kelo estas el la 18-a jarcento. La korto origine estis malferma al la strato Kossuth. Dum ducent jaroj, de 1801 ĝis 1987 ĉi tie funkciis la unua apoteko de Esztergom. Ĝia klasikisma meblaro estas unika. La baroka palaco sub la N-ro 27 estis novkonstruita al la romantika stilo en 1870 - konata kiel Rudolf-domo. La konstruaĵo havas fasadon kaj al la strato Kossuth kaj al la placo. La fasado al la placo estas pli riĉa. Ĝi estas sepaksa. La mezan, iom elstaran parton fermas rizalito. La transa fasado estas senrizalita, nur kvinaksa. Al la baroka origino aludas la volbo videbla en la korto.

La iama ŝparkaso laŭ Placo Széchenyi

La N-ro 21 de la placo (N-ro 5 de la strato) estas la konstruaĵo de la iama sparkaso. La domo konstruiĝis en 1862 laŭ la planoj de József Hild en romantika stilo por la celo de sparkaso. La konstruanto estis Prokopp János. La trietaĝa konstruaĵo havas du fasadojn. La ĉefa fasado rigardas al la placo, la alia al la strato. La fasado al la placo estas 13 aksaj, kun iom elstara meza parto. La ĉefenirejon emfazas la larĝa balkono kun ŝtonkrado super la pordego. La teretaĝaj kaj unua etaĝaj fenestroj fermiĝas per duona cirkloarko. La fenestroj de la tria etaĝo estas segmentarkaj. Super la fenestroj vidiĝas ornamita, rekta kornico liganta sur du konsoloj. Sur atiko meze videblas la ŝildo de la lando, kaj super ĝi la sidanta virina figuro simbolizas la ŝparemecon. Dekstre de virino videblas falko, fortuno-rado kaj simbloj de agrikulturo, la maldekstran brakon ŝi ripozigas sur plektita abelkorbo. Pordoj en ambaŭ fasado ebligas trairadon inter la placo kaj la strato.

La sparkaso en Esztergom estis la tria en la lando. Ĝi fondiĝis en 1844, post la apero de Kredito, la verko de Széchenyi. La entrepreno funkciis tiel prospere, ke en 1860 jam povis komenciĝi la konstruadon de la sidejo.

La domon sub la N-ro 19 konstruigis Kriszt János laŭ la monogramo de la fermanta ŝtono. La konstruaĵo estas duetaĝa, kvaraksa. La pordego estas ŝtonfema, korb-arka, kiuj estas barokaj stiltrajtoj, sed la plataj folioornamoj super la pordego, la rektlinia, senoramita framo de fenestoj aludas al la frua klasikismo. Karakteriza estas, ke la pordego ne troviĝas en la akso de la konstruaĵo, sed flanke, malpli emfazite, sur la rando.

Malnova loĝdomo laŭ Placo Széchenyi

Sub la N-ro 15 troviĝas la tiel nomata Pozzi-domo. Ĝi estas duetaĝa baroka konstruaĵo, kiun konstruigis Feichtinger Ferenc en 1766. La ĉefa fasado pli frue rigardis sur strateto kondukanta al la placo, hodiaŭ ĝi rigardas al la korto. La pordeg-enirejo malfermiĝas desub la malferma arkado de la elstara parto. La vobo de kelkaj ĉambroj, la manzarda tegmento kaj la stuparejo gardas la stiltrajtojn de la stilo de 18-a jarcento. En 1837 ĉi tie malfermiĝis la unua kasino de la urbo. De 1844 la posedanto de la domo estis la italdevena familio Pozzi, pli frue funkciis ĉi tie ankaŭ presejo.

Sub la N-ro 13 troviĝas duetaĝa, klasicista domo konstruita en 1843. El la pordegvolbo kondukas marmorstuparo kun ferbarilo al la supra etaĝo. En ĉi tiu domo loĝis la vidvino kaj filo de ministro Gábor Baross.

