Placo Taksim
| Placo Taksim | ||
|---|---|---|
| placo [+] | ||
| Lando | Turkio | |
| Situo | Istanbulo | |
| - koordinatoj | 41° 2′ 13″ N, 28° 59′ 9″ O (mapo)41.03694444444428.985833333333Koordinatoj: 41° 2′ 13″ N, 28° 59′ 9″ O (mapo) [+] | |
![]() |
||
| Placo Taksim | ||
La Placo Taksim (turke Taksim Meydanı) estas centra placo kaj transportcentro en la eŭropa parto de la turka metropolo Istanbulo (situanta en la kvartalo Taksim de la distrikto Beyoğlu).
Ĉi tiu placo gastigas plurajn prestiĝajn hotelojn kaj multajn butikojn. La placo estas loko por amasaj festadoj por kaj lokanoj kaj turistoj. La nomo devenas de la araba تقسيم , signifante "divido".
Ĝi estas konsiderata la koro de moderna Istanbulo, kun la centra stacio de la Istanbula Metroo. La placo Taksim estas la loko de la Cumhuriyet Anıtı (Monumento al la Respubliko), kreita de la fama itala skulptisto Pietro Canonica kaj inaŭgurita en 1928. La monumento memorigas pri la formiĝo de la Respubliko Turkio en 1923, post la Turka Milito de Sendependeco. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la kerna areo de la manifestacioj de Istanbulo en 2013. [1]
Galerio
[redakti | redakti fonton]- Taksim Gezi Parko najbara al Placo Taksim
- La Monumento de la Respubliko en la centro de la placo
- La placo vidite de la sudo
- La artileria kazerno de Taksim, kiu poste fariĝis la stadiono Taksim, estis malkonstruita en 1940 kaj anstataŭigita per la parko Taksim Gezi en 1943.
- Area vido de Taksim-placo post la malkonstruo de la Taksim-artileria kazerno
- Maxim nokta klubo, antaŭe kinejo Cinemajik.
- Taksim en la 1960-aj jaroj, kun la Taşkışla Kampuso de la Teknika Universitato de Istanbulo videbla en la fono.
- Greka Ortodoksa Eklezio Hagia Triada, proksime de Taksim-Placo
- La moskeo Taksim estis kompletigita en majo 2021
- Kultura Centro Atatürk ĉe Taksim-Placo en 1999, kun la enirejo de la Taksim-stacio de la Istanbula Metroo.
- Kultura Centro Atatürk ĉe Taksim-Placo en 2022, kun la enirejo de la Taksim-stacio de la Istanbula Metroo.
- Renovigita Kultura Centro Atatürk dumnokte
- Renovigita Kultura Centro Atatürk dumnokte