La konstruaĵo sub la N-ro 7 estas la Groh- aŭ Szerecsen-domo. Ĝi estas inter 1790 kaj 1792 kunkonstruita el du barokaj domoj. Ĝi estas duetaĝa, sesaksa konstruaĵo en rokoko stilo. Ĝi estas la unika domo de la urbo kiu restis en rokoko stilo. Ĝiaj karakterizantoj estas la asimetria fasado, la stukoornamo ĉirkaŭ la fenestroj, la krute dekliva manzarda tegmento kaj la ovalaj fenestroj. La pordego lokiĝas ne meze, sed flanke. En la supra etaĝo videblas duonreliefo de novrenesanca Madono en skulptaĵniĉo inter du plataj duonpilieroj. En la teretaĝo troviĝas barokaj volboj. En la 19-a jarcento posedis la domon ferkomercistoj, poste akiris ĝin la familio Gróh, kiu post 1910 restaŭris la originalan rokokostilon de la konstruaĵo. En 2010 ricevis la konstruaĵo novan koloron.

La ĉefpoŝtejo

La historizanta fasado de la domo sub la N-ro 5 estis elformita post la inundo de 1876 el la baroka konstruaĵo, kiu staris antaŭe sur ĉi tiu loko. Ĝia pendkoridoro fariĝis en 1816, pri kiu aludas la jarnombro en la ferkrado.

Sub la N-ro 3 la konstruaĵo de la poŝto aŭ la Müller-domo estas duetaĝa. Ĝi fariĝis en 1863 en romantika stilo laŭ la planoj de Prokopp János. La anguldomon karakterizas fortikaĵa formo. Ĝia simetria ĉeffasado rigardas al la placo. Ĝian mezan parton emfazas du duonpilieroj, kiuj etendiĝas super la ĉefkarnico kaj memorigas al mezepoka bastionturoj. Tri fenestrojn sur la supra etaĝo kovras arka kornico kroĉanta kun segmentaj arkoj. La fristaĵo kovranta la mezan parton memorigas al klasicista timpano, sed sia rompita linio jam montras romantikajn trajtojn. Tion emfazas la alta kornicaĵo ripozanta sur konzolvico. La tegmento estas pli malalta, ol la barokaj manzardtegentoj. La flanka fasado estas dekunu-aksa, sia keraktero estas monumenta. Kaj la ĉefa kaj la flanka fasado havas riĉan ornamentikon, rozetojn kaj rubando-plektaĵon, kiu forte karakterizas la hungaran mezepokon. La domo iĝis en la posedo de la urbo en 1879, kaj ĝis hodiaŭ en ĝi funkcias poŝtoficejo.

La urbodomo

Konstruaĵo de la urbodomo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la suda parto de la placo, sub la N-ro 1 troviĝas baroka palaco kun arkado, la urbodomo. Origiane ĝi estis teretaĝa domo de generalo de Rákóczi-liberecbatalo, Vak Bottyán (blinda botjan). La konstruaĵo estas urbodomo de 1732. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la lando, kiu servas kiel urbodomo. La superan etaĝon konstruigis sur ĝin la urbo en 1729. La originala Bottyán-domo plurfoje estis alikonstruita, kaj en 1770 pro fulmopafo ek- kaj trabruliĝis. En la sekvinta jaro Mária Terézia aŭstria imperiestrino kaj hungara reĝino faris donacon je 6000 forintoj, kiu alhelpis konstrui la hodiaŭan konstruaĵon kun turoj. La tuta konstruo entute kostis 8041 forintojn, originale por celo de urba gimnazio. La lernejo transpernis la konstruaĵon en 1779 kaj funkciis tie dum pli ol cent jaroj.

En la teretaĝo 11 arkadarkoj bildas ĉi tie volban koridoron, pro kio oni nomas la domon ankaŭ domo kun piedoj. Sur la supra etaĝo estas videbla 15 fenestroj. En la meza parto videblas elstara rizalito, kiu emfazas la ĉefan enirejon kaj la aulon en la etaĝo. La enirejo troveblas sub la pli larĝa volbo. La mezan parton emfazas du dikaj duonpilieroj. En la ĉeffasado staras rubandoplektita, ŝtonbarila, onde kurbigita balkono ripozanta sur konzoloj. Al la balkono el la aulo malfermas riĉe ornamita, stonkadra pordo kun meze rompita, arka brovokornico. Sur la ŝtona balustrado de balkono videblas farbita brako skulptita el ligno kaj fiksita per feradzoj. La brako tenas glavon en la mano, kiu estas la simbolo de glavegrajto de la urbo.

Sur la fenestroj de etaĝaj flankoflugiloj videblas ŝtukoornamaĵo. La mezan parton koronas timpanono, kiun meze ornamas la baroka reliefo de blazono de la urbo. La hodiaŭan formon ricevis la urbodomo en 1773. La konstruaĵon kovras duobla manzarda tegmento. Enpaŝante tra la ĉefpordego akceptas la viztanton volba pordejo. De tie kondukas baroka, volba ŝtuparo kun trifoja turno deigita per pendpordo. Desur la korto videblas rokokostila ferkrada balkono el la 18-a jarcento. Sur la turo memorigas marmora tabulo pri la donaco de la reĝino, kiu ĉefe ebligis la konstruon de la domego.

Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la dekstra flanko de la ĉeffasado de la Urbodomo estis videbla la ĉevala skulpaĵro de János Bottyán (generalo) (verko de skulptisto István Martsa). La skupltaĵo provizore eble troviĝas en la korto de la domo.

Sur la centro de la placo troviĝas skulptaĵgrupo Sankta Triunuo inaŭgurita en 1900. Ĝi estas verko de skulptisto Kiss György. La antaŭaĵon de la skulptaĵgrupo starigis la urbo en 1723 pro la evito de la pestoepidemio. Tiun originalon verkis Rieder András. Ĝi dum la jaroj sufiĉe ruiniĝis, tial devis ĝin ŝanĝi. La elementoj de la originala verko estas ankoraŭ diverzloke videblaj en la urbo, ekzemple florornamita kolono troviĝas ĉe la flanko de la preĝejo sankta Anna, kaj la statuo de sankta Rozalio trovis lokon ĉe la flanko de enurba preĝejo.

La altarmonumenton levitna per ŝtuparo ĉirkaŭas tri hungaraj sanktuloj Stefano, Ladislao kaj Elizabeto. La piedestalon ornamas bronzaj reliefoj, kiuj bildas predikaĵon de ĉefepiskopo Péter Pázmány kaj la omaĝon de hungaraj sanktuloj antaŭ la oltara sakramento. Super ili, sub baldaĥino inter kolonoj staras la Grandsinjoro de hungaroj kun la infana Jesuo en sia sino, kaj duflanke staras la statuoj de Sankta Roĥo kaj tiu de Sankta Sebastiano. Sur la pinto de baldaĥino, kiel en trono sidas la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.

Renovigo de la placo[redakti | redakti fonton]

En 2006 per elspezo pli ol miliardo da forinto (ĉefe el EU-subteno) totale renoviĝis la placo. Post la renovigo estas malpermesita la maŝina veturado sur la ĉefplaco. En la nova tegaĵo estas el porfirŝtono elformita figuraĵo de vivarbo. Kelkaj konstruaĵoj ricevis novan, gastigantan funkcion. Finpretiĝis la tiel nomata Ister-fontano, kiu konsistas el kvin virinaj figuroj. La statuoj estas la verkoj de skulptisto Raab Péter. Antau la udbodomon estas starita du fontanoj, kaj estas elformitaj du florbedoj. La plej gravaj konstruaĵoj, kiel tiu de Sparkaso, Juĝejo, Poŝtoficejo kaj la Urbodomo ricevis paradan lumigadon. Sur la placo estas senkosta "wi-fi" alirebleco. En 2007 oni lokigis nau benkoj, kies bazon donas po du leonoj kun pezo de 300 kg, skulptitaj el ŝtono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉi tiu artkolo baziĝas sur la traduko de hungarlingva, originala artikolo.
Monumento pri Sankta Triunuo
Ornamputo en Placo Széchenyi